Biblio

El Vikicitaro
Biblio
Aŭtoro: Pluraj
Biblio
Biblio
Aliaj projektoj
Biblio en Vikipedio
Biblio en Komunejo
Biblio en Komuneja kategorio

Laŭ la judismo kaj la kristanismo la Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio. Laŭ la nuna scienca scio, raciismo aŭ liberpensuloj, Biblio estas aro de homaj tekstoj, frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj, kun granda influo en la homara historio kaj literaturo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du, kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj, kaj Joana, edzino de Ĥuzas, la ĉambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo. (Luko 8.1-3) »
Citaĵo
« Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. »
— Genezo 11.6-7
Citaĵo
« Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, car tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero. »
— Genezo 11.9

Pri la verko[redakti]

Citaĵo
« Laŭ mia memoro, ne estas unu vorto en la sanktaj skriboj, kiu laŭdas inteligentecon» « So far as I can remember, there is not one word in the Gospels in praise of intelligence. »
— Bertrand Russell