| Zamenhofa proverbaro |
|
|
Aliaj projektoj
|
Zamenhofa proverbaro en Vikipedio |
La Zamenhofa Proverbaro havas ĉirkaŭ 2.660 proverbojn.
|
 |
| « Abelujon ne incitu, amason ne spitu. » |
|
|
 |
| « Afabla vorto pli atingas ol forto. » |
|
|
 |
| « Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. » |
|
|
 |
| « Aĝo maljuna ne estas oportuna. » |
|
|
 |
| « Aĝo tro matura ne estas plezura. » |
|
|
 |
| « Akiro kaj perdo rajdas duope. » |
|
|
 |
| « Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. » |
|
|
 |
| « Akvo kaj pano servas al sano. » |
|
|
 |
| « Akvo kura -- akvo pura. » |
|
|
 |
| « Akvo silenta subfosas la bordon. » |
|
|
 |
| « Akvo trankvila estas akvo danĝera. » |
|
|
 |
| « Akvon senmovan kovras putraĵo. » |
|
|
 |
| « Al amiko nova ne fidu sen provo. » |
|
|
 |
| « Al bona ĉasisto iras mem la besto. » |
|
|
 |
| « Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. » |
|
|
 |
| « Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. » |
|
|
 |
| « Al ĉiu frato lian parton. » |
|
|
 |
| « Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas. » |
|
|
 |
| « Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. » |
|
|
 |
| « Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. » |
|
|
 |
| « Al Dio servu, diablon rezervu. » |
|
|
 |
| « Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. » |
|
|
 |
| « Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. » |
|
|
 |
| « Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. » |
|
|
 |
| « Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos. » |
|
|
 |
| « Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. » |
|
|
 |
| « Al hundo bastono -- al hom' leciono. » |
|
|
 |
| « Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas. » |
|
|
 |
| « Al kokino la ovo lecionojn ne donu. » |
|
|
 |
| « Al koro penetro per okula fenestro. » |
|
|
 |
| « Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso. » |
|
|
 |
| « Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni. » |
|
|
 |
| « Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro. » |
|
|
 |
| « Al la papero ne mankas tolero. » |
|
|
 |
| « Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo. » |
|
|
 |
| « Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. » |
|
|
 |
| « Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma okulojn ni sendas. » |
|
|
 |
| « Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. » |
|
|
 |
| « Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. » |
|
|
 |
| « Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas. » |
|
|
 |
| « Al porko Dio kornojn ne donas. » |
|
|
 |
| « Al posedanto de metio mankas nenio. » |
|
|
 |
| « Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas. » |
|
|
 |
| « Al protekto kaj forto helpas la sorto. » |
|
|
 |
| « Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo. » |
|
|
 |
| « Al sklavo mon' ne estas savo -- li ĉiam restas sklavo. » |
|
|
 |
| « Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. » |
|
|
 |
| « Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas. » |
|
|
 |
| « Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. » |
|
|
 |
| « Al vi oni predikas kaj nin oni pikas. » |
|
|
 |
| « Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. » |
|
|
 |
| « Alia tempo, aliaj moroj. » |
|
|
 |
| « Alia urbo, alia moro. » |
|
|
 |
| « Aliaj domoj, aliaj homoj. » |
|
|
 |
| « Aliaj tempoj, aliaj moroj. » |
|
|
 |
| « Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. » |
|
|
 |
| « Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. » |
|
|
 |
| « Aliloka ĉielo estas sama ĉielo. » |
|
|
 |
| « Almozoj ne malriĉigas. » |
|
|
 |
| « Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena. » |
|
|
 |
| « Altan arbon batas la fulmo. » |
|
|
 |
| « Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. » |
|
|
 |
| « Amaso da mono kaj titolo de barono. » |
|
|
 |
| « Ambaŭ floroj de samaj valoroj. » |
|
|
 |
| « Ameno diablon ne forpelas. » |
|
|
 |
| « Amikeco aparte, afero aparte. » |
|
|
 |
| « Amikeco aparte, ofico aparte. » |
|
|
 |
| « Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. » |
|
|
 |
| « Amiko en ĝojo kaj malĝojo. » |
|
|
 |
| « Amiko en ĝojo kaj ploro. » |
|
|
 |
| « Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara. » |
|
|
 |
| « Amiko estas kara, sed vero pli kara. » |
|
|
 |
| « Amiko fidela estas trezoro plej bela. » |
|
|
 |
| « Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu. » |
|
|
 |
| « Amikon ŝatu, malamikon ne batu. » |
|
|
 |
| « Amo estas forta, sed mono pli forta. » |
|
|
 |
| « Amo faras ion, mono ĉion. » |
|
|
 |
| « Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj. » |
|
|
 |
| « Amo kaj puno loĝas komune. » |
|
|
 |
| « Amo pli kora, disiĝo pli dolora. » |
|
|
 |
| « Amu Antonon, sed gardu vian monon. » |
|
|
 |
| « Amu domon novan kaj amikon malnovan. » |
|
|
 |
| « Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore. » |
|
|
 |
| « Ankaŭ al ni la suno eklumos. » |
|
|
 |
| « Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. » |
|
|
 |
| « Ankaŭ diablo tondron suferos. » |
|
|
 |
| « Ankaŭ la lupon atingos la sorto. » |
|
|
 |
| « Ankaŭ por diablo tondro ekzistas. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ Dio ne dormas. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ neniu evitis la sorton. » |
|
|
 |
| « Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. » |
|
|
 |
| « Antaŭ ĉio zorgu oficon, -- plezuro atendos sian vicon. » |
|
|
 |
| « Antaŭ la lango laboru la cerbo. » |
|
|
 |
| « Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon. » |
|
|
 |
| « Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras. » |
|
|
 |
| « Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. » |
|
|
 |
| « Antaŭ vespero ne estu fiera. » |
|
|
 |
| « Antaŭe intencu kaj poste komencu. » |
|
|
 |
| « Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas. » |
|
|
 |
| « Antaŭparolo liberigas de postparolo. » |
|
|
 |
| « Aperas prudento, kiam pasis la momento. » |
|
|
 |
| « Aprila vetero -- trompa aero. » |
|
|
 |
| « Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. » |
|
|
 |
| « Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. » |
|
|
 |
| « Arbaro aŭdas, kampo vidas. » |
|
|
 |
| « Arbo krakanta venton ne timas. » |
|
|
 |
| « Atakis lin horo malsaĝa. » |
|
|
 |
| « Atakis teruro, ektremis la kruro. » |
|
|
 |
| « Atendi bonan veteron kaj laman kurieron. » |
|
|
 |
| « Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. » |
|
|
 |
| « Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis. » |
|
|
 |
| « Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. » |
|
|
 |
| « Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo. » |
|
|
 |
| « Atingi la vesperon de sia vivo. » |
|
|
 |
| « Aŭ festene, aŭ malplene. » |
|
|
 |
| « Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. » |
|
|
 |
| « Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon. » |
|
|
 |
| « Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato. » |
|
|
 |
| « Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente. » |
|
|
 |
| « Aŭskulti kiel ĥinan predikon. » |
|
|
 |
| « Avarulo avaras, heredantoj malŝparas. » |
|
|
 |
| « Avarulo pagas duoble. » |
|
|
 |
| « Azenon komunan oni batas plej multe. » |
|
|
 |
| « Babilas, muelas, kion lango elpelas. » |
|
|
 |
| « Balaaĵon el korto eksteren ne elportu. » |
|
|
 |
| « Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. » |
|
|
 |
| « Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. » |
|
|
 |
| « Barbo potenca, sed kapo sensenca. » |
|
|
 |
| « Barelo malplena sonas plej laŭte. » |
|
|
 |
| « Bastono batas, bastono resaltas. » |
|
|
 |
| « Bataladi kontraŭ la sorto. » |
|
|
 |
| « Batanto povas argumenti, batato devas silenti. » |
|
|
 |
| « Batita komprenas aludon. » |
|
|
 |
| « Bato de frato estas sen kompato. » |
|
|
 |
| « Bato de patrino ne longe doloras. » |
|
|
 |
| « Batu malbonulon, li vin flatos, -- kisu, li vin batos. » |
|
|
 |
| « Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. » |
