Saltu al enhavo

Danĝero

El Vikicitaro
(Alidirektita el Danĝereco)
Danĝero
Danĝero
Danĝero
Aliaj projektoj
Danĝero en Vikipedio
Danĝero en Komuneja kategorio
Danĝero en Vikivortaro

Danĝero estas proksima ebleco de malbono, malfeliĉo, perdo; tio, kio povas kaŭzi difekton, morton ks.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Libereco estas ĉiam danĝera, sed ĝi estas la plej sekura afero, kiun ni havas. » « (angle) Liberty is always dangerous, but it is the safest thing we have. »
— Harry Emerson Fosdick
Citaĵo
« Taŭgi en citaĵo estas grandioza kaj danĝera donaco. Grandioza, ĉar ĝi ornamas la parolon de homo per aliaj homaj juveloj; danĝera, pro la sama kialo. » « (angle) To be apt in quotation is a splendid and dangerous gift. Splendid, because it ornaments a man's speech with other men's jewels; dangerous, for the same reason. »
— Robertson Davies
Citaĵo
« La plej granda danĝero por nia estonteco estas apatio. » « (angle) The greatest danger to our future is apathy. »
— Jane Goodall
Citaĵo
« Neniu estas pli danĝera ol iu, kiu pensas, ke li havas "La Veron". Esti ateisto estas preskaŭ tiel aroganta kiel esti fundamentisto. » « (angle) No one is more dangerous than someone who thinks he has "The Truth". To be an atheist is almost as arrogant as to be a fundamentalist. »
— Tom Lehrer
Citaĵo
« Senespera malsano postulas danĝeran kuracilon» « (angle) A desperate disease requires a dangerous remedy. »
— Guy Fawkes
Citaĵo
« Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. »
— Albert Hofmann
Citaĵo
« Ĉio, kion vi ne komprenas, estas danĝera ĝis kiam vi komprenas ĝin. » « (angle) Anything you don't understand is dangerous until you do understand it. »
— Larry Niven
Citaĵo
« Nenio estas pli danĝera ol ideo, kiam ĝi estas la sola, kiun ni havas. »
— Émile Chartier
Citaĵo
« La mondo estas en pli granda danĝero pro tiuj, kiuj toleras aŭ instigas malbonon, ol pro tiuj, kiuj efektive faras ĝin. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Motivoj ne koncernas min; ili estas danĝera temo kun kiu trakti. »
— Arthur Kekewich
Citaĵo
« Estas nenio tiel sekura kiel nescio - aŭ tiel danĝera. » « (angle) There's nothing as safe as ignorance — or as dangerous. »
— Rex Stout
Citaĵo
« La plej granda danĝero, kiu minacas nin, estas nek heterodoksa penso nek ortodoksa penso, sed la foresto de penso. » « (angle) The greatest danger that threatens us is neither heterodox thought nor orthodox thought, but the absence of thought. »
— Henry Steele Commager


Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« La sama kaj evidenta por ĉiuj danĝero naskas la saman por ĉiuj timon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj certe estas la morto… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej danĝera estas la situacio, kiam respondi necesas koncize kaj rekte. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La pafo, mortiginta apartan estaĵon, ne lasas en la pafinto senton de danĝero. La mortigita ne povas damaĝi lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« De iu ajn flanko oni rigardu, la ordono en ĝia kompakta preta formo, kian ĝi akiris hodiaŭ rezulte de longa historio, estas la plej danĝera elemento de la homa kunvivado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Alexandre Dumas (patro)

[redakti]
Citaĵo
« Vi ne devas koni danĝeron por timi; fakte nekonataj danĝeroj inspiras plej multe da timo. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Ĉiuj ĝeneraligoj estas danĝeraj, eĉ tiu ĉi. »
— Alexandre Dumas (patro)

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« La lumo por vero ofte estas danĝero. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]