Espero: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 85: Linio 85:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe [[virino]] — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj esperi; pro tio viro pli ofte [[Sinmortigo|sin mortigas]] ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliaj [[malvirto]]jn.
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe [[virino]] — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj esperi; pro tio viro pli ofte [[Sinmortigo|sin mortigas]] ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliajn [[malvirto]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|verko = Psikologiaj tipoj

Kiel registrite je 03:55, 11 apr. 2021

Espero
Espero
Espero
Aliaj projektoj
Espero en Vikipedio
Espero en Komuneja kategorio
Espero en Vikivortaro

Espero estas stato, sento de esperanto.

Citaĵo
« Espero postulas oferon. »
Citaĵo
« Antaŭ vespero ne estu fiera. »
Citaĵo
« De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. »
Citaĵo
« Espero kaj pacienco kondukas al potenco»
Citaĵo
« Espero logas, espero mensogas. »
Citaĵo
« Espero panon ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Esperis flaton, -- ricevis baton. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Necesas fajrigi kaj blovi pasian esperon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasa movado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la nuntema socio homoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Espero foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi disciplinigas kaj plenigas per pacienco: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La amasa movado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras potencon, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je revo kaj alloga fantomo. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam obeemo kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia amasa movado, atinginta potencon, proponas sian propran esperon — sian sorton de opiumo por bridi senpaciencon de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. Stalinismo estas la sama opiumo por la popolo kiel la dominantaj religioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam mankas espero homoj forkuras aŭ ebligas mortigi sin senbatale. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Esperi estas dementi la estontecon» « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]
Citaĵo
« Mi pensis, ke la espero estas nek efektiva, nek iluzia, same kiel surtera vojo, kiu komence ne ekzistas, sed estiĝas post multeripeta paŝado de homaj piedoj. » « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
— Lusin, Naskiĝloko
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Epistolo al la Romianoj. 8:25.