Julio Cortázar

El Vikicitaro
Julio Cortázar
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Julio CORTÁZAR (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1914 en Bruselo - mortis la 12-an de februaro 1984 en Parizo) estis argentina verkisto kaj intelektulo.

Citaĵoj[redakti]

Mi ŝajnas esti naskita por ne akcepti aferojn tiel, kiel ili estas donitaj al mi.

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kaj post fari ĉion, kion ili faras, ili vekiĝas, banas sin, pulvorigas sin, parfumas sin, kombas sin, vestas sin kaj iom post iom revenas al tio, kio ili ne estas. » « (hispane) Y después de hacer todo lo que hacen, se levantan, se bañan, se entalcan, se perfuman, se peinan, se visten, y así progresivamente van volviendo a ser lo que no son. »
Citaĵo
« La amo de Kubo al Che sentigis min strange argentina la 2-an de januaro, kiam la saluto de Fidel en la Placo de la Revolucio al komandanto Guevara, kien ajn li estu, estigis ovacion en 300.000 viroj, kiu daŭris dek minutojn. » « (hispane) El amor de Cuba por el Che me hizo sentir extrañamente argentino el 2 de enero, cuando el saludo de Fidel en la plaza de la Revolución al comandante Guevara, allí donde éste, desató en 300.000 hombres una ovación que duró diez minutos. »
Citaĵo
« La heliko vivas tiel, kiel mi ŝatas vivi; ĝi kunportas sian propran hejmon»
Citaĵo
« La homaro vere komencos meriti sian nomon en la tago, kiam ĉesos la ekspluatadon de homo fare de homo. » « (hispane) La humanidad empezará verdaderamente a merecer su nombre el día en que haya cesado la explotación del hombre por el hombre. »
Citaĵo
« La kulturo estas la profunda ekzercado de la identeco» « (hispane) La cultura es el ejercicio profundo de la identidad. »
Citaĵo
« Mi ŝajnas esti naskita por ne akcepti aferojn tiel, kiel ili estas donitaj al mi. » « (hispane) Yo parezco haber nacido para no aceptar las cosas tal como me son dadas. »
Citaĵo
« Ne gravas tion, kion mi pensas pri Mafalda. Kio gravas estas tio, kion Mafalda pensas pri mi. » « (hispane) No tiene importancia lo que yo pienso de Mafalda. Lo importante es lo que Mafalda piensa de mí. »
Citaĵo
« Nenio estas perdita, se oni finfine havas kuraĝon proklami, ke ĉio estas perdita kaj ke oni devas rekomenci» « (hispane) Nada está perdido si se tiene por fin el valor de proclamar que todo está perdido y que hay que empezar de nuevo. »
— Rayuela

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]