Venko

El Vikicitaro
(Alidirektita el Venkanto)
Venko
Venko
Venko
Aliaj projektoj
Venko en Vikipedio
Venko en Komuneja kategorio
Venko en Vikivortaro

Venko estas sukceso en batalo aŭ sporta konkuro ĝenerale superi konkuranton.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La milita grego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo… Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej granda socia evento ĉe la romianoj estis la triumfo. Por ĝi venis la tuta popolo. Sed kiam la imperio atingis la pinton de la povo kaj jam mankis io por senfine konkeri, estis establita la venko per si mem, okazinta periode laŭ kalendaro. Sur areno antaŭ okuloj de la homaj amasoj okazis bataloj, senaj je ĉia politika senco, sed ne senaj je la senco: la senco konsistis en veki kaj subteni en la popolo senton de la venko. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priploranta grego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aleksej Toporkov[redakti]

Citaĵo
« Ŝlosilo al la venko kuŝas je organizado kaj organiziteco de la lando kaj la armeo» « Ключ победы лежит в организации и организованности страны и войска. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]
Citaĵo
« [...] la venko estas ne fizika, sed morala fakto: gravas rompi volon de la malamiko al rezisto, devigi ĝin agnoski niajn postulojn» « [...] победа не есть физический, а моральный факт: важно сломить волю противника к борьбе, принудить его признать наши требования. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]
Citaĵo
« [pri la malvenko] [...] ĝi konsistas je rezigno de plua lukto; venkita estas tiu kiu agnoskis sin venkita. » « [о поражении] [...] заключается в отказе от дальнейшей борьбы; побежден тот, кто признал себя побежденным. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]
Citaĵo
« La venko estas ne nur morala malvenko de la malamiko, sed ĝia malorganizado, demoralizado. » « Победа есть не только моральное поражение противника, но его дезорганизация, разложение. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Venkiton oni ne batas. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ekstermado de la fortoj de la malamiko estas komprenata kiel ĝia malarmado kaj la tiel nomata “senigo de la malamiko de la rezistoforto”, ne ĝia kompleta ekstermado. »
— Mao Zedong
Citaĵo
« Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venko aŭ malvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Malfortaĵo venkos la fortaĵon, molaĵo venkos la duraĵon. »
— Laozio, Daodeĝingo (Ĉapitro LXXVIII-a, strofo 187)
Citaĵo
« Mi havas revojn kaj mi havas premsonĝojn. Mi venkis la premsonĝojn pro miaj revoj. » « I have dreams, and I have nightmares. I overcame the nightmares because of my dreams. »
— Jonas Salk
Citaĵo
« Por honesta merito sukcesi malgraŭ la trukojn kaj intrigoj, kiuj estas nun tiel bedaŭrinde komunaj, mi scias estas malfacile; sed la honoro de sukceso pliiĝas pro la superotaj obstakloj. Lasu min venki kiel viro aŭ tute ne. » « For honest merit to succeed amid the tricks and intrigues which are now so lamentably common, I know is difficult; but the honor of success is increased by the obstacles which are to be surmounted. Let me triumph as a man or not at all. »
— Rutherford B. Hayes
Citaĵo
« Venko akirita per perforto egalas al malvenko, ĉar ĝi estas momenta. »
— Mohandas Karamchand Gandhi

Vidu ankaŭ[redakti]