Carl Gustav JUNG (naskiĝis la 26-an de julio 1875 en Kesswil en Svislando - mortis la 6-an de junio 1961 en Küsnacht, Svislando), estis svisa psikologo kaj la fondinto de la Analiza psikologio.
« [...] funkciado de libido okazas origine en la sfero de nutra funkcio, ĉe tio en ago de suĉadonutraĵo estas ricevata helpe de ritma movado kun ĉiuj signoj de ricevata plezuro. Kun kresko de individuo kaj evoluo de liaj organoj, libido kreas por si vojojn al novaj bezonoj, al nova agado kaj al novaj plezuroj. Tiam origina modelo de ritma agado, naskanta senton de plezuro kaj kontentiĝo, estas translokata al sfero de aliaj funkcioj. Kaj, kiel fina celo, al sukceso. Grava parto de “libido de malsato” devas esti transformita je “libido de sekso”. Tiu transiro okazas ne tuj, dum seksa maturiĝo, kiel tion kutime opinias fakuloj, sed tre laŭgrade dum granda parto de infanaĝo. Libido nur kun granda peno kaj ege malrapide povas liberigi sin de specifaj trajtoj de la nutra funkcio por eniri la specifan sferon de la seksa funkcio. En tiu transira etapo, kiom mi povas kompreni, diferencigeblas du epokoj: epoko de fingrosuĉado kaj epoko de translokita (verlagerten) ritma agado [...] Tre gravas ke la epoko de translokita ritma agado ĝenerale koincidas kun la epoko de evoluo de spirito kaj lingvo. Mi proponas marki la periodon de naskiĝo ĝis okupado de sekso, kiu plejparte okazas inter la tria kaj kvina vivojaroj, kiel antaŭseksan evoluŝtupon; tiun ŝtupon oni povas kompari kun stadio de krizalido ĉe papilio. Ĝi estas karakterizata de diversaj intermiksiĝoj de la elementoj de la nutra kaj seksa funkcioj. »
« Ĉiam, kiam eta infano montras simptomojn de neŭrozo, ne indas perdi multe da tempo por esplorado de lia subkonscio. Necesas komenci esplorojn en alia loko kaj unuavice ĉe la patrino, ĉar la gepatroj kutime estas rektaj fontoj de neŭrozoj ĉe infanoj aŭ almenaŭ plej grava komponanto de tiu ĉi fonto. »
« [pri infano] Same kiel lia korpo dum procezo de embria evoluo konsistigas parton de la patrina korpo, ankaŭ lia animo dum pluraj jaroj estas parto de spirita atmosfero de la gepatroj. Tio klarigas kial tiom multaj infanaj neŭrozoj estas pli indicoj de spirita atmosfero inter la gepatroj ol la malsano de la infano mem. »
« Mi vidis grandan nombron de kazoj de malboniĝo pro enmiksiĝo de la tiel nomata psikanalizo. En ĉiuj senescepte kazoj tion kaŭzis malsufiĉa kontakto de kuracisto kaj paciento. »
« La sonĝoj ne estas nuraj reproduktaĵoj de rememoroj, nek abstrakciaĵoj surbaze de travivaĵoj. Ili estas veraj manifestiĝoj de nekonscia kreema agado. »
« Materialo, kun kiu necesas labori ĉe analizo de nekonscio, konsistas ne nur el sonĝoj. Estas ankaŭ produktoj de nekonscio, kiuj nomiĝas fantazioj. Tiuj ĉi fantazioj estiĝas kiel siaspecaj sonĝoj de maldormo aŭ kiel vizioj, inspiritaj de intuicio. Ili estas analizeblaj same kiel sonĝoj. »
« Mi diras al la komencantoj: “Esploru viajn teoriojn tiel bone kiel vi povas, sed lasu ilin flanken se vi tuŝas miraklon de la viva animo. Ne teorioj, sed nur via krea personeco estas la decida faktoro”. »
« Normala forgesado estas tre ofta procezo dum la repuŝado estas artefarita perdo de memoro, memhipnota amnezio. Laŭ mia opinio, estus maljuste supozi ke nekonscio konsistas sole aŭ plejparte el la repuŝita materialo. La repuŝado estas escepta kaj nenormala procezo. »
« [pri kolektiva nekonscio] La “kolektiva”, ĉar tio ne estas individue ricevita, sed estas funkciado de hereditaj strukturoj de la cerbo, kiuj ĝenerale estas la samaj por ĉiuj homaj estaĵoj, iusence ĉe ĉiuj mamuloj. »
« Nia individua konscio estas superstrukturo sur la kolektiva nekonscio. Kutime ĝia influo sur la konscion estas preskaŭ nerimarkinda. Nur foje ĝi influas niajn sonĝojn kaj se tio okazas, ĝi alportas al ni maloftajn kaj belegajn sonĝojn, plenajn je enigma saĝeco aŭ demona teruro. Homoj ofte kaŝas tiajn sonĝojn kiel karan sekreton kaj ili estas pravaj pri tio. Tiuj ĉi sonĝoj havas grandegan signifon por psika ekvilibro de la individuo. »
« La infano estas tiom altgrade parto de psikologia atmosfero de la gepatroj, ke eĉ sekretaj kaj nesolvitaj malfacilaĵoj en iliaj rilatoj rimarkinde influas lian sanon. »
