Islama renaskiĝo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Islama renaskiĝo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Islama renaskiĝo en Vikipedio

Islama renaskiĝo estas reviviĝo kaj fortiĝo de islama identeco kaj fervoro, okazanta en la islama mondo ekde mezo de la 20-a jarcento.

Citaĵoj[redakti]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« La centra spirito same de Reformacio kaj la islama renaskiĝo, estas fundamenta reformo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Same kiel en la plej revoluciaj movadoj, ĝian kernon konsistigas studentoj kaj intelektularoIslamo estis speciale alloga por studentoj de teknikaj altlernejoj, inĝenieraj fakultatoj kaj sciencaj fakoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« …religia renaskiĝo ne povas daŭri etenre kaj en iu etapo la islama renaskiĝo malkreskos kaj malaperos. Tio plej verŝajne okazos post kiam demografia impulso, nutranta ĝin, malfortiĝos en la dua aŭ tria jardekoj de la 21-a jarcento. En tiu tempo vicoj de aktivuloj, batalantoj kaj migrantoj reduktiĝos kaj alta nivelo de kontraŭdiroj ene de islamo kaj ankaŭ inter la islamanoj kaj la aliaj socioj plej verŝajne malkreskos. Rilatoj inter islamo kaj la Okcidento ne iĝos proksimaj, sed ili iĝos malpli konfliktaj, kaj kvazaŭmilito plej verŝajne cedos lokon al malvarma milito aŭ eble eĉ al malvarma paco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« …samtempaj kun la islama renaskiĝo klopodoj de la Okcidento transformi siajn valorojn kaj sociajn instituciojn je universalaj, strebo konservi siajn militan kaj ekonomian dominadon, kaj ankaŭ trudiĝi en konfliktoj en la islama mondo, kaŭzas furiozan indignon de islamanoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Kaze de islamanoj, same kiel kaze de la aliaj grupoj, religia renaskiĝo estas urbiga fenomeno, kiu allogas homojn moderne orientitajn, bone edukitajn kaj farantajn karieron en profesioj, registaro kaj komerco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Inter la islamanoj ofte junularo estas religiema dum iliaj gepatroj estas ateistoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Islamigo kutime okazas unue en kultura sfero, poste ĝi transiras al la socia kaj politikaj sferoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]