Persistemo

El Vikicitaro
Persistemo
Aliaj projektoj
Persistemo en Vikipedio

Persistemo estas la kvalito daŭrigi agmanieron sen konsidero al malinstigo, opozicio aŭ antaŭa fiasko.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kuraĝo bonas, sed persistemo pli bonas. » « Courage ist gut, aber Ausdauer ist besser. »
— Theodor Fontane
Citaĵo
« Memoru, ke vi povas fari ĉion, kion vi celas, se vi agas, persistas kaj frontas viajn timojn» « Just remember, you can do anything you set your mind to, but it takes action, perseverance, and facing your fears. »
— Gillian Anderson
Citaĵo
« PERSISTO, n. Humila virto, per kiu mezboneco atingas senhonoran sukceson» « PERSEVERANCE, n. A lowly virtue whereby mediocrity achieves an inglorious success. »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Per ordinara talento kaj eksterordinara persistemo, ĉiuj celoj estas atingeblaj. » « With ordinary talent and extraordinary perseverance, all things are attainable. »
— Thomas Buxton
Citaĵo
« Kiu venkis, tiu ne estas konkeranto. Krom se la konkerinto konfesas tion. »
— Quintus Ennius
Citaĵo
« Se vi volas sukcesi en aparta klopodo, mi pensas, ke persistemo estas unu el la ĉefaj kvalitoj. » « If you want to be successful in a particular field of endeavor, I think perseverance is one of the key qualities. »
— George Lucas
Citaĵo
« Venko apartenas al la plej persistaj. »
— Napoleono Bonaparte
Citaĵo
« Mi pensas, ke heroo estas ordinara individuo, kiu trovas la forton persisti kaj elteni malgraŭ superfortaj obstakloj. »
— Christopher Reeve
Citaĵo
« Genieco konsistas el 2% talento kaj 98% persista apliko. »
— Ludwig van Beethoven
Citaĵo
« Persistemo estas la virto, per kiu ĉiuj aliaj [virtoj] donas fruktojn. »
— Arturo Graf
Citaĵo
« Bonegaj atingoj estas farataj ne per forto, sed per persistemo. »
— Samuel Johnson