Albert Hofmann

El Vikicitaro
Albert Hofmann
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Albert HOFMANN (naskiĝis la 11-an de januaro 1906 en Baden - mortis la 29-an de aprilo 2008 en Burg im Leimental) estis svisa kemiisto, plej famkonata pro la malkovro de LSD.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. »
— Albert Hofmann

Esploroj pri LSD[redakti]

Citaĵo
« 16:20 Prenado de la substanco
17:00 Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. - Per biciklo hejmen. De la 18-a – ĉ. 20-a gravega krizo. La lastajn vortojn mi povis skribi nur kun ekstrema peno»
— Protokolo pri memeksperimento kun LSD[1]
Citaĵo
« Nun mi iom post iom ekĝuis la ŝanĝiĝantajn kolorojn kaj formojn, daŭrantaj eĉ kun fermitaj okuloj. Kalejdoskope buntaj fantaziaj formoj altrudiĝis, fermiĝantaj kaj malfermiĝantaj cirkloj kaj spiraloj, disŝprucantaj kolorfontanoj, ordiĝantaj, kruciĝantaj, en konstanta fluo. Aparte strange, kiel ĉiuj akustikaj perceptoj, ekzemple la sono de porda anso aŭ de preterpasanta aŭto, fariĝis optikaj impresoj. Ĉiu sono generis laŭ formo kaj koloro korespondan vigle ŝanĝiĝantan bildon. »
— Protokolo pri memeksperimento kun LSD[1]

Referencoj