Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury

El Vikicitaro
(Alidirektita el Robert Gascoyne-Cecil)
Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury (naskiĝis la 3-an de februaro 1830 - mortis la 22-an de aŭgusto 1903) estis brita konservativa politikisto, ĉefministro.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Gramo da sperto valoras tunon da teorio. » « (angle) A gram of experience is worth a ton of theory. »
— Robert Gascoyne-Cecil, Lord Salisbury
Citaĵo
« Per libera lando, mi celas landon, kie homoj rajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajn najbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Por Salisbury insula situo de Anglio signifis ke ideala politiko devus esti aktiveco en maraj areoj kaj manko de fortaj kaj devigaj rilatoj en la kutimaj kontinentaj unioj. “Ni estas fiŝoj” diris li foje rekte. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]