Viktor Pinĉuk (ruse Виктор Валериевич Пинчук; naskiĝis la 14-an de junio 1969, Simferopolo, Ukraina SSR, Sovetunio) estas rusia vojaĝanto, ĵurnalisto, fotisto, verkisto de vojaĝlibroj.
« Varma aŭtuna tago. Lastaj horoj kaj minutoj de foriranta postsomero. La vetero estas bonega. La suno donacas varmon al ĉiuj dezirantoj. Infanoj ludas "varistojn". Ridetoj de bonkoraj personoj de sur reklamtabulegoj tentas aĉeti kemiaĵon kontraŭ blatoj. Emerituloj en trolebusoj cedas lokojn al emeritulinoj. Trafikpolicano disdonas invitilojn al koncerto de policanaj ŝercaj kanzonetoj. Ie en flaviĝinta foliaro kantas stulta sturno. Kaj tamen io mankas. Mankas ĝi. Sed iam mi povis vivi sen Afriko. »
« Тёплый осенний день. Последние часы и минуты уходящего бабьего лета. Погода чудесная. Солнце дарит тепло всем желающим. Дети играют в «мерчандайзеров». Улыбки добрых людей с билбордов манят купить средство от тараканов. Пенсионеры в троллейбусах уступают место пенсионеркам. Гаишник раздаёт приглашения на концерт милицейских частушек. Где-то в пожелтевшей листве поёт свои трели глупый скворец. И всё-же чего-то не хватает. Не хватает её. А ведь когда-то я мог обходиться без Африки[1]»
— Viktor Pinĉuk, La tria afrikvojaĝo
« La tempo senkompate progresas kaj tiu ĉi procezo estas nehaltigebla. Listo de vizititaj landoj kreskas ĉiujare. Sponsoroj plu mankas kaj ilia apero ne prognozeblas. Cetere ĉu ili necesas? Facile kaj simple oni povas fari ĉion sen ies ajn helpo: necesas nur iom oferi sin mem, iom disdegni la monon, iomete ignori komforton kaj bonajn kondiĉojn, kaj ege ekkredi je siaj fortoj, eĉ se... ili mankas. »
« Время неумолимо движется вперёд и этот процесс необратим. Список посещённых стран с каждым годом увеличивается. Спонсоров по-прежнему нет, и не предвидится. Впрочем, нужны ли они? Легко и просто обойтись без чьей-либо помощи: нужно лишь чуточку пожертвовать собой, немного презреть деньги, слегка игнорировать комфорт и уют и очень-очень поверить в свои силы, даже если… их нет.[2]»
— Viktor Pinĉuk, La tria afrikvojaĝo
« La trian de decembro 2010 p.K. kun eta vojaĝa dorsosako malantaŭ la dorso mi eliris la hejmon, forkurante de rutino de pala-ghrizaj tagoj, kiuj similas unu al alia kvazaŭ ĝemeloj en kadavrejo. En la dorsosako estas monata rezervo de avengrio, metala bovlo kaj kruĉo, en la pasporto — eĉ ne unu vizo, en la kapo — planoj kaj malcerteco. »
« Третьего декабря 2010 года от Рождества Христова, с небольшим походным рюкзаком за спиной я вышел из дому, убегая от рутины бледно-серых дней, что похожи друг на друга, словно близнецы в морге. В рюкзаке — месячный запас овсянки, металлическая миска и кружка, в паспорте — ни одной визы, в голове — замыслы и неопределённость.[3]»
— Viktor Pinĉuk, La tria afrikvojaĝo
« En la tempo de mia infanaĝo surskribo "turisto" akompanis bildon, en kiu homo en sportaj ŝuoj kun dorsosako grimpas sur montoj. Nun sub analogia komento estas plaĝulo: sunprotektaj okulvitroj, ferdekseĝo sub palmo ĉe lazuraj akvoj de oceano. Ĉio fluas, ĉio ŝanĝiĝas. »
« Во времена моего детства надпись «турист» сопровождала картинку, на которой человек в кедах с рюкзаком карабкается в горы. Ныне под аналогичным комментарием — пляжник: солнцезащитные очки, шезлонг под пальмой у лазурных вод океана. Всё течёт, всё меняется.[4]»
«Anĝelo ĉiela venis al mi en sonĝo: "Mi estas sendita de providenco por averti vin. Ĉu vi scias, solula vojaĝanto, ke pro ĉio farita: vojaĝoj, libroj, fotoekspozicioj... vi estos severe punita en maljunaĝo? Neniu donos al vi eĉ kruĉon da akvo..." — "Iru for, tedulo, — diris mi al la plumulo, — vi parolas per libraj kliŝoj!" »
