Ludo

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
  • Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo,ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi ‘stas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, . . . ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esto-stato preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo ; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro.
    • Aŭtoro Maria BOULDING, angla monaĥino.
  • Dum leporo okupiĝas pri ludo, sian celon atingas testudo.
  • Junulo lernas de studo, infano lernas de ludo.
  • Vivu la vivon kun ludo,malrapide kiel testudo.