«Danke al transformiĝoj la ŝamano allogas spiritojn-helpantojn, kiuj devas al li subiĝi. Li mem kaptas ilin, igante helpi en liaj propraj entreprenoj. Ŝamanismo havas aktivan karakteron, la transformiĝoj servas ĉi tie por grandigo de propra potenco, ne por fuĝo de la superanta forto.»
«Ĉe la ŝamano eblecoj de transformiĝoj estas senlimaj kaj li uzas ilin maksimume komplete, por la reĝo ili ja estas malpermesitaj, kaj transformiĝo estas paralizita ĝis la kompleta ŝtoniĝo.»