|
|
 |
| « Bela celo por fabelo. » |
|
|
 |
| « Bela paro por altaro. » |
|
|
 |
| « Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. » |
|
|
 |
| « Bela vizaĝo estas duono da doto. » |
|
|
 |
| « Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo. » |
|
|
 |
| « Belaj rakontoj el trans la montoj. » |
|
|
 |
| « Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. » |
|
|
 |
| « Beleco logas, virto apogas. » |
|
|
 |
| « Belecon taksas ne okulo sed koro. » |
|
|
 |
| « Bezono estas plej forta ordono. » |
|
|
 |
| « Birdo kantas laŭ sia beko. » |
|
|
 |
| « Birdo petolas, kiom ĝi volas. » |
|
|
 |
| « Blindulo kartojn ludi ne devas. » |
|
|
 |
| « Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. » |
|
|
 |
| « Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj. » |
|
|
 |
| « Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. » |
|
|
 |
| « Bona estas domo nova kaj amiko malnova. » |
|
|
 |
| « Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu. » |
|
|
 |
| « Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. » |
|
|
 |
| « Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. » |
|
|
 |
| « Bona gloro pli valoras ol oro. » |
|
|
 |
| « Bona ideo venas post la pereo. » |
|
|
 |
| « Bona kaporalo revas esti generalo. » |
|
|
 |
| « Bona puno por malbona peno. » |
|
|
 |
| « Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas. » |
|
|
 |
| « Bona vino al la fino. » |
|
|
 |
| « Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas. » |
|
|
 |
| « Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. » |
|
|
 |
| « Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis. » |
|
|
 |
| « Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu. » |
|
|
 |
| « Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. » |
|
|
 |
| « Bonfaron oni facile forgesas. » |
|
|
 |
| « Bongusta peco longe ne atendas. » |
|
|
 |
| « Bono farita ne estas perdita. » |
|
|
 |
| « Bono posedata ne estas ŝatata. » |
|
|
 |
| « Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. » |
|
|
 |
| « Bovidon mi atendis, -- infanon Dio sendis. » |
|
|
 |
| « Blovo prenita, koko donita kaj -- kvita. » |
|
|
 |
| « Brava batalanto kontraŭ plado bolanta. » |
|
|
 |
| « Brava homo en sia domo. » |
|
|
 |
| « Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. » |
|
|
 |
| « Brogita eĉ sur akvon blovas. » |
|
|
 |
| « Bruligi al si la lipharojn. » |
|
|
 |
| « Bruo potenca, nula esenco. » |
|
|
 |
| « Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. » |
|
|
 |
| « Butonumi iun malvaste. » |
|
|
 |
| « Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo. » |
|
|
 |
| « Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas. » |
|
|
 |
| « Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. » |
|
|
 |
| « Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. » |
|
|
 |
| « Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. » |
|
|
 |
| « Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. » |
|
|
 |
| « Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero. » |
|
|
 |
| « Ĉe vesto velura suferas stomako. » |
|
|
 |
| « Ĉerpi akvon per kribrilo. » |
|
|
 |
| « Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis. » |
|
|
 |
| « Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. » |
|
|
 |
| « Ĉio dependas de "se" kaj "kiam". » |
|
|
 |
| « Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero. » |
|
|
 |
| « Ĉio havas sian "sed" kaj "se." » |
|
|
 |
| « Ĉio sia estas plej ĉarma. » |
|
|
 |
| « Ĉio taŭgas, kio venas. » |
|
|
 |
| « Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. » |
|
|
 |
| « Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas. » |
|
|
 |
| « Ĉion rigardi tra sia persona vitro. » |
|
|
 |
| « Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. » |
|
|
 |
| « Ĉiu "li" havas sian "ŝi". » |
|
|
 |
| « Ĉiu "tial" havas sian "kial." » |
|
|
 |
| « Ĉiu angulo kun sia sanktulo. » |
|
|
 |
| « Ĉiu besto zorgas pri sia nesto. » |
|
|
 |
| « Ĉiu eraro estas kulpo. » |
|
|
 |
| « Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. » |
|
|
 |
| « Ĉiu familio havas sian kriplulon. » |
|
|
 |
| « Ĉiu havas sian guston. » |
|
|
 |
| « Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. » |
|
|
 |
| « Ĉiu havas sian propran guston. » |
|
|
 |
| « Ĉiu havas sian ŝarĝon. » |
|
|
 |
| « Ĉiu havas sian vermon. » |
|
|
 |
| « Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras. » |
|
|
 |
| « Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio. » |
|
|
 |
| « Ĉiu komenco estas malfacila. » |
|
|
 |
| « Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton. » |
|
|
 |
| « Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu mano al si altiras. » |
|
|
 |
| « Ĉiu medalo du flankojn posedas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. » |
|
|
 |
| « Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon. » |
|
|
 |
| « Ĉiu persono kun sia bezono. » |
|
|
 |
| « Ĉiu por si mem estas la plej kara. » |
|
|
 |
| « Ĉiu por si, por ĉiuj Di'. » |
|
|
 |
| « Ĉiu por si -- por ĉiuj Di'. » |
|
|
 |
| « Ĉiu propran saĝon posedas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu provas, kion li povas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu sezono kun sia bono. » |
|
|
 |
| « Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. » |
|
|
 |
| « Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron. » |
|
|
 |
| « Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. » |
|
|
 |
| « Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. » |
|
|
 |
| « Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu. » |
|
|
 |
| « Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj. » |
|
|
 |
| « Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. » |
|
|
 |
| « Danci laŭ ies fajfilo. » |
|
|
 |
| « Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. » |
|
|
 |
| « Dando el reĝa hundejo. » |
|
|
 |
| « Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. » |
|
|
 |
| « Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. » |
|
|
 |
| « Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. » |
|
|
 |
| « De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. » |
|
|
 |
| « De bona vorto lango ne doloras. » |
|
|
 |
| « De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas. » |
|
|
 |
| « De elekto tro multa plej malbona rezulto. » |
|
|
 |
| « De fremda dento ni doloron ne sentas. » |
|
|
 |
| « De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo. » |
|
|
 |
| « De kantado senpaga doloras la gorĝo. » |
|
|
 |
| « De kiu la kulpo, por tiu la puno. » |
|
|
 |
| « De l' koro spegulo estas la okulo. » |
|
|
 |
| « De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco. » |
|
|
 |
| « De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. » |
|
|
 |
| « De la volo la ordono pli efikas ol bastono. » |
|
|
 |
| « De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. » |
|
|
 |
| « De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo. » |
|
|
 |
| « De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. » |
|
|
 |
| « De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo. » |
|
|
 |
| « De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. » |
|
|
 |
| « De malriĉula manĝo ni guston ne scias. » |
|
|
 |
| « De manĝo malriĉula ni guston ne scias. » |
|
|
 |
| « De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos. » |
|
|
 |
| « De parolo ĝis faro estas tre malproksime. » |
|
|
 |
| « De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. » |
|
|
 |
| « De pli da suko ne malboniĝas la kuko. » |
|
|
 |
| « De rigardo tro alta malsaniĝas okulo. » |
|
|
 |
| « De sama koloro, de sama valoro. » |
|
|
 |
| « De semo putra venas frukto ne nutra. » |
|
|
 |
| « De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo. » |
|
|
 |
| « De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas. » |
|
|
 |
| « De tro da pano venas malsano. » |
|
|
 |
| « De tro multa scio krevas la kranio. » |
|
|
 |
| « De vorto ĝentila ne doloras la lango. » |
|
|
 |
| « De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. » |