« Temas pri tipaj geedzecoj kie la patro estas okupita de sia laboro kaj la patrino estas virino kun forta volo, provanta per infano realigi siajn ambiciojn. La infano nepre devas havi sukceson por efektivigi ambiciajn planojn de sia patrino kaj kontentigi ŝian memamon. Tia patrino tute ne vidas efektivan karakteron de sia infano, lian individuecon, liajn bezonojn. Ŝi projekcias sin mem sur la infanon kaj manipulas lin laŭe al sia volo. En tiaj familioj estas grava distanco inter la edzo kaj la edzino. La virino de tia vira tipo sufiĉe sukcese subigas efektivajn sentojn de la edzo. Pro tio ŝi ricevas de li nenion krom mono. Certe ŝi interŝanĝos sian tutan amon kontraŭ ambicioj kaj volo al potenco, se ŝi ne faris tion jam antaŭ la geedziĝo, nekonscie sekvante ekzemplon de sia patrino. Tiaj distordoj estas heredataj de generacioj, simile al peko. Infanoj ĉe tiaj patrinoj estas ne pli ol pupoj, kiujn oni povas vesti iel ajn. Ili estas ne pli ol mutaj figuretoj sur ŝaktabulo de la gepatra egoismo, sed la tuta “ĉarmo” konsistas je tio, ke ĉio ĉi estas farata sub afiŝo de sinforgesa sindonemo por la amata infano, kies feliĉo estas la sola vivocelo de la patrino. Efektive la infano ricevas eĉ ne grajnon de la vera amo [...] Kune kun amo tia infano bezonas precipe komprenon. »
« [...] mitoj siavice estas manifestiĝoj de psiko, reprezentantaj esencon de la animo. Primitivulon tre malmulte interesas objektiva klarigo de la evidentaj aferoj, inverse, li havas grandan bezonon aŭ, se diri pli bone, lia nekonscia animo nerezisteble strebas similigi al la psikaj fenomenoj la tutan eksteran sentan sperton. »
« Hipotezo pri kolektiva nekonscio estas ne pli kuraĝa ol aserto pri ekzistado de instinktoj. Ĝi volonte ebligas ke la homa agado je tra alta grado estu kaŭzita de instinktoj kaj sufiĉe sendependa de racia motivado de konscia psiko. »
« Se neŭrozoj ĉesis esti sole privata afero kaj iĝis socia fenomeno, tion influis arketipoj. Arketipo, kongrua al situacio, aktiviĝas, ĝiaj eksplodigaj kaj danĝeraj sekretaj fortoj ekfunkcias, ofte kun neprognozeblaj sekvoj. Ne ekzistas mensmalsanuloj, kiuj ne iĝis viktimoj de arketipoj. »
« La sonĝoj estas senintencaj spontaneaj produktoj de nekonscia psiko, produktoj de la plej pura naturo, fuŝitaj de neniuj konsciaj intencoj kaj pro tio valoraj. »
« Finfine tre interesaj manifestiĝoj de arketipa materialo troveblas en paranojadeliro, kaj ankaŭ en fantazioj observataj dum tranco, kaj ankaŭ en sonĝoj dum frua infanaĝo — de la tria ĝia la kvina vivojaro. »
« [...] interna konflikto kun si mem estas distinga trajto de la civilizita homo. Neŭrozulo estas nur specifa ekzemplo de la homo, kiu bezonas harmoniigi en si kulturon kaj naturon. »
« Se ni atente spuros historion de ĉiu ajn neŭrozo, ni ĉiam trovos en ĝi kritikajn momentojn, kiam iu problemo aperas, kiam oni komencas eviti ĝian solvadon. »
«Neŭrozulo havas psikon de infano, malbone eltenanta arbitrajn limigojn, kies signifon li ne komprenas; li klopodas krei por si tiun ĉi moralon, sed forglitas al konflikto kun si mem: unu lia duono deziras subpremadi, la alia deziras esti libera — kaj tiu ĉi lukto okazas sub la nomo “neŭrozo”. Se la konflikto estus klare konsciita en ĉiuj siaj elementoj, ĝi eble neniam manifestiĝus forme de neŭroza sindromo; tiuj lastaj renkonteblas nur tiam, kiam ni ne povas vidi alian flankon de sia naturo kaj neprokrasteblon de solvado de ĝiaj problemoj. »
«Moralo neniam estis limigita nur je Sinajaj tabeloj, nek trudata al la homoj, sed ĝi estas funkcio de la homa animo, same antikva kiel la homaro mem. Moralo ne estas trudita de ekstere; ni havas ĝin en ni mem ekde komence — ne kiel leĝon, sed kiel nian moralan naturon, sen kiu kolektiva vivo de la homa socio estus ne ebla [...] Sed moralaj leĝoj havas forton nur en kompakta homa grupo. Poste ili haltas. Poste ekfunkcias malnova vero: homo homini lupus est. »
«Votano estas la baza karakterizo de la germana animo, ĝia senracia, psika faktoro, kiel ciklono influanta altan premon de civilizacio kaj forbalaanta ĝin. »
« En iu ajn kazo, la germana dio reprezentas tutecon, kiu rilatas al praa nivelo, al psikologia stato, en kiu homa volo estas preskaŭ identa al dia volo, do ĝi komplete troviĝas en la manoj de la sorto. »
« Profesoro Murray montris surbaze de ampleksa statistika materialo (per tio konfirminte miajn, antaŭe publikigitajn konkludojn) ke ofteco de apero de kompleksoj averaĝe plej altas ĉe la judoj, protestantoj estas la duaj kaj nur la triaj estas la katolikoj. »
« Sen libereco kaj sendependeco de la individuo ne aperos vera komuneco; kaj supozindas ke sen tia komuneco eĉ sendependa kaj akirinta internan memfidon individuo ne longe prosperos. »
«Posedado de kompleksoj unuflanke ankoraŭ ne atestas neŭrozon, la kompleksoj estas naturaj fokuspunktoj de akumuliĝo de la psikaj eventoj kaj tio ke ili estas dolorigaj ankoraŭ ne signifas ke haveblas psika perturbo. Sufero estas ne malsano, sed normala kontraŭpezo de feliĉo. La komplekso iĝas patologia nur kiam ni konvinkas nin ke ni ne havas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikoterapio kaj mondrigardo [la 26-an de septembro 1942]
