Hierarkio

El Vikicitaro
Hierarkio
Hierarkio
Hierarkio
Aliaj projektoj
Hierarkio en Vikipedio
Hierarkio en Komuneja kategorio
Hierarkio en Vikivortaro

Hierarĥio, Hierarkio estas klasifiko de rangoj, oficoj, postenoj, konceptoj, terminoj k.a. laŭ gradiga ordo.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la Katolika Eklezio] La procesio spegulas la eklezian hierarkion. Ĉiu marŝas en vestaro digna al lia rango, ne eblas erari kaj akcepti lin ne je tiu, kiun li reprezentas. La benon oni atendas de tiuj, kiuj rajtas beni. Jam tiu ĉi apartigado de la procesio malhelpas vekiĝon en la spektanto de la sentoj, proksimaj al la stato de la amaso»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« ...por homo meze de hierarkio “kutima” perforto aplikata al li mem iĝas necesa atesto de tio, kio li plu konservas sian lokon en la hierarkio, kiun li aprezas: manko de kutimaj manifestiĝoj de perforto rilate lin ofte estigas ĉe li maltrankvilon, timon, malcertecon pri si mem. » « ...для человека в середине иерархии «обычное» насилие над ним самим становится необходимым свидетельством того, что он все еще сохраняет свое место в иерархии, которым дорожит: отсутствие стандартных проявлений насилия по отношению к нему часто вызывает у него беспокойство, страх, неуверенность в себе. »
— Andrej Movĉan, Krestomatio de perforto [la 12-a de julio 2016]
Citaĵo
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj.... La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiel denature honesta, bonvolema homo, povas efektiviĝi tiom kruela kontraŭ nekonatulo? Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo.Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo. »
— Stanley Milgram

Vidu ankaŭ[redakti]