|
|
 |
| « Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. » |
|
|
 |
| « Deko da pekoj -- unu la puno. » |
|
|
 |
| « Demando ne kostas, demando ne devigas. » |
|
|
 |
| « Demeti de si la antikvan Adamon. » |
|
|
 |
| « Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas. » |
|
|
 |
| « Depost tempo nememorebla. » |
|
|
 |
| « Detruita ĝis la fundo de l' fundamento. » |
|
|
 |
| « Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono. » |
|
|
 |
| « Deziri al iu ĉion bonan. » |
|
|
 |
| « Deziro kaj inklino ordonon ne obeas. » |
|
|
 |
| « Deziro tre granda, sed mankas la forto. » |
|
|
 |
| « Deziru sincere, vi atingos libere. » |
|
|
 |
| « Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru! » |
|
|
 |
| « Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. » |
|
|
 |
| « Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. » |
|
|
 |
| « Difekton de naturo ne kovros veluro. » |
|
|
 |
| « Dio al vi donis, por ke vi povu doni. » |
|
|
 |
| « Dio batas, Dio kompatas. » |
|
|
 |
| « Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. » |
|
|
 |
| « Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. » |
|
|
 |
| « Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis. » |
|
|
 |
| « Dio donis oficon, Dio donas kapablon. » |
|
|
 |
| « Dio donis oficon, Dio donas prudenton. » |
|
|
 |
| « Dio donis tagon, Dio donos manĝon. » |
|
|
 |
| « Dio donis, Dio prenis. » |
|
|
 |
| « Dio ĝuste faras, neniam eraras. » |
|
|
 |
| « Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. » |
|
|
 |
| « Dio ne perfidas, se homo lin fidas. » |
|
|
 |
| « Dio ne ricevis, diablo forlevis. » |
|
|
 |
| « Dio orfojn ne forgesas. » |
|
|
 |
| « Dio punas laŭ la fortoj. » |
|
|
 |
| « Dio puni deziras, li la saĝon fortiras. » |
|
|
 |
| « Dio scias bone pri niaj bezonoj. » |
|
|
 |
| « Dion fidu, sed senfare ne sidu. » |
|
|
 |
| « Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu. » |
|
|
 |
| « Diri al iu nudan veron. » |
|
|
 |
| « Diron oni neas, skribo ne pereas. » |
|
|
 |
| « Disputo kredigas, sed ne certigas. » |
|
|
 |
| « Disputu komence -- vi ne malpacos en fino. » |
|
|
 |
| « Disputu pri ĉio, sed sen garantio. » |
|
|
 |
| « Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn. » |
|
|
 |
| « Donacetoj subtenas amikecon. » |
|
|
 |
| « Donaco nesincera estas donaco infera. » |
|
|
 |
| « Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. » |
|
|
 |
| « Donado de almozoj neniam malriĉigas. » |
|
|
 |
| « Doni al iu la baton de morto. » |
|
|
 |
| « Doni la finofaran baton. » |
|
|
 |
| « Doni lecionon de moroj. » |
|
|
 |
| « Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron. » |
|
|
 |
| « Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. » |
|
|
 |
| « Dorloti serpenton sur sia brusto. » |
|
|
 |
| « Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. » |
|
|
 |
| « Doto koron ne varmigas. » |
|
|
 |
| « Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. » |
|
|
 |
| « Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas. » |
|
|
 |
| « Dronanto eĉ herbeton kaptas avide. » |
|
|
 |
| « Du botoj faras paron. » |
|
|
 |
| « Du kontraŭ unu prezentas armeon. » |
|
|
 |
| « Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. » |
|
|
 |
| « Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. » |
|
|
 |
| « Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno. » |
|
|
 |
| « Dubo gardas kontraŭ risko. » |
|
|
 |
| « Dum la manĝado venas apetito. » |
|
|
 |
| « Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. » |
|
|
 |
| « Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. » |
|
|
 |
| « Eĉ bagatelo povas servi al celo. » |
|
|
 |
| « Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. » |
|
|
 |
| « Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino. » |
|
|
 |
| « Eĉ el sub la tero aperas la vero. » |
|
|
 |
| « Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo. » |
|
|
 |
| « Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. » |
|
|
 |
| « Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj. » |
|
|
 |
| « Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas. » |
|
|
 |
| « Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas. » |
|
|
 |
| « Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko. » |
|
|
 |
| « Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo. » |
|
|
 |
| « Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. » |
|
|
 |
| « Eĉ malsaĝulon sperto instruos. » |
|
|
 |
| « Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. » |
|
|
 |
| « Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas. » |
|
|
 |
| « Eĉ najtingalo ne estas sen galo. » |
|
|
 |
| « Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos. » |
|
|
 |
| « Eĉ pinglo povas koron trapiki. » |
|
|
 |
| « Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. » |
|
|
 |
| « Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. » |
|
|
 |
| « Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan. » |
|
|
 |
| « Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. » |
|
|
 |
| « Eĉ por plej terura tago venas vespero. » |
|
|
 |
| « Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto. » |
|
|
 |
| « Eĉ signo ne restis, kie urbo estis. » |
|
|
 |
| « Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. » |
|
|
 |
| « Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos. » |
|
|
 |
| « Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. » |
|
|
 |
| « Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. » |
|
|
 |
| « Edzigu filon, kiam vi volas, -- edzinigu filinon, kiam vi povas. » |
|
|
 |
| « Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro. » |
|
|
 |
| « Edziĝo najbara garantias de eraro. » |
|
|
 |
| « Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta. » |
|
|
 |
| « Edziĝo tro momenta estas longapenta. » |
|
|
 |
| « Edzin' admirata -- edzo malsata. » |
|
|
 |
| « Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. » |
|
|
 |
| « Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas. » |
|
|
 |
| « Edzo kaj edzino estas nur unu. » |
|
|
 |
| « Edzo kaj edzino -- ĉiela difino. » |
|
|
 |
| « Eksplodema kiel pulvo. » |
|
|
 |
| « Eksplodis kiel pulvo. » |
|
|
 |
| « Ekster via ofico estas ekster via vico. » |
|
|
 |
| « Ekstere honoro, interne doloro. » |
|
|
 |
| « Ekzameni ne devigas preni. » |
|
|
 |
| « Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. » |
|
|
 |
| « Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu. » |
|
|
 |
| « El du malbonoj pli malgrandan elektu. » |
|
|
 |
| « El flamo sin eltiris, en fajron eniris. » |
|
|
 |
| « El fremda ledo oni tranĉas larĝe. » |
|
|
 |
| « El fremda poŝo oni pagas facile. » |
|
|
 |
| « El kanto oni vortojn ne elĵetas. » |
|
|
 |
| « El klara ĉielo tondro ekbatis. » |
|
|
 |
| « El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras. » |
|
|
 |
| « El la faraĉo fariĝis kaĉo. » |
|
|
 |
| « El la mizero oni devas fari virton. » |
|
|
 |
| « El la neceseco oni devas fari virton. » |
|
|
 |
| « El la poŝo al la buŝo. » |
|
|
 |
| « El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon. » |
|
|
 |
| « El lia mano ĉiu monero elglitas. » |
|
|
 |
| « El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. » |
|
|
 |
| « El malplena telero vane ĉerpas kulero. » |
|
|
 |
| « El multaj milonoj fariĝas milionoj. » |
|
|
 |
| « El post la arbo li estas bravulo. » |
|
|
 |
| « El sama tero devenas, saman sukon entenas. » |
|
|
 |
| « Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. » |
|
|
 |
| « Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. » |
|
|
 |
| « Eliri sen frakaso el granda embaraso. » |
|
|
 |
| « Elmeti la okulon kaj vidi nulon. » |
|
|
 |
| « Elmetu mielon, muŝoj alflugos. » |
|
|
 |
| « Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. » |
|
|
 |
| « Eltrinki per unu tiro. » |
|
|
 |
| « Elverŝi sur iun sian koleron. » |
|
|
 |
| « Eminenta ŝuldanto, malbona paganto. » |
|
|
 |
| « Eminenta ŝuldanto -- malbona paganto. » |
|
|
 |