« Testado de firmeco de konvinkoj konsistas en ilia adaptiĝemo kaj flekseco; same kiel ĉiu ajn altiga vero, ili fartas pli bone agnoskante siajn erarojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikoterapio kaj mondrigardo [la 26-an de septembro 1942]
« De tio venas la precipa celo de psikoterapio — ne transigi la pacienton al neatingebla stato de kompleta feliĉo, sed helpi al li akiri firmecon kaj filozofian toleron, kiuj ebligos al li elteni suferon. »
— Carl Gustav Jung, Psikoterapio kaj mondrigardo [la 26-an de septembro 1942]
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
« Jam en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en nekonscio de miaj germanajpacientoj. Tiuj perturboj ne povus esti priskribitaj surbaze de persona psikologio [...] Klare videblis perturbo de la kolektiva nekonscio en ĉiu simpla germana kazo [...] Atako de primitivaj fortoj estas pli aŭ malpli totala [...] Kiel mi jam diris, tajdo, aperinta en nekonscio post la Unua mondmilito, speguliĝis je individuaj sonĝoj kiel kolektivaj, do mitaj, simboloj, esprimantaj arkaikecon, perforton, kruelecon, mallonge dirite, la tutan povon de mallumo. Kiam tiaj simboloj aperas ĉe granda nombro de individuoj kaj estas nekompreneblaj, ili komencas kiel magneto altiri la individuojn unu al la alia, kaj jen formiĝis homamaso, kaj baldaŭ en ĝi troviĝos gvidanto inter tiuj, kiuj havas la plej malfortan rezistemon, la plej malgrandan senton de respondeco, kaj, pro diablaj, malhonoraj trajtoj, — la plej fortan volon al potenco. La gvidanto ebligos forĵeti de si ĉion, kio pretas fali, kaj la amaso sekvos lin kun nerezistebla forto de neĝa lavango. »
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
« Mi atente sekvis la germanan revolucion. Rigardante je provtubo de individua kazo, mi estis komplete konscianta estiĝintan grandan danĝeron, kiam tiaj homoj amasiĝas. Sed tiam mi ne sciis, ĉu illia nombro sufiĉos por fari la eksplodon neevitebla. Tamen mi klopodis esplori sufiĉan kvanton de la kazoj kaj observi kiel movado de mallumaj fortoj disvolviĝas en individua provtubo. Mi povis vidi kiel tiuj ĉi fortoj rompas la moralon kaj intelektan memkontrolon de la individuo, inundas lian konscian mondon. »
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
« Averaĝa homo ankoraŭ estas tie, kie li estis fine de la Unua mondmilito. »
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
« En Hitlero ĉiu germano sukcesis ekvidi sian personan ombron, sian plejan danĝeron. Fakte tio estas la sorto de ĉiu homo — konscii sian ombron kaj lerni vivi kun ĝi. »
— Carl Gustav Jung, Individua kaj amasa psikologio [dimanĉa programo de BBC, la 3-an de novembro 1946]
« [...] la tiel nomata normala homo havas tre limigitajn kapablojn al memkonscio [...] »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
« Do individuon karakterizas ne la universala kaj regula, sed inverse — la unika [...] Do se mi deziras kompreni apartan homon, mi devas forĵeti ĉiujn sciencajn sciojn pri averaĝa homo kaj rezigni je ĉiaj teorioj por formi por si adekvatan rigardon al la problemo, sen antaŭvidi la rezulton. »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
« Aparteno al konfesio estas en nia tempo la fakto ne religia, sed socia kaj pro tio alportas nenion novan por fortigo de la individuo. »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
«Individuo, ne trovinta por si apogon je dio, ne havas fortojn por kontraŭstari psikologian kaj moralan povon de la mondo surbaze de nura propra opinio. »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
«Magio estas unuavice psikologia efekto, kies signifo estas ne supertaksebla. Farado de “magiaj” agoj donas al la homosenton de sekureco, kio helpas al efektivigo de lia intenco. »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
« [...] tian naturan kaj de antikveco ekzistantan funkcion kiel la religia ne eblas forigi helpe de racia kaj kleriga kritiko. »
— Carl Gustav Jung, Minaco al individuo en la nuntempa socio [1957]
« Min ĉiam impresis la fakto, ke ekzistas mirinda nombro da homoj, kiuj neniam aplikas sian cerbon praktike, se eblas eviti tion, kaj la sama nombro da homoj, kiuj nepre uzos ĝin, sed mirinde stulte. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« La devizo: “Kie haveblas volo, tie haveblos la vojo” estas la superstiĉo de la nuntempa homo. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propran virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« ...la okcidenta civilizo troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