« Ангел небесный явился мне во сне: «Я послан провидением, дабы предупредить тебя. Знаешь ли, одинокий странник, что за всё содеянное: поездки, книги, фотовыставки… будешь сурово наказан в старости? Никто не подаст тебе даже кружку воды…» — «Сгинь, зануда… — перебил я пернатого, — ты молвишь книжными штампами!».[5]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Foje, ankoraŭ juna, kun dorsosako malantaŭ la ŝultroj, en trivitaj vestoj kaj ĉapelo kun vastaj randaĵoj, mi venis malsupren de sur la altega, kiel ŝajnis al mi, Krimea montaro, tien kie en malaltaĵo kamparaj infanoj paŝtis gregon da ŝafinoj. La paŝtistoj ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, konsiderante vojaĝanto. Ili komencis demandi... Kaj mi rakontis al ili pri ĉirkaŭmonda vojaĝo, afrikaj kanibaloj, malkutimaj manĝaĵoj de insulanoj, tradicioj de aborigenoj kaj multaj aliaj aferoj. La infanoj aŭskultis kvazaŭ sorĉitaj, malferminte pro la miro la buŝojn: ili neniam venis pli for ol al apuda vilaĝo. Sed ankaŭ la dekkvinjara rakontanto tiam ankoraŭ veturis nenien, mi trompis ilin... same kiel vin nun: tiu ĉi historio ne okazis. »
« Однажды, в юном ещё возрасте, с рюкзаком за плечами, в потрёпанной одежде и шляпе с широкими полями, я спустился с высочайших, как мне казалось, Крымских гор, туда, где в низине сельские дети пасли отару овец. Пастушки́ обступили меня со всех сторон, приняв за странника. Начали расспрашивать... И я рассказал им о кругосветном путешествии, африканских людоедах, необычной пище островитян, традициях аборигенов и многом другом. Дети слушали как заворожённые, открыв от изумления рты: им не доводилось бывать дальше соседнего аула. А ведь пятнадцатилетний рассказчик тогда ещё никуда не ездил, обманул я их… как и вас сейчас: не было этой истории.[6]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Mi vekiĝis matene. Malantaŭ la fenestro estas teda pejzaĝo de urbeto, kie la homoj vivas kvazaŭ talpoj en tertruoj. Ordinara tago, ĉio estas kiel ĉiam. Sed fantomo de dubo ankoraŭ glimis en la konscio, ne dezirante malaperi kun la unua krio de virkokoj. Por kio mi suferis duonjaron: malsatis en Papuo, dormis sur trotuaro akompane de indoneziaj senhejmuloj, suferis malvarmon nokte en Kataro? Ja oni ne premios min per ĉokolada medalo, nek donos subvencion kiel al senhejmulo-internaciisto. Kiu devigas min fari tion? Ĉu propra stulteco? Sed ne, verŝajne ĝia fratinokonscienco. Kaj mi eklaboris denove. »
« Проснулся утром. За окном — унылый пейзаж маленького города, где люди живут как кроты в норах. Обыкновенный день, всё, как всегда. Но призрак сомнения ещё маячил в сознании, не желая исчезать с первым криком петухов. Ради чего мучился полгода: голодал в Папуа, спал на тротуаре в компании индонезийских бомжей, мёрз ночами в Китае? Ведь шоколадной медалью не наградят и пособие как бомж-интернационалисту не назначат. Кто заставляет меня делать это? Быть может собственная глупость? Но нет, пожалуй, её сестра — совесть. И я вновь принялся за работу.[7]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Iun ajn itineron, ĉu tio estas Afriko, Azio aŭ insuloj de Oceanio, mi trapasas dufoje: unuan fojon en realo, la duan — kiam mi verkas pri tio. Ĉio okazinta — aventuroj, ĝojoj, problemoj — ankaŭ nun vivas en miaj rememoroj, vojaĝnoticoj, en imago de homoj legintaj miajn librojn kaj artikolojn. Ili ekzistos kiam mi ne plu ekzistos. »
« Любой маршрут, будь то Африка, Азия, или острова Океании, я прохожу дважды: первый раз в реальности, второй, — когда пишу об этом. Всё произошедшее — приключения, радости, проблемы, — живут и сейчас в моих воспоминаниях, путевых заметках, в воображении прочитавших книги и статьи. Они будут существовать, когда меня уже не будет.[8]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
«Instruisto demandis siajn lernantojn kio estas la vivosenco. Ili ekhastis diri versiojn. Nur postrestinta lernanto, sidanta ĉe la plej posta lernotablo, silentis, dupe gapante malsupren. Kiam bruo iom kvietiĝis, la instruisto sin turnis al li: "Kion vi pensas pri tio ĉi?" — "Mi ne pensas pri tio kio ne ekzistas..." respondis la postrestulo. »
« Учитель спросил своих подопечных, в чем смысл жизни. Те принялись наперебой выдвигать версии. Лишь неуспевающий ученик, сидящий за последней партой, молчал, тупо глядя вниз. Когда гомон немного утих, преподаватель обратился к нему: «А ты, что думаешь по этому поводу?» — «Я не думаю о том, чего нет…» — ответил двоечник.[9]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Nun mi estas efektive riĉa, kaj tiun ĉi trezoron ne povos forpreni aĉuloj en malhelaj stratetoj, nek ĉionsciaj impostejoj: duonjara vojaĝo, inkluzivinta naŭ landojn kaj sep insulojn, grave kontribuis al mia bagaĝo de scioj, ricevitaj dum la antaŭaj vojaĝoj. La spirita riĉeco pli karas ol briliantoj. »
« Теперь я по-настоящему богат, и это сокровище не отнять ни проходимцам в тёмных переулках, ни вездесущим налоговым органам: полугодовая вылазка, включившая девять стран и семь островов, весомым вкладом дополнила багаж знаний, полученный в предыдущих странствиях. Духовное богатство дороже бриллиантов.[10]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Dia signo heligis la racion. Pordego de lazura ĉielo malfermiĝis, inter la nuboj, en aŭreolo de sunaj radioj aperis Sinjoro, Hanumano la Plej Supera. "Mi taskigas al vi gravan mision... — diris la sankta dio, — ekde hodiaŭa tago forgesu pri komforto kaj bonaj kondiĉoj, forlasu kapricojn kaj dezirojn... Via Egoo ne plu ekzistas, vi ne plu apartenas al vi mem, akceptante voton de servado al la muzoj. Ekde nun vi estas vento de la Sudanaj dezertoj, nebulo de Nov-Gvineaj montoj, varmego de Kenja nokto kaj tropika pluvo de Inddonezia insularo..." »
« Небесное знамение озарило разум. Врата лазурного свода разверзлись, средь облаков, в ореоле солнечных лучей явился господь, Хануман Всевышний. «Доверяю тебе ответственную миссию… — молвил святый боже, — от сего дня забудь о комфорте и уюте, оставь свои прихоти и желания... Твоего Эго больше нет, ты не принадлежишь себе, принимая обет служения музам. Отныне, ты ветер суданских пустынь, туман новогвинейских гор, зной кенийской ночи и тропический дождь индонезийского архипелага…».[11]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Jen miaj penatoj. Duonjara vojaĝo finiĝis. Mi vekiĝis meze de la nokto en malvarma ŝvito: mi sonĝis ke aperis mono por sekva vojaĝo kaj venis la horo. Mi ekhurlis pense pro teruro: "Sanitaroj, serumon da egoismo, mi ne veturos, mi estas laca! Momenton poste, reveninte el fantomaj realoj de la sonĝo al la teda realo kvazaŭ rosmaro el klubo "Februara varmego" plonĝinta de sur glacia ponteto al glacitruo, mi rememoris ke mono ankoraŭ mankas, do la vojaĝo ne eblas. Tio estas ĝojo de soldato, atente rigardanta trueton faritan de kuglo (antaŭ sekundo fajfinta super la orelo) en la muro de la tranĉeo: do ankoraŭ haveblas tempo kaj oni povas denove iri al atako, batali kontraŭ restaĵoj de filistreco, egoismo kaj pigreco, eta pigmeo, kiuj nestas... ene de mi. »
« Родные пенаты. Полугодовая вылазка позади. Проснулся среди ночи в холодном поту: привиделось, будто нашлись деньги на следующую поездку и час настал. Мысленно взвыл от ужаса: «Санитары, сыворотку эгоизма, не поеду, устал!» Мгновение спустя, вернувшись из призрачных реалий сна в унылую действительность, словно морж из клуба «Февральский зной», нырнувший с ледяного помоста в прорубь, вспомнил, что средств пока нет и, стало быть, поездка невозможна. Это радость солдата, пристально глядящего на маленькое отверстие от пули (секунду назад просвистевшей над ухом) в стенке окопа: значит, есть еще время и можно вновь идти в атаку, сражаться с остатками мещанства, эгоизма и лени, крохотным пигмеем засевшими… внутри себя.[12]»
— Viktor Pinĉuk, Duonjaron laŭ insuloj... kaj landoj
« Al la stranguloj, senprudentuloj, loĝantoj de Ekstrema Nordo — herooj de anekdotoj, kaj ankaŭ al ĉiuj pereintaj dum grimpado sur Everesto, estas dediĉita. »
« Чудакам, сумасбродам, жителям Крайнего севера — героям анекдотов, а также всем погибшим при восхождении на Эверест посвящается.[14]»
— Viktor Pinĉuk, Afgana arestito
« Kiam oni eliras el flughaveno de nekonata lando, loĝata de aborigenoj vestitaj je mirindaj vestoj kun nekutima, ne vidata antaŭe haŭtkoloro, kies lingvo estas nekonata al oni, kaj oni nenion scias pri tiu ĉi urbo, tiuj ĉi homoj, pri kio okazos morgaŭ — ĉu tia premio ne valoras iujn ajn suferojn? »
« Когда выходишь из терминала аэропорта незнакомой страны, населённой аборигенами, одетыми в диковинные одежды, с непривычным, невиданным доселе цветом кожи, язык которых тебе неизвестен, и ничего не знаешь об этом городе, этих людях и о том, что будет завтра, — разве такая награда не стоит любых мытарств?[15]»
— Viktor Pinĉuk, Afgana arestito
« Vekiĝinte matene, mi grave ektimis ekpensinte ke mia roto foriris al militekzercoj, do mi ricevos riproĉon de komandestraro pro tio ke mi preterdormis. Mi grimpis sub la liton por preni piedĉifonojn kaj en tiu momento... mi rememoris ke mi ne estas en armeo. Ne, tio estas ne kazerno, sed ĉambro en kartvela hotelo kiu kostas kvin eŭrojn kontraŭ lito tage. Ĝoja pro reveno de la memoro, mi pense krucosignis min, kaj vestiĝinte eliris sur balkonon, kiu ornamis fasadon de la konstruaĵo. »
« Проснувшись ранним утром, не на шутку испугался, решив, что моя рота ушла на учения, — следовательно, я получу нагоняй от командования за то, что проспал. Полез под кровать за портянками и в этот момент… вспомнил, что я не в армии. Нет, это не казарма, а комната в грузинской гостинице, стоимостью пять евро за койко-место в сутки. Обрадованный возвращению памяти, мысленно перекрестился и, одевшись, вышел на балкон, украшавший фасад здания.[16]»
« Prezentita de mi kolekto de artefaktoj en la skalo de ĉiuj arkeologiaj esploroj de la kultura heredaĵo de la historia Rusio estas mizere eta; ĝi ne malfermas komplete pordon al nia pasinteco, sed nur ebligas haste ekrigardi ĝin, kvazaŭ tra serura truo. »
« Представленная мной подборка артефактов, в глобальном масштабе археологических исследований культурного наследия исторической России — ничтожно мала; она не открывает настежь двери в наше прошлое, а лишь позволяет окинуть его беглым взглядом, словно сквозь замочную скважину.[18]»