Honesteco

El Vikicitaro
Honesteco
Honesteco
Honesteco
Aliaj projektoj
Honesteco en Vikipedio
Honesteco en Komuneja kategorio
Honesteco en Vikivortaro

Honesteco estas eco de iu honesta, do konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Honesteco estas la plej bona politiko, laŭ la bonkonata diraĵo; sed homoj kiuj estas honestaj pro tiu principo trompas nur sin mem. » « Honesty is the best policy, says the familiar axiom; but people who are honest on that principle defraud no one but themselves. »
— James A. Garfield
Citaĵo
« Tamen nocioj de “honesteco” kaj “devo” ludas sufiĉe gravan rolon en la vivo de la eta burĝaro. Tion ne eblas klarigi nur per strebo kaŝi la veran krudan materialan bazon. Ĉar malgraŭ la tuta hipokriteco, altaj sentoj elvokitaj de la nocioj “honesteco” kaj “devo” ne estas falsaj. La demando konsistas nur en ilia fonto. Fontojn de tiuj ĉi sentoj necesas serĉi en nekonscia emocia vivo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]