« Pafado kontraŭ celtabuloj grave diferencas de la agado sur batalkampo, la kuracisto ja alfrontas viktimojn de realaj bataloj. Li devas pritrakti psikajn realojn, eĉ se li ne povas enkorpigi ilin je sciencaj difinoj. Do neniu lernolibro povas instrui psikologion, oni studas ĝin nur dum la reala sperto. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« ...al ĉiu, kiu kapablas kalkuli horoskopon, devas esti konate, ke en la tempo de Hiparĥo la Aleksandria la tago de la printempa ekvinokso estis starigita je 0° de la Ŝafo. Do ĉiu horoskopo baziĝas sur la arbitre elektita zodiaka signo, ĉar ekde la tempo de Hiparĥo la printempa ekvinokso ŝoviĝis pro precesio al almenaŭ komenco de la Fiŝoj. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
« Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individuapsikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
« [pri Adolfo Hitlero] Li estis la plej monstra personigo de ĉiuj malnoblaj homaj ecoj. Li estis la tute nekapabla, neadaptiĝebla, senrespondeca kaj psikopatia persono, inundita je malplenaj, infanecaj fantazioj, sed dotita je akra intuicio de infano-senhejmulo aŭ de rato. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
« ...kiam oni senigas homon je liaj kompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de la vivo. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco. »
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
« ...patrino, kiu por ne rompi ŝajnecon de bonstata geedzeco artefarite nekonscie subtenas sin per tio, ke ligas al si filon — iugrade kiel anstataŭigon de sia edzo. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
« La geedzeco malofte, pli ĝuste, tute neniam evoluas glate kaj sen krizoj de individuaj rilatoj. La estiĝo de konscio ne okazas sendolore. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
« Kutime ŝanĝoj komenciĝas post alveno de la dua duono de la vivo. La vivomezo estas tempo de la altega psikologia graveco. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
« Li estas antaŭulo de la Savinto kaj, same kiel li, la dio, homo kaj besto kune. Li estas samtempe subhomo kaj superhomo, besto kaj diaĵo, kies la ĉefa kaj plej defia trajto estas nekonscieco. Nome danke al ĝi li distanciĝas de siaj (evidente homaj) gefratoj, kiuj montras, ke li falis sub ilian nivelon de konscio. Li ne nur ne konscias sin mem, eĉ lia korpo ne havas unuecon kaj la manoj luktas unu kontraŭ la alia. Eĉ lia sekso estas ŝanĝiĝema malgraŭ liaj falusaj karakterizoj: li povas transformiĝi je virino kaj naski infanojn. »
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
« Ekstere la homoj estas pli-malpli civilizitaj, sed interne ili plu estas sovaĝuloj. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
«Trikstero estas la kolektiva figuro de la Ombro, sumo de ĉiuj malnoblaj trajtoj de la homa karaktero. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
« Malantaŭ la Ombro staras la Anima, kiu havas grandan povon je tentado kaj ĉarmigado. Ŝi ofte aperas en tro juna figuro kaj kaŝas per si, siavice, la arketipon de la Maljuna Saĝulo (magiisto, reĝo ktp). »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
« Seriozeco aperas el profunda interna devigo, ludo ja estas ĝia ekstera esprimo, ĝia aspekto turnita al la konscio. Por eviti miskomprenon, necesas rimarkigi ke la afero estas ne en tio ke la homo deziras ludi, sed en tio ke li devas ludi; ni alfrontas ludantan agadon de lia fantazio, kaŭzitan de interna devigo, sen devigo flanke de eksteraj cirkonstancoj aŭ de la volo. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
« Se ludo elĉerpas sin mem, sen naski ion daŭran kaj vivan, do ĝi estis nenio alia kiel ludo; alikaze tio nomiĝas krea agado. »
« Ĉio kio restas en ni de la naturo, forkuras de la problemoj, ĉar ili estas laŭsence duboj kaj kie regas duboj, tie haveblas necerteco kaj elekteblo. Kaj kie haveblas elekteblo, tie instinkto ne plu regas nin kaj ni ektimas. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« ...en la fruaj vivojaroj ne ekzistas seninterrompa memoro kaj tio estas en la plej bona kazo insuletoj de konscio, similaj al apartaj lampoj aŭ lumitaj en totala mallumo. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio. »
