Homaj rajtoj

El Vikicitaro
Homaj rajtoj
Homaj rajtoj
Homaj rajtoj
Aliaj projektoj
Homaj rajtoj en Vikipedio
Homaj rajtoj en Komuneja kategorio
Homaj rajtoj en Vikinovaĵoj

Homaj rajtoj estas jura, filozofia kaj politika koncepto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Samtempe kun malkresko de la okcidenta povo malkreskas ankaŭ kapablo de la Okcidento trudi okcidentajn imagojn pri homaj rajtoj, liberalismo kaj demokratio al la aliaj civilizacioj, kaj ankaŭ malkreskas allogeco de tiuj ĉi valoroj por la aliaj civilizacioj. Ĝi jam malkreskis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Se interkonsenton de Usono kun Nord-Koreio oni povas rajte nomi “kapitulaco post intertraktoj”, do la fakton ke Usono kapitulacis en lukto por homaj rajtoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, oni povas nomi senkondiĉa kapitulaco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Krom kelkaj latinamerikaj landoj, registaroj ne deziras aliĝi al lukto por tio, kion ili konsideras “imperiismaj homaj rajtoj”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Debatoj pri homaj rajtoj komenciĝis de alvokoj al Usono premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis je strategio pri organizado de internaj politikaj ŝokoj en Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Ĝenerale aktivuloj pri homaj rajtoj fidas al la juristoj pli ol al la politikistoj. Defendantoj de la Vestfaliaj principoj fidas al la politikistoj pli ol al la juristoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« La fina akto de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo en aŭgusto 1975 proklamis subtenadon de la homaj rajtoj universala sindevigo de la landoj-subskribintoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Koncerne la kongreson, dum la 1970-aj jaroj ĝi ĉiam pli dependigis helpon al aliaj ŝtatoj per ilia traktado de la homaj rajtoj. Dum la 1980-aj jaroj ĝi komencis apliki sankciojn provante atingi celojn en la sfero de la homaj rajtoj kaj dekoj da landoj nun estas trafataj de tiaj sankcioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Definitiva transiro de konjekto de John Quincy Adams pri tio ke Usono plej bone helpas disvastigadi demokration eksterlande, firmigante siajn valorojn kaj virtojn hejme, al transformiĝo de la temo de la homaj rajtoj je precipa celo de la ekstera politiko de Usono, okazis dum la periodo de la administracio de Bill Clinton»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en Usono eksterlandanoj sen usona civitaneco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Tio estas ne demokratio, tio estas moko. Homaj rajtoj, libereco, demokratio — ĉio ĉi transformiĝis je parodio»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj. » « Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal. »
— Voltairine de Cleyre
Citaĵo
« Maljunulo perdas unu de siaj plej gravaj homaj rajtoj: li ne plu estas juĝata per liaj egaluloj. » « Der Alte verliert eines der größten Menschenrechte: er wird nicht mehr von seines Gleichen beurteilt »
— Johann Wolfgang von Goethe, Maksimoj kaj Reflektoj
Citaĵo
« Hodiaŭa ekonomia povo de Ĉinio faras lekciojn de Usono pri homaj rajtoj senraciaj. Post 10 jaroj ĝi faros ilin malkonvenaj. Post 20 jaroj ili ridos pri ni. »
— Richard Nixon, Beyond Peace [1994]
Citaĵo
« Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kiuj hodiaŭ fridsange tretas la proprajn civitanojn, tiuj morgaŭ same fridsange tretos kaj premos najbarajn landojn kaj naciojn! Tial la respektado de la homaj rajtoj estas la provŝtono de ĉiuj pacpopoloj. »
— Karolo Piĉ, Ordeno de verkistoj, paĝo 149

Vidu ankaŭ[