La Golfa milito ne okazis

El Vikicitaro
La Golfa milito ne okazis
Aliaj projektoj
La Golfa milito ne okazis en Vikipedio

La Golfa milito ne okazis (france: La Guerre du Golfe n'a pas eu lieu) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1991 kaj dediĉita al la Golfa milito.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Reklamo estas la plej vivkapabla parazito de nia tuta kulturo. Ĝi sendube postvivus eĉ la nuklean militon. Tio estas nia Lasta juĝo»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Same kiel troa tempo nutras inferon de neniofarado, la teknologiaj troaĵoj nutras la inferon de la milito»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Ju pli, kiel ŝajnas al ni, ni proksimiĝas al realo (aŭ aŭtentikeco), des pli ni malproksimiĝas de ĝi, ĉar ĝi ne ekzistas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« La usonanoj… komprenas nur povon kaj ili estas konvinkitaj pri sia boneco… Al ĉiuj trukoj de la Aliulo ili respondos per sia kuglorezista karaktero kaj blenditaj aŭtoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« La ĉefa funkcio de informo estas erarigo»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Jen ironia kalkulado, kiu helpas mildigi ŝokon aŭ pli ĝuste blufon de tiu milito. Simpla kalkulado montras, ke el 500 000 usonaj soldatoj, kiuj dum sep monatoj partoprenis operacojn en la Golfo, trioble pli povus perdi la vivojn nur en trafikaj akcidentoj se ili restus hejme. Eble indus pripensi kreskigon de nombro de la puraj militoj por redukti nombron de la viktimoj en la paca tempo? »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Saddam plu ekzistas kaj li denove iĝis tiu kiu li ĉiam estis — la dungito de la Okcidento»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Tio aspektas strange, sed milito sen viktimoj ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen homaj perdoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Ni ne praktikas striktan fundamentisman tradiciismon, ni praktikas mildan, rafinitan kaj hontindan demokratian tradiciismon de totala konsento. Tamen tiu ĉi konsenta tradiciismo (la fundamentismo de la Klerismo, homaj rajtoj, maldekstreco de la potencoj, intelekta memskoldado kaj sentimentala humanismo) estas same severa kiel ĉiu ajn religia fundamentismo aŭ triba tradiciismo de la prahistoriaj socioj… Diferenco inter tiuj du tipoj da tradiciismo (la strikta kaj milda) konsistas en tio, ke la nia (milda) havas ĉiujn resursojn por ekstermi la alian kaj ne rezignas je tiu ebleco. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologia povo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Same kiel tiu milito estas ne milito, ankaŭ informoj (pri ĝi) estas ne informoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] …la fakto, ke la usonanoj neniam vidis la irakanojn kompenciĝas per la fakto, ke la irakanoj neniam militis kontraŭ ilin. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Vidu ankaŭ[redakti]