« ...neŭrasteniulo malsanas pro tio, ke li ne konscias siajn problemojn, dum la homo kun malfacila karaktero suferas pro siaj konsciataj problemoj, sen esti malsana. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« ...seriozaj problemoj de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de stultiĝo kaj halto en la evoluo. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« ...la kernaj konvinkoj kaj principoj de la homo, speciale tiuj moralaj, komencas malmoliĝi kaj duriĝi ĝis, je la aĝo de proksimume 50 jaroj, komenciĝos la periodo de maltoleremo kaj fanatikeco. Kvazaŭ ekzistado de tiuj principoj iĝis minacata kaj pro tio estiĝis neceso elstarigi ilin laŭeble pli. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« Por la juna homo estas preskaŭ peko aŭ almenaŭ minaco esti tro okupita pri si mem, dum por la maljuniĝanta homo doni al si seriozan atenton estas la devo kaj neceso. Baninte la tutan mondon en sia lumo, la suno deflankigas siajn lumstriojn por lumigi sin mem. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« ...nur malmultaj homoj elektas la vivon kiel sian arton, dum ĝi estas la plej elstara kaj rara el ĉiuj artoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
« Por la psikoterapeŭto la maljuna homo, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas edukiindividuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...mi ne povas korekti en la infano tiujn erarojn, kiujn mi mem ankoraŭ faras. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Ĉion, kion ni deziras ŝanĝi en la infanoj, necesus unue atente revizii: ĉu tio ne estas tio, kion prefere ni ŝanĝu en ni mem... »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...ni ne agnoskas, ke ni bezonas edukadon, ĉar tio plej senhezite memorigus al ni, ke ni mem estas ankoraŭ infanoj kaj grandparte bezonas la edukadon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajnmonstrojn. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Neniu kapablas eduki la individuon se li mem estas ne individuo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Sen neceso nenio ŝanĝiĝas kaj plej malmulte la homa individuo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...la individuo neniam povos disvolviĝi, se la homo ne elektos konscie kaj kun la konscia morala decido sian propran vojon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...”Tio estas nura psikologio!” Nome tiu lasta argumento estas nun la plej populara. Ĝi estiĝas el la unika subtakso de la psika, kiu erare estas konsiderata kiel io influata de la persona arbitreco, do preskaŭ tute nenion signifanta, tio sonas paradokse ĉe la komuna ekscitiĝo pri la psikologio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizika aŭ biologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« ...ĉiuj homoj similas unu al alia, alikaze ili ne estus trafitaj de la sama frenezo... »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Iĝi individuo estas tute ne preprogativo de la geniulo. Jes, li povas esti genia, sed li ne nepre estos la individuo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Ĉiu individuo havas sian propran, denaske al li donitan vivoleĝon, do ĉiu havas teorian eblecon sekvi precipe tiun ĉi leĝon kaj tiel iĝi la individuo, do atingi tutecon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Nur tiu, kiu konscie povas diri “jes” al la forto de la stariĝinta antaŭ li interna destino, iĝas individuo; tiu ja kiu cedas al ĝi, iĝas predo de la blinda fluo de eventoj kaj neniiĝas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« La religio de amo estis ĝusta kontraŭrimedo kontraŭ la romia orgio de la povo. »
« ...io simila al prahistoria stultulo ĉiam atendas sian horon sub surfaco de la racia ĉiutaga konscio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »
« Juĝoj pri sia propra persono ĉiam estas ekstreme malfacilaj. Malheliĝo de la juĝoj pri si mem renkontiĝas tiom ofte pro tio, ke al ĉiu distingebla tipo propras specifa tendenco rekompenci unuflankecon de sia tipo, la tendenco biologie racia, ĉar ĝi estas kaŭzita de strebo subteni psikan ekvilibron. Danke al la rekompenco aperas duarangaj karakteroj aŭ tipoj, prezentantaj per si mem bildon tre enigman… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …al ĉiu homo propras ambaŭ mekanismoj, de ekstravertiteco kaj introvertiteco, kaj nur relativa supereco de tiu aŭ alia difinas la tipon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …neniam povas esti pura tipo en tiu senco, ke en ĝi regus sole unu mekanismo ĉe kompleta atrofio de alia. La tipa konstitucio estas nur relativa supereco de iu mekanismo. »
« Ni vidas en la objekto tion, kion plej bone povus vidi ene de si mem. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Ju pli malproksimen en la historion ni retrorigardas, des pli ni vidas kiel individuo iom post iom malaperas sub ŝirmo de kolektiveco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Diogeno distingiĝis per granda kaj arda amo al la homo; tuta lia esto estis trasorbita de vere humana kompreno de la homoj, sed same granda estis lia senkompato, kun kiu li faligis kaj tretis ĉion, kion sankte adoris liaj samtempuloj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« [pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoriahomo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …psikologio, scienco-peranto, la sola kapabla kunigi ideon kaj aĵon, ne perfortante nek tiun, nek alian. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Simbolo ja estas la plej bona esprimo de iu esto, kiun ankoraŭ ne eblas esprimi alie ol per pli aŭ malpli proksima analogio. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …ĝis ekstremo miopiaj estas tiuj, kiuj kun maldigno traktas la fantaziojn pro ilia stranga kaj neakceptebla karaktero. Ne decas forgesi, ke nome en la imago de la homo povas troviĝi la plej valora parto de li. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …stato de subpremiteco de la individueco estas ne akiro de la plej novaj tempoj, sed inverse, postrestaĵo de tiu arkaika epoko, kiam la individueco ankoraŭ tute ne ekzistis. »
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaroeblecon estonte plenumi siajn idealojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …dum mi strebas subigi rezistantan objekton al mia volo, mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je rilato al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de libido, kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia persono kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas konflikton en mian propran animon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Rilate la ekstravertulon formulo de Schiller vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe Goethe. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe idealisma: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la aĵoj, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798). »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Schiller sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj pensado, aŭ kiel li diras, “materio kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la sensado kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …nekonscio ja estas tiu psika instanco, en kiu kombiniĝas je grupoj kaj kuniĝoj ĉio kio en la konscio estas disigita kaj kontraŭstarigita; tiuj grupoj kaj kuniĝoj, venigitaj tiel al lumo de konscio, laŭ sia naturo montras elementojn same de unu kaj de alia flankoj, ne apartenante tamen nek al unu, nek al alia kaj pretendante je la memstara, meza loko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …simbolo ne plenigas eo ipso [per si mem] spacon, sed restas en la sfero de nekonscio la tutan tempon ĝis energia pezo de konsciaj enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinajdioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn. »
« [pri valoro kaj senco de la religia simbolo] Kompreneble mi komprenigas ĉe tio ne simbolojndogme stagnantajn kaj mortajn, sed simbolojn, estiĝintajn el la profundoj de la kreema nekonscio, propra al la viva homo. Nei grandegan signifon de tiaj simboloj povas, propre dirite, nur tiu, kiu konsideras kiel komenco de la monda historio hodiaŭan tagon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …nur fantazio de nekorektebla idealisto kaj optimisto kapablas bildigi la homan naturon sufiĉe “bela” en ĝia tuto. Kontraŭe, tuto de la homa naturo, se diri juste, estas ne nur fakta esto, havanta same helajn kaj malhelajn flankojn. Sed sumo de ĉiuj koloroj aspektas griza — hela sur la fono malhela kaj malhela sur la hela fono. »
« Inter religio de la popolo unuflanke kaj lia vera vivmaniero aliflanke ĉiam ekzistas rilato de rekompenco; alikaze la religio havus nenian praktikan sencon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Provu liberigi pasiojn de la civilizitahomo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …”reflekta”, pensema naturo de la introvertulo kompenciĝas je nekonscia arkaika vivo de pasioj kaj sensaĵoj. Oni povus diri ke la homo nome pro tio alproprigis la introvertan konstitucion, ĉar li bezonis altigi sian arkaiko-impulseman, pasian naturon ĝis la fidindaj altaĵoj de abstrakcio por de sur tie regi malobeemajn, sovaĝe tumultemajn afekciojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …tiom profunde radikanta afekcia vivo de la ekstravertulo estas pli facile diferencigebla kaj hejmigebla ol nekonsciapensado kaj fantaziasento, kiu kapablas havi danĝeran influon sur lian individuon. Nome pro tio tia homo ĉiam strebas vivi laŭeble pli aferece kaj emocie zorgi laŭeble malpli por ne rekonsciiĝi, ne ekkonscii siajn malbonajn pensojn kaj sentojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Kiu observas la ekstravertulon kaj juĝas pri li, tiu povas konfuzi rivelatajn de li sentadon kaj pensadon kun maldika kovrilo, nur iomere kovranta privatan intencon, malvarman kaj pripensitan. Kaj al tiu, kiu klopodas kompreni la introvertulon, facile povas veni penso, ke en li forta pasio kun peno estas bridata per videbla pensado. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Pensado postulas unuavice tempon, do homo pensanta ne havas eĉ eblecon konstante elbuŝigi siajn pensojn. »
« Se iu komplete foriras eksteren, li devas elvivi sian miton; se li komplete foriras internen, li devas transformi je sonĝo sian eksteran, la tiel nomatan realanvivon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Facilecon kun kiu resurektas antikva spirito oni povas observi en la epoko de Renesanco. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia tempo, eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia historie konata epoko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …tio, kion la kreemaj animoj eligas sur surfacon el la kolektivanekonscio, tio efektive troviĝas en ĝi kaj pli aŭ malpli frue manifestiĝos kiel fenomeno de la amasapsikologio. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Do ni ne povas trakti indiferente kreadon de la poetoj, ĉar ili en siaj ĉefverkoj kaj en sia profundega inspiro ĉerpas el profundaĵoj de la kolektivanekonscio kaj elbuŝugas tion, pri kio aliaj nur sonĝas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« La plej fortan kaj senperan sugestan efikon havas tiu poeto, kiu povas esprimi en konvena formo la plej supran tavolon de nekonscio. Ju pli profunde penetras rigardo de la krea spirito, des pli fremda ĝi iĝas al la amaso kaj des pli forta iĝas kontraŭstaro de tiuj, kiuj almenaŭ iom malsamiĝas disde la amaso. La amaso ne komprenas lin, sed nekonscie vivas per tio, kion li eldiras; kaj ne pro tio, ke li tion eldiras, sed pro tio ke ĝi vivas el tiu kolektiva nekonscio, en kiun li rigardis. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Konscia kapablo je unuflankeco estas signo de la plej supera kulturo. Sed neintenca unuflankeco, do malkapablo esti alia ol unuflanka, estas signo de barbareco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Barbareca unuflankeco ĉiam supozigas certan gradon de kripleco de instinkto, kio mankas al la prahistoriahomo do la prahistoria homo ĝenerale estas ankoraŭ libera de la barbara unuflankeco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« [pri libido] … ĝi signifas la energion de la viva procezo mem. Leĝoj de libido estas laŭsence leĝoj de la viva energio. Libido kiel nocio pri energio estas kvanta formulo por fenomenoj de la vivo, kiuj kiel sciate, havas malsamajn gradojn de intenseco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Neimagebla timemo, propra al la prahistoriahomo, tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel magion, kiel ion ŝarĝitan je magia forto, gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de animo, perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj popoloj, ĉar ĝin sekvas malsanoj kaj morto. »
« …samtempuloj grandparte pretas ĉiam subteni kaj glori senperan samtempecon kaj tiel konduki al tiu fatala rezulto, kies komplikecon la antaŭsentanta krea spirito jam provis solvi. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Racio ĉiam serĉas solvojn per plej racia, sinsekva, logika vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajn situaciojn kaj problemojn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas krei imagon, simbolon; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …profetaĵoj estas laŭsence projekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la solvo estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al gravedo de Virgulino [Jesaja, 7:14]. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …[pri detruado] Se la malnova ankoraŭ ne pretus morti, aperus nenio nova; ne eblus kaj nek necesus elradikigi la malnovan, se ĝi ne damaĝus la novan, barante al ĝi la vojon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Malamo de la homo ĉiam koncentriĝas je tio, kio kondukas al lia konscio liajn malbonajn trajtojn. »
« Sufiĉas nur malfermi teozofian libron por sufokiĝi je konscio, ke ĉio jam estas klarigita kaj ke la “spiritascienco” lasis tute neniujn enigmojn. Fakte tia pensado estas same negativa kiel la pensado materiisma. La sola diferenco estas ke materiismo limigas ĉion al la komprenebla por ni fiziologio, dum teozofio limigas ĉion al nocioj de la hindametafiziko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Infano certe permesas al la gepatroj imponi al li per belaj vortoj. Homoj ŝajne eĉ kredas ke per tiu imponado la infano estas edukata. Efektive ja la infano estas edukata per tio kiel la gepatroj vivas; dume la vortaj gestoj, kiujn la gepatroj aldonas al tio, en plej granda kazo nur ĝenas la infanon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Eksteran konstitucion, eksteran karakteron mi nomas persono; internan karakteron, internan vizaĝon mi markas per la vorto anima aŭ animo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Virino en plej alta grado virineca havas virecan animon; tre vireca viro havas virinecan animon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Do se ni parolas rilate viron pri anima, do rilate virinon laŭ justeco devus paroli pri animuso por doni al la virina animo ĝustan nomon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …surbaze de karaktero de persono eblas konkludi pri karaktero de animo. Ĉio kio normale devus renkontiĝi en ekstera konstitucio, sed strange mankas al ĝi, troviĝas sendube en interna konstitucio. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealologiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn. »
« Kaze de intuicio iu enhavo ŝajnas prezentiĝi al ni kiel preta tuto sen ebleco unue indiki aŭ malkovri kiel tiu enhavo formiĝis. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
«Simbolo konservas vivecon nur ĝis ĝi estas graveda je signifo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Necesas havi tro mornan rigardon aŭ observi la homaron el tro nebula foro por opinii ke egalan distribuon de feliĉo oni povas atingi per egala reguligado de la vivo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …ne eblas inventi tian komunan eksteran formon de la vivo, kiu malgraŭ ŝajna justeco kaj ĝusteco, ne estus maljusteco por tiu aŭ alia tipo de la homoj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Mi komprenas bezonon je komforto, profunde kuŝantan en la homo, sed mi ne komprenas kial la vero devas kliniĝi antaŭ tiu bezono. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« La plej frua signo de ekstravertiteco de infano estas lia rapida adaptiĝemo al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima atento, kiun li donas al la objektoj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. Timo antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al kompreno estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la introverta infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al risko. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas tento. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …unu el plej fruaj signoj de introvertiteco ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia konduto, markita je sinĝeno kaj eĉ timo antaŭ la nekonataj objektoj. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al regulo, kiun li ne povas kompreni. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …ĉiu ne nur havas sian opinion pri psikologio, sed estas konvinkita, ke li kompreneble plej bone orientiĝas en ĝi. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« …psikon de aliulo ĉiu konas eventuale pli bone ol sian propran. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
« Funkcia celo de la senso estas konkludi ke io ekzistas, pensado diras al ni kion signigfas tiu io, sento — kia estas ĝia valoro kaj intuicio supozas de kie ĝi aperis kaj kien sekvas. »
« Estas pli facile atingi Marson, ol en sin mem. »
« Es ist leichter, zum Mars vorzudringen, als zu sich selbst. »
« Pensi estas malfacile, tial la plejmulto prijuĝas. »
« Denken ist schwer, darum urteilen die meisten. »
« Ne timu la kaoson, ĉar tra kaoso naskiĝas la novo. »
« Fürchte nicht das Chaos, denn im Chaos wird das Neue geboren. »
« La renkontiĝo de du gravaj personoj estas kiel la kontakto de du ĥemiaj substancoj: Se reakcio okazas, ambaŭ estos transformitaj. »
« Das Treffen zweier Persönlichkeiten ist wie der Kontakt zweier chemischer Substanzen: Wenn es eine Reaktion gibt, werden beide transformiert. »
« Ĉio, kio iritas nin pri aliaj, povas konduki nin al kompreno pri ni mem. »
— Carl Gustav Jung
« Ĉiu romiano estis ĉirkaŭita de sklavoj. Sklavo kaj lia psikologio inundis la antikvan Italion kaj ĉiu romiano interne — kaj kompreneble neintence — iĝis sklavo. Ĉar li, konstante vivinta en atmosfero de la sklavoj, kontaĝiĝis tra nekonscio per ilia psikologio. Neniu kapablas protekti sin kontraŭ tia influo. »