| « En abelujon ne blovu. » |
|
|
 |
| « En akvo malklara oni fiŝkaptas facile. » |
|
|
 |
| « En amaso eĉ morto estas pli gaja. » |
|
|
 |
| « En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas. » |
|
|
 |
| « En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis. » |
|
|
 |
| « En bona ordo tra la pordo! » |
|
|
 |
| « En buŝo Biblio, en koro malpio. » |
|
|
 |
| « En ĉeesto amata, en forest' insultata. » |
|
|
 |
| « En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. » |
|
|
 |
| « En ĉiu angulo alia postulo. » |
|
|
 |
| « En ĉiu brusto estas sia gusto. » |
|
|
 |
| « En ĉiu kranio estas sia opinio. » |
|
|
 |
| « En ĉiu kranio regas aparta opinio. » |
|
|
 |
| « En ĉiu malbono estas iom da bono. » |
|
|
 |
| « En ĉiu objekto troviĝas difekto. » |
|
|
 |
| « En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo. » |
|
|
 |
| « En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu. » |
|
|
 |
| « En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. » |
|
|
 |
| « En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. » |
|
|
 |
| « En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. » |
|
|
 |
| « En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. » |
|
|
 |
| « En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. » |
|
|
 |
| « En juneco logas, en maljuneco tedas. » |
|
|
 |
| « En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. » |
|
|
 |
| « En kompanio eĉ morto faciliĝas. » |
|
|
 |
| « En la bona malnova tempo. » |
|
|
 |
| « En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. » |
|
|
 |
| « En la tago de la sankta Neniamo. » |
|
|
 |
| « En la triĵaŭda semajno. » |
|
|
 |
| « En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. » |
|
|
 |
| « En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. » |
|
|
 |
| « En malsata familio mankas harmonio. » |
|
|
 |
| « En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa. » |
|
|
 |
| « En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo. » |
|
|
 |
| « En plej alta mizero al Dio esperu. » |
|
|
 |
| « En propra angulo ĉiu estas fortulo. » |
|
|
 |
| « En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. » |
|
|
 |
| « En sia afero ĉiu juĝu libere. » |
|
|
 |
| « En sia angulo li estas bravulo. » |
|
|
 |
| « En sia dometo li estas atleto. » |
|
|
 |
| « En sia korto ĉiu kok' estas forta. » |
|
|
 |
| « En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo. » |
|
|
 |
| « En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. » |
|
|
 |
| « En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. » |
|
|
 |
| « Enbati al si en la kapon. » |
|
|
 |
| « Enpremi iun en funelon. » |
|
|
 |
| « Enskribu en vian memoron. » |
|
|
 |
| « Enspezo postulas elspezon. » |
|
|
 |
| « Envia moko sukceson ne detruas. » |
|
|
 |
| « Esperis flaton, -- ricevis baton. » |
|
|
 |
| « Espero kaj pacienco kondukas al potenco. » |
|
|
 |
| « Espero logas, espero mensogas. » |
|
|
 |
| « Espero panon ne donas. » |
|
|
 |
| « Estas ŝafoj, estos lano. » |
|
|
 |
| « Estas tubero en la afero. » |
|
|
 |
| « Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo. » |
|
|
 |
| « Esti bone enskribita ĉe iu. » |
|
|
 |
| « Esti en granda embaraso. » |
|
|
 |
| « Esti en Romo kaj ne vidi la Papon. » |
|
|
 |
| « Esti en sia elemento. » |
|
|
 |
| « Esti en situacio sen eliro. » |
|
|
 |
| « Esti inter martelo kaj amboso. » |
|
|
 |
| « Esti sub la ŝuo (de sia edzino). » |
|
|
 |
| « Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. » |
|
|
 |
| « Estintaj amikoj plej kruele malpacas. » |
|
|
 |
| « Estis la tempo, ni ne komprenis, -- pasis la tempo, la saĝ' al ni venis. » |
|
|
 |
| « Estu ĉapo laŭ la kapo. » |
|
|
 |
| « Estu saĝa homo en via propra domo. » |
|
|
 |
| « Estu sinjoro de via vorto. » |
|
|
 |
| « Facile estas danci, se la feliĉo kantas. » |
|
|
 |
| « Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. » |
|
|
 |
| « Fajro provas la oron, mizero la koron. » |
|
|
 |
| « Fajron estingas akvo, pekon pardono. » |
|
|
 |
| « Falis el mano, prenu satano. » |
|
|
 |
| « Falis el mano -- prenu satano. » |
|
|
 |
| « Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas. » |
|
|
 |
| « Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias. » |
|
|
 |
| « Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas. » |
|
|
 |
| « Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon. » |
|
|
 |
| « Fari al iu bonan lavon. » |
|
|
 |
| « Fari al iu predikon pri moroj. » |
|
|
 |
| « Fari al iu ursan kareson. » |
|
|
 |
| « Fari aplaŭdon sur la vangon. » |
|
|
 |
| « Fari el muŝo elefanton. » |
|
|
 |
| « Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! » |
|
|
 |
| « Farita -- elstrekita. » |
|
|
 |
| « Faro farinton rekomendas. » |
|
|
 |
| « Faru hodiaŭ, kion vi povas, -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos. » |
|
|
 |
| « Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron. » |
|
|
 |
| « Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas. » |
|
|
 |
| « Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. » |
|
|
 |
| « Feliĉo kaj riĉo envion elvokas. » |
|
|
 |
| « Feliĉo leĝon ne konas. » |
|
|
 |
| « Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. » |
|
|
 |
| « Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. » |
|
|
 |
| « Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas. » |
|
|
 |
| « Feliĉon oni ne heredas nek cedas. » |
|
|
 |
| « Fendita ligno facile ekbrulas. » |
|
|
 |
| « Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso. » |
|
|
 |
| « Festotaga laboro estas sen valoro. » |
|
|
 |
| « Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis. » |
|
|
 |
| « Fianĉiĝo ne estas edziĝo. » |
|
|
 |
| « Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. » |
|
|
 |
| « Fidanta al vorto atendas ĝis morto. » |
|
|
 |
| « Fiera mieno -- kapo malplena. » |
|
|
 |
| « Filo konfesis, patro forgesis. » |
|
|
 |
| « Filo konfesis -- patro forgesis. » |
|
|
 |
| « Finita kaj glatigita. » |
|
|
 |
| « Fiŝo pli granda malgrandan englutas. » |
|
|
 |
| « Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. » |
|
|
 |
| « Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon. » |
|
|
 |
| « Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon. » |
|
|
 |
| « Flamiĝema kiel ligno rezina. » |
|
|
 |
| « Fleksu arbon dum ĝia juneco. » |
|
|
 |
| « Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. » |
|
|
 |
| « Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis. » |
|
|
 |
| « For de l' okuloj, for de la koro. » |
|
|
 |
| « For el la manoj -- for el kalkulo. » |
|
|
 |
| « For konscienco, venos potenco. » |
|
|
 |
| « Fordoni anseron, por ricevi paseron. » |
|
|
 |
| « Foresto de ofendo estas plej bona defendo. » |
|
|
 |
| « Forfluu infano kune kun la bano. » |
|
|
 |
| « Forĝu feron dum ĝi estas varmega. » |
|
|
 |
| « Foriris bovido, revenis bovo. » |
|
|
 |
| « Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. » |
|
|
 |
| « Formeti ĝis la grekaj kalendoj. » |
|
|
 |
| « Formeti la aferon en la keston de forgeso. » |
|
|
 |
| « Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! » |
|
|
 |
| « Forsavis sian korpon kaj animon. » |
|
|
 |
| « Forte sidas, kiu Dion fidas. » |
|
|
 |
| « Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj. » |
|
|
 |
| « Forveturis azenido kaj revenis azeno. » |
|
|
 |
| « Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. » |
|
|
 |
| « France saĝa, angle sovaĝa. » |
|
|
 |
| « Fremda animo estas abismo sen limo. » |
|
|
 |
| « Fremda doloro ne kondukas al ploro. » |
|
|
 |
| « Fremda korpo ne doloras. » |
|
|
 |
| « Fremda malfeliĉo instruas. » |
|
|
 |
| « Fremda manĝo havas bonan guston. » |
|
|
 |
| « Fremda medito estas kaŝita. » |
|
|
 |
| « Fremda mizero ne estas sufero. » |
|
|
 |
| « Fremda mizero -- ridinda afero. » |
|
|
 |
| « Fremda spesmilo estas sen utilo. » |
|
|
 |
| « Fremdan dorson bastoni -- ankaŭ sian doni. » |
|
|
 |
| « Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas. » |
|
|
 |
| « Frue leviĝu kaj frue edziĝu. » |
|
|
 |
| « Frukto malpermesita estas plej bongusta. » |
|
|
 |
| « Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. » |
|
|
 |
| « Gardu kandelon por la nokto. » |
|
|
 |
| « Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. » |
|
|
 |
| « Gardu min Dio kontraŭ amikoj, -- kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. » |
|
|
 |
| « Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj. » |
|
|
 |
| « Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. » |
|
|
 |
| « Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. » |
|
|
 |
| « Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. » |
|
|
 |
| « Gasto tro petata foriras malsata. » |
|
|
 |
| « Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. » |
|
|
 |
| « Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. » |
|
|
 |
| « Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas. » |
|
|
 |
| « Granda frakaso en malgranda glaso. » |
|
|
 |
| « Granda kranio, sed interne nenio. » |
|
|
 |
| « Granda nubo, eta pluvo. » |
|
|
 |
| « Granda nubo, malgranda pluvo. » |
|
|
 |
| « Granda ofico -- grandaj zorgoj. » |
|
|
 |
| « Granda parolisto estas duba faristo. » |
|
|
 |
| « Granda parolisto, malgranda faristo. » |
|
|
 |
| « Granda parolo, sed malgranda volo. » |
|
|
 |
| « Granda ŝipo bezonas profundon. » |
|
|
 |
| « Granda telero, malplena kulero. » |
|
|
 |
| « Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj. » |
|
|
 |
| « Griza barbo saĝon ne atestas. » |
|
|
 |
| « Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. » |
|
|
 |
| « Groŝon ŝtelis -- ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto. » |
|
|
 |
| « Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. » |
|
|
 |
| « Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. » |
|
|
 |
| « Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas akvo al lia muelilo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas al li tre bonvena. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas mustardo post la manĝo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas nek lakto, nek selakto. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas por mi ĥina scienco. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas por mi makulo en la okulo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estas por mi volapukaĵo. » |
|
|
 |
| « Ĝi estu por vi al sano! » |
|
|
 |
| « Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo. » |
|
|
 |
| « Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. » |
|
|
 |
| « Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. » |
|
|
 |
| « Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto. » |
|
|
 |
| « Ĝi iris al li preter la buŝon. » |
|
|
 |
| « Ĝi jam staras al mi en la gorĝo. » |
|
|
 |
| « Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo. » |
|
|
 |
| « Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila. » |
|
|
 |
| « Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo. » |
|
|
 |
| « Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. » |
|
|
 |
| « Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. » |
|
|
 |
| « Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos. » |
|
|
 |
| « Ĝis la edziĝo venos resaniĝo. » |
|
|
 |
| « Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. » |
|
|
 |
| « Ĝustatempa vorto estas granda forto. » |
|
|
 |
| « Hakado de ligno donas lignerojn. » |
|
|
 |
| « Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. » |
|
|
 |
| « Hako post hako estas la plej efika atako. » |
|
|
 |
| « Havi iom da vaporo en la kapo. » |
|
|
 |
| « Havi la orelojn sur ĝusta loko. » |
|
|
 |
| « Havi orelojn sur ĝusta loko. » |
|
|
 |
| « Havi vinagron en la mieno. » |
|
|
 |
| « Havu poton malgrandan, sed mem estu granda. » |
|
|
 |
| « Hazardo estas malbona gardo. » |
|
|
 |
| « Hejma dometo estas kiel patrineto. » |
|
|
 |
| « Helpas krako kontraŭ atako. » |
|
|
 |
| « Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. » |
|
|
 |
| « Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene. » |
|
|
 |
| « Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos. » |
|
|
 |
| « Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. » |
|
|
 |
| « Hoko elsaltis, afero haltis. » |
|
|
 |
| « Homo esperas, morto aperas. » |
|
|
 |
| « Homo esperas, -- morto aperas. » |
|
|
 |
| « Homo fidas, feliĉo decidas. » |
|
|
 |
| « Homo lernas la tutan vivon. » |
|
|
 |
| « Homo pafas, Dio trafas. » |
|
|
 |
| « Homo proponas, Dio disponas. » |
|
|
 |
| « Homo senpeka neniam ekzistis. » |
|
|
 |
| « Honoro ne donas, kion stomako bezonas. » |
|
|
 |
| « Horo matena estas horo bena. » |
|
|
 |
| « Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon. » |
|
|
 |
| « Hundo bojas, homo vojas. » |
|
|
 |
| « Hundo bojas, pasanto vojas. » |
|
|
 |
| « Hundo bonrasa estas bona por ĉaso. » |
|
|
 |
| « Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo. » |
|
|
 |
| « Iafoje oni devas okulon fermeti. » |
|
|
 |
| « Iele, iome, duone malbone. » |
|
|
 |
| « Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo. » |
|
|
 |
| « Ili vivas per unu animo en du korpoj. » |
|
|
 |
| « Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron. » |
|
|
 |
| « Imiti grandsinjoron -- perdi baldaŭ la oron. » |
|
|
 |
| « Infana inklino restas ĝis la fino. » |
|
|
 |
| « Infano ne krias, patrino ne scias. » |
|
|
 |
| « Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. » |
|
|
 |
| « Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado. » |
|
|
 |
| « Instruas mizero manĝi panon sen butero. » |
|
|
 |
| « Insulto ne algluiĝas. » |
|
|
 |
| « Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. » |
|
|
 |
| « Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela. » |
|
|
 |
| « Inter generaloj parolu pri bataloj. » |
|
|
 |
| « Inter kornikoj ne konvenas predikoj. » |
|
|
 |
| « Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. » |
|
|
 |
| « Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. » |
|
|
 |
| « Inter lupoj kriu lupe. » |
|
|
 |
| « Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. » |
|
|
 |
| « Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. » |
|
|
 |
| « Interkonsento estas pli bona ol mono. » |
|
|
 |
| « Iom da malvero ne estas danĝero. » |
|
|
 |
| « Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. » |
|
|
 |
| « Iri for en bona hor'. » |
|
|
 |
| « Jen staras la bovoj antaŭ la monto! » |
|
|
 |
| « Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta. » |
|
|
 |
| « Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj. » |
|
|
 |
| « Ju homo pli fiera, des puno pli severa. » |
|
|
 |
| « Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. » |
|
|
 |
| « Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. » |
|
|
 |
| « Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. » |
|
|
 |
| « Ju pli da donoj, des pli da amikoj. » |
|
|
 |
| « Ju pli da havo, des pli da pravo. » |
|
|
 |
| « Ju pli da honoro, des pli da laboro. » |
|
|
 |
| « Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. » |
|
|
 |
| « Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte. » |
|
|
 |
| « Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo. » |
|
|
 |
| « Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. » |
|
|
 |
| « Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas. » |
|
|
 |
| « Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj. » |
|
|
 |
| « Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas. » |
|
|
 |
| « Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. » |
|
|
 |
| « Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco. » |
|
|
 |
| « Jugo propravola ne estas malmola. » |
|
|
 |
| « Juĝanto decidas, kiel li vidas. » |
|
|
 |
| « Juĝanto devas havi du orelojn. » |
|
|
 |
| « Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. » |
|
|
 |
| « Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. » |
|
|
 |
| « Juneco ne scias, maljuneco ne povas. » |
|
|
 |
| « Juneco petolis, maljuneco malsatos. » |
|
|
 |
| « Ĵeti bastonon en la radon. » |
|
|
 |
| « Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. » |
|
|
 |
| « Ĵuri per la barbo de l' profeto. » |
|
|
 |
| « Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. » |
|
|
 |
| « Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio. » |
|
|
 |
| « Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. » |
|
|
 |
| « Kapo majesta, sed cerbo modesta. » |
|
|
 |
| « Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas. » |
|
|
 |
| « Kapo pekas, piedoj suferas. » |
|
|
 |
| « Kapoj diferencas, kranioj egalas. » |
|
|
 |
| « Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino. » |
|
|
 |
| « Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj. » |
|
|
 |
| « Kaptu lin kiel forflugintan venton. » |
|
|
 |
| « Kara estas dono en minuto de bezono. » |
|
|
 |
| « Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. » |
|
|
 |
| « Karakteron al kanto donas la tono. » |
|
|
 |
| « Karesi al iu la barbon. » |
|
|
 |
| « Karesi kontraŭ la haroj. » |
|
|
 |
| « Kastel' en aero -- malsato sur tero. » |
|
|
 |
| « Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos. » |
|
|
 |
| « Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon. » |
|
|
 |
| « Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata. » |
|
|
 |
| « Kelktempa ĉeso ne estas forgeso. » |
|
|
 |
| « Kia demando, tia respondo. » |
|
|
 |
| « Kia drapo, tia vesto. » |
|
|
 |
| « Kia estas la homo, tia estas lia nomo. » |
|
|
 |
| « Kia estas via laboro, tia estas via valoro. » |
|
|
 |
| « Kia fripono, tia bastono. » |
|
|
 |
| « Kia la birdo, tia la kaĝo. » |
|
|
 |
| « Kia la homo, tia lia nomo. » |
|
|
 |
| « Kia la kapo, tia la ĉapo. » |
|
|
 |
| « Kia la poto, tia la kovrilo. » |
|
|
 |
| « Kia la semo, tia la rikolto. » |
|
|
 |
| « Kia naskiĝis, tia grandiĝis. » |
|
|
 |
| « Kia naskinto, tiaj naskitoj. » |
|
|
 |
| « Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. » |
|
|
 |
| « Kia paroĥestro, tia paroĥo. » |
|
|
 |
| « Kia patrino, tia filino. » |
|
|
 |
| « Kia regalato, tia regalado. » |
|
|
 |
| « Kia sono, tia resono. » |
|
|
 |
| « Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas. » |
|
|
 |
| « Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis. » |
|
|
 |
| « Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. » |
|
|
 |
| « Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu. » |
|
|
 |
| « Kiam havo malaperis, saĝo aperis. » |
|
|
 |
| « Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos. » |
|
|
 |
| « Kiam kato promenas, la musoj festenas. » |
|
|
 |
| « Kiam kreskas honoro, kreskas humoro. » |
|
|
 |
| « Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. » |
|
|
 |
| « Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. » |
|
|
 |
| « Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo. » |
|
|
 |
| « Kiam sako mizeras, amo malaperas. » |
|
|
 |
| « Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros. » |
|
|
 |
| « Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. » |
|
|
 |
| « Kie dento doloras, tien iras la lango. » |
|
|
 |
| « Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. » |
|
|
 |
| « Kie estas harmonio, estas beno de Dio. » |
|
|
 |
| « Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas. » |
|
|
 |
| « Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. » |
|
|
 |
| « Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. » |
|
|
 |
| « Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. » |
|
|
 |
| « Kie jukas, tie ni gratas. » |
|
|
 |
| « Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu. » |
|
|
 |
| « Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. » |
|
|
 |
| « Kie maldike, tie rompiĝas. » |
|
|
 |
| « Kie mi disponas, tie mi ordonas. » |
|
|
 |
| « Kie minaco, tie malpaco. » |
|
|
 |
| « Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble. » |
|
|
 |
| « Kie pano estas, tie musoj ne mankas. » |
|
|
 |
| « Kie regas konkordo, regas ordo. » |
|
|
 |
| « Kie regas la forto, tie rajto silentas. » |
|
|
 |
| « Kie regas virino, malbona estas la fino. » |
|
|
 |
| « Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas. » |
|
|
 |
| « Kiel akirite, tiel perdite. » |
|
|
 |
| « Kiel li meritis, tiel li profitis. » |
|
|
 |
| « Kiel oni sternas, tiel oni dormas. » |
|
|
 |
| « Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas. » |
|
|
 |
| « Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas. » |
|
|
 |
| « Kiel oni, tiel ĉe ni. » |
|
|
 |
| « Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas. » |
|
|
 |
| « Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras. » |
|
|
 |
| « Kien vi vin turnos, ĉie malbone. » |
|
|
 |
| « Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. » |
|
|
 |
| « Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. » |
|
|
 |
| « Kio al mi sonis, tion mi resonas. » |
|
|
 |
| « Kio al unu donas forton, al alia donas morton. » |
|
|
 |
| « Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos. » |
|
|
 |
| « Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas. » |
|
|
 |
| « Kio doloras, pri tio ni ploras. » |
|
|
 |
| « Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas. » |
|
|
 |
| « Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. » |
|
|
 |
| « Kio en la kapo, tio sur la lango. » |
|
|
 |
| « Kio estas bona por vi, estas bona por mi. » |
|
|
 |
| « Kio estas farita, estas sankciita. » |
|
|
 |
| « Kio estas lernita, ne estas perdita. » |
|
|
 |
| « Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis. » |
|
|
 |
| « Kio fariĝis, jam ne refariĝos. » |
|
|
 |
| « Kio iras el koro, venas al koro. » |
|
|
 |
| « Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos. » |
|
|
 |
| « Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. » |
|
|
 |
| « Kio kostas malmulte, kostas plej kare. » |
|
|
 |
| « Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas. » |
|
|
 |
| « Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. » |
|
|
 |
| « Kio multe kostas, multe valoras. » |
|
|
 |
| « Kio pasis, ne revenos. » |
|
|
 |
| « Kio pasis, nin forlasis. » |
|
|
 |
| « Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas. » |
|
|
 |
| « Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio. » |
|
|
 |
| « Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. » |
|
|
 |
| « Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos. » |
|
|
 |
| « Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite. » |
|
|
 |
| « Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas. » |
|
|
 |
| « Kiom ajn vi penos, nenio elvenos. » |
|
|
 |
| « Kiom da homoj, tiom da gustoj. » |
|
|
 |
| « Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. » |
|
|
 |
| « Kiom da kapoj, tiom da opinioj. » |
|
|
 |
| « Kiom da koroj, tiom da voloj. » |
|
|
 |
| « Kiom la koro deziras. » |
|
|
 |
| « Kion Dio ne donis, perforte ne postulu. » |
|
|
 |
| « Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu. » |
|
|
 |
| « Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas. » |
|
|
 |
| « Kion koro portas, vizaĝo raportas. » |
|
|
 |
| « Kion koro sentas, lango prezentas. » |
|
|
 |
| « Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas. » |
|
|
 |
| « Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras. » |
|
|
 |
| « Kion mi ne scias, tion mi ne envias. » |
|
|
 |
| « Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas. » |
|
|
 |
| « Kion mi povas, tion mi elŝovas. » |
|
|
 |
| « Kion ni havas, por ni ne valoras, -- kiam ni ĝin perdis, ni ploras. » |
|
|
 |
| « Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas. » |
|
|
 |
| « Kion oni volas, tion oni povas. » |
|
|
 |
| « Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas. » |
|
|
 |
| « Kion vi ne perdis, tion ne serĉu. » |
|
|
 |
| « Kion vi pripenas, tio al vi venas. » |
|
|
 |
| « Kion vi semas, tion vi rikoltos. » |
|
|
 |
| « Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso. » |
|
|
 |
| « Kiso malsincera estas danĝera. » |
|
|
 |
| « Kiso publika estas kiso malamika. » |
|
|
 |
| « Kiu agas afable, vivas agrable. » |
|
|
 |
| « Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. » |
|
|
 |
| « Kiu akvon evitas, droni ne timas. » |
|
|
 |
| « Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon. » |
|
|
 |
| « Kiu amas honoron, amu laboron. » |
|
|
 |
| « Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi. » |
|
|
 |
| « Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan. » |
|
|
 |
| « Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. » |
|
|
 |
| « Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan. » |
|
|
 |
| « Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. » |
|
|
 |
| « Kiu bati deziras, trovas bastonon. » |
|
|
 |
| « Kiu bojas, ne mordas. » |
|
|
 |
| « Kiu bone agas, timi ne bezonas. » |
|
|
 |
| « Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu. » |
|
|
 |
| « Kiu bone ŝmiras, bone veturas. » |
|
|
 |
| « Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano. » |
|
|
 |
| « Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. » |
|
|
 |
| « Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. » |
|
|
 |
| « Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere. » |
|
|
 |
| « Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas. » |
|
|
 |
| « Kiu demandas, tiu ne eraras. » |
|
|
 |
| « Kiu devas, tiu elekti ne povas. » |
|
|
 |
| « Kiu devas, tiu povas. » |
|
|
 |
| « Kiu diras la veron, havas suferon. » |
|
|
 |
| « Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. » |
|
|
 |
| « Kiu donacon prenas, tiu sin katenas. » |
|
|
 |
| « Kiu donas rapide, donas duoble. » |
|
|
 |
| « Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon. » |
|
|
 |
| « Kiu dormas longe, vivas mallonge. » |
|
|
 |
| « Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas. » |
|
|
 |
| « Kiu elektas tro multe, ricevas nenion. » |
|
|
 |
| « Kiu entreprenis, tiu sin tenu. » |
|
|
 |
| « Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu. » |
|
|
 |
| « Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas. » |
|
|
 |
| « Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson. » |
|
|
 |
| « Kiu frapas, al tiu oni malfermas. » |
|
|
 |
| « Kiu fremdan avidas, propran forperdas. » |
|
|
 |
| « Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. » |
|
|
 |
| « Kiu garantias, trankvilon ne scias. » |
|
|
 |
| « Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte. » |
|
|
 |
| « Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. » |
|
|
 |
| « Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. » |
|
|
 |
| « Kiu havas abelojn, havas mielon. » |
|
|
 |
| « Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon. » |
|
|
 |
| « Kiu havas forton, havas rajton. » |
|
|
 |
| « Kiu havas la forton, havas la rajton. » |
|
|
 |
| « Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. » |
|
|
 |
| « Kiu havas nenion, estas nenio. » |
|
|
 |
| « Kiu havas oron, havas honoron. » |
|
|
 |
| « Kiu hontas nenion, ne timas Dion. » |
|
|
 |
| « Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas. » |
|
|
 |
| « Kiu iras sperte, iras certe. » |
|
|
 |
| « Kiu iras trankvile, iras facile. » |
|
|
 |
| « Kiu jam havas, tiu pravas. » |
|
|
 |
| « Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. » |
|
|
 |
| « Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. » |
|
|
 |
| « Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos. » |
|
|
 |
| « Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. » |
|
|
 |
| « Kiu koleras, tiu ne prosperas. » |
|
|
 |
| « Kiu koleras, tiu perdas. » |
|
|
 |
| « Kiu komencas juĝon, iras sub jugon. » |
|
|
 |
| « Kiu komencas tro frue, finas malfrue. » |
|
|
 |
| « Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro. » |
|
|
 |
| « Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. » |
|
|
 |
| « Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas. » |
|
|
 |
| « Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. » |
|
|
 |
| « Kiu kuraĝe aliras, facile akiras. » |
|
|
 |
| « Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. » |
|
|
 |
| « Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, -- kiu mem ne penas, nenio al li venas. » |
|
|
 |
| « Kiu laboron evitas, bonon ne vidas. » |
|
|
 |
| « Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. » |
|
|
 |
| « Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero. » |
|
|
 |
| « Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. » |
|
|
 |
| « Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas. » |
|
|
 |
| « Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. » |
|
|
 |
| « Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. » |
|
|
 |
| « Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras. » |
|
|
 |
| « Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas. » |
|
|
 |
| « Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas. » |
|
|
 |
| « Kiu mem sin adoras, nenion valoras. » |
|
|
 |
| « Kiu mem sin gloras, malbone odoras. » |
|
|
 |
| « Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas. » |
|
|
 |
| « Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. » |
|
|
 |
| « Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto. » |
|
|
 |
| « Kiu metion disponas, mizeron ne konas. » |
|
|
 |
| « Kiu minacas, tiu avertas. » |
|
|
 |
| « Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. » |
|
|
 |
| « Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas. » |
|
|
 |
| « Kiu multe babilas, al si mem malutilas. » |
|
|
 |
| « Kiu multe babilas, pensas malmulte. » |
|
|
 |
| « Kiu multe minacas, ne estas danĝera. » |
|
|
 |
| « Kiu multe parolas, malamikon konsolas. » |
|
|
 |
| « Kiu multe parolas, ne multe faras. » |
|
|
 |
| « Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. » |
|
|
 |
| « Kiu multon deziras, nenion akiras. » |
|
|
 |
| « Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. » |
|
|
 |
| « Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas. » |
|
|
 |
| « Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve". » |
|
|
 |
| « Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo. » |
|
|
 |
| « Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras. » |
|
|
 |
| « Kiu ne krimas, tiu ne timas. » |
|
|
 |
| « Kiu ne mensogas, tiu ne vendas. » |
|
|
 |
| « Kiu ne pekis, kiu ne eraris? » |
|
|
 |
| « Kiu ne petas, tiu ne ricevas. » |
|
|
 |
| « Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. » |
|
|
 |
| « Kiu ne riskas, tiu ne havas. » |
|
|
 |
| « Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras. » |
|
|
 |
| « Kiu neniun savis, malamikojn ne havas. » |
|
|
 |
| « Kiu neniun savis, malamikon ne havas. » |
|
|
 |
| « Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. » |
|
|
 |
| « Kiu panon donas, malsaton ne konas. » |
|
|
 |
| « Kiu pekis, tiu pagas. » |
|
|
 |
| « Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. » |
|
|
 |
| « Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. » |
|
|
 |
| « Kiu pli frue venas, pli frue muelas. » |
|
|
 |
| « Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras. » |
|
|
 |
| « Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. » |
|
|
 |
| « Kiu promesojn faras, tiu ne avaras. » |
|
|
 |
| « Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas. » |
|
|
 |
| « Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. » |
|
|
 |
| « Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. » |
|
|
 |
| « Kiu resonis, tiu sin donis. » |
|
|
 |
| « Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas. » |
|
|
 |
| « Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. » |
|
|
 |
| « Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. » |
|
|
 |
| « Kiu rompis la glason, ordigu la kason. » |
|
|
 |
| « Kiu rompis, tiu pagu. » |
|
|
 |
| « Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas. » |
|
|
 |
| « Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. » |
|
|
 |
| « Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas. » |
|
|
 |
| « Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon. » |
|
|
 |
| « Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas. » |
|
|
 |
| « Kiu sian langon katenas, Dio lin benas. » |
|
|
 |
| « Kiu sin enjungis, devas tiri. » |
|
|
 |
| « Kiu sin gardas, tiu sin savas. » |
|
|
 |
| « Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. » |
|
|
 |
| « Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas. » |
|
|
 |
| « Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas. » |
|
|
 |
| « Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas. » |
|
|
 |
| « Kiu ŝvitas, tiu profitas. » |
|
|
 |
| « Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. » |
|
|
 |
| « Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro alte svingas, nenion atingas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro multe deziras, nenion akiras. » |
|
|
 |
| « Kiu tro pelas, nur malakcelas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. » |
|
|
 |
| « Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. » |
|
|
 |
| « Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. » |
|
|
 |
| « Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo. » |
|
|
 |
| « Kiu venis unue, muelas pli frue. » |
|
|
 |
| « Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. » |
|
|
 |
| « Kiu vivas trankvile, vivas facile. » |
|
|
 |
| « Kiu vivos, tiu vidos. » |
|
|
 |
| « Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. » |
|
|
 |
| « Kiu volas mensogi, devas bone memori. » |
|
|
 |
| « Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. » |
|
|
 |
| « Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. » |
|
|
 |
| « Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas. » |
|
|
 |
| « Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas. » |
|
|
 |
| « Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos. » |
|
|
 |
| « Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. » |
|
|
 |
| « Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas. » |
|
|
 |
| « Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas. » |
|
|
 |
| « Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro. » |
|
|
 |
| « Klopodi sen limo per korpo kaj animo. » |
|
|
 |
| « Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone. » |
|
|
 |
| « Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto. » |
|
|
 |
| « Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. » |
|
|
 |
| « Koko krias fiere, sed ne danĝere. » |
|
|
 |
| « Kolera kiel cento da diabloj. » |
|
|
 |
| « Kolera kiel rabia hundo. » |
|
|
 |
| « Kolero montras malsaĝulon. » |
|
|
 |
| « Kolero pravecon ne donas. » |
|
|
 |
| « Komenca inklino daŭras ĝis la fino. » |
|
|
 |
| « Komenci per Dio kaj fini per diablo. » |
|
|
 |
| « Komenci per flato kaj fini per bato. » |
|
|
 |
| « Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. » |
|
|
 |
| « Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso. » |
|
|
 |
| « Komenco Aprila -- trompo facila. » |
|
|
 |
| « Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas. » |
|
|
 |
| « Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko. » |
|
|
 |
| « Konateco ne estas hereda. » |
|
|
 |
| « Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. » |
|
|
 |
| « Koniĝas majstro laŭ sia verko. » |
|
|
 |
| « Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas. » |
|
|
 |
| « Konscienco trankvila estas bona dormilo. » |
|
|
 |
| « Konsento konstruas, malpaco detruas. » |
|
|
 |
| « Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo. » |
|
|
 |
| « Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas. » |
|
|
 |
| « Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. » |
|
|
 |
| « Konstrui kastelojn en aero. » |
|
|
 |
| « Konstrui kastelon sur glacio. » |
|
|
 |
| « Konsumi sian antaŭan grason. » |
|
|
 |
| « Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo. » |
|
|
 |
| « Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. » |
|
|
 |
| « Kontentigi la katon kaj kune la raton. » |
|
|
 |
| « Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ doloro helpas bona humoro. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ faro farita ne helpas medito. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ neesto ne helpas protesto. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. » |
|
|
 |
| « Kontraŭ volo de Dio helpos nenio. » |
|
|
 |
| « Kontraŭstari per ĉiuj fortoj. » |
|
|
 |
| « Korniko vundita propran voston timas. » |
|
|
 |
| « Koro pleniĝas -- lango moviĝas. » |
|
|
 |
| « Koro tro plena -- buŝo parolas. » |
|
|
 |
| « Korvo al korvo okulon ne pikas. » |
|
|
 |
| « Kovri la buŝon de sia konscienco. » |
|
|
 |
| « Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. » |
|
|
 |
| « Krevis la vazo antaŭ la nazo. » |
|
|
 |
| « Krii el la tuta gorĝo. » |
|
|
 |
| « Kritiki estas facile, fari malfacile. » |
|
|
 |
| « Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. » |
|
|
 |
| « Kudri per fluganta kudrilo. » |
|
|
 |
| « Kuiriston vaporo satigas. » |
|
|
 |
| « Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. » |
|
|
 |
| « Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. » |
|
|
 |
| « Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. » |
|
|
 |
| « Kun kiu vi festas, tia vi estas. » |
|
|
 |
| « Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas. » |
|
|
 |
| « Kun konfido neniam rapidu. » |
|
|
 |
| « Kun sia tuta domo kaj havo. » |
|
|
 |
| « Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. » |
|
|
 |
| « Kun vero severa komercaĵo forvelkos. » |
|
|
 |
| « Kune kaptite, kune punite. » |
|
|
 |
| « Kuradi kiel venenita muso. » |
|
|
 |
| « Kuraĝa homo en sia domo. » |
|
|
 |
| « Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. » |
|
|
 |
| « Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras. » |
|
|
 |
| « Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. » |
|
|
 |
| « Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. » |
|
|
 |
| « Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko. » |
|
|
 |
| « Kuri de sia propra korpo. » |
|
|
 |
| « Kvalito bona ne bezonas admonon. » |
|
|
 |
| « Kvina rado ĉe veturado. » |
|
|
 |
| « Kvitiĝas servo per reservo. » |
|
|
 |
| « La "por" kaj la "kontraŭ". » |
|
|
 |
| « La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. » |
|
|
 |
| « La afero estas plenumita. » |
|
|
 |
| « La afero havas tempon. » |
|
|
 |
| « La afero malsukcesis. » |
|
|
 |
| « La afero ne iras glate. » |
|
|
 |
| « La afero ne staras sur pinto de ponto. » |
|
|
 |
| « La enigmo simple solviĝas. » |
|
|
 |
| « La felo tanadon ne valoras. » |
|
|
 |
| « La fino kronas la verkon. » |
|
|
 |
| « La forestanto ĉiam estas malprava. » |
|
|
 |
| « La haroj disstariĝas. » |
|
|
 |
| « La ĵeto estas farita. » |
|
|
 |
| « La lango de virino estas ŝia glavo. » |
|
|
 |
| « La lastan el amaso atakas la hundo. » |
|
|
 |
| « La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. » |
|
|
 |
| « La loto estas tirita. » |
|
|
 |
| « La ludo kandelon ne valoras. » |
|
|
 |
| « La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. » |
|
|
 |
| « La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas. » |
|
|
 |
| « La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas. » |
|
|
 |
| « La muro havas orelojn. » |
|
|
 |
| « La parto plej vasta venos la lasta. » |
|
|
 |
| « La plej danĝera homo -- malbona in' en domo. » |
|
|
 |
| « La sama afero, sed kun la kapo al tero. » |
|
|
 |
| « La sigelo ankoraŭ ne estas metita. » |
|
|
 |
| « La tempo ĉiam malkaŝas la veron. » |
|
|
 |
| « La tempo venos, ni ĉion komprenos. » |
|
|
 |
| « La tuta ludo ne valoras kandelon. » |
|
|
 |
| « La vivo staras sur la karto. » |
|
|
 |
| « Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. » |
|
|
 |
| « Laboro fortigas, ripozo putrigas. » |
|
|
 |
| « Laboro homon nutras, sen laboro li putras. » |
|
|
 |
| « Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas. » |
|
|
 |
| « Laboro ne estas leporo, -- ĝi haltos, ne forsaltos. » |
|
|
 |
| « Lang' estas mola kaj laŭvole petola. » |
|
|
 |
| « Langa vundo plej profunda. » |
|
|
 |
| « Lango miela, sed koro kruela. » |
|
|
 |
| « Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. » |
|
|
 |
| « Larmo virina baldaŭ sekiĝas. » |
|