« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. »
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
« ...шведы и норвежцы тоже летают на «Боингах» и пользуются китайской электроникой. И что — это против чего аргумент? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
« Hodiaŭ Ĉinio aktive investas en infrastrukturon de Meza Azio, direktitan sud-okcidenten kaj absolute rifuzas investi en infrastrukturon, direktitan nord-okcidenten. Kvankam en sud-okcidento haveblas teroristoj kaj nord-okcidente prezidanto kun populareco 90%. Al mi tio diras, ke Ĉinio havas strangan senton, ke ĉinoj sukce traktos afganajn problemojn, kiam tio necesos, kaj interkonsentos kun Irano. Sed rilate Rusion ili ne sukcesos ĝin venki, nek interkonsenti — ne eblas kredi al tiu, kiu konstante mensogas. Mi pensas, ke investado en la “silka vojo” povos komenciĝi nur samtempe kun mortado de korupto kaj juranihilismo en Rusio, dum ili ankoraŭ plu kreskas. »
« На сегодняшний день Китай активно инвестирует в инфраструктуру Средней Азии, которая направлена на юго-запад, и абсолютно отказывается инвестировать в инфраструктуру, которая направлена на северо-запад. Хотя на юго-западе террористы, а на северо-западе президент с рейтингом 90% Мне это говорит о том, что у Китая есть странное ощущение, что Иран и Афганистан надежнее России. Казалось бы, почему? Да потому, что китайцы справятся с афганскими проблемами, когда надо будет, и договорятся с Ираном. А с Россией не справиться, и не договориться — верить невозможно тому, кто все время врет. Я думаю, что инвестирование в «шелковый путь» может начаться только по мере умирания коррупции и правового нигилизма в России, а они пока только растут. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
« Konsiderante nian grandegan limon kun Ĉinio kaj nian ekstreme konvenan situon, ensorbo de granda parto de la Ĉina imperio fare de Rusio estas nur afero de tempo. »
« Mi opinias ke se Rusio havas geopolitikan kontraŭulon, tio estas Ĉinio. Kaj unu el la plej probablaj kialoj de konflikto de tiuj ŝtategoj estas Siberio. Al mi malfacilas imagi longdaŭran partnerecon de tiuj du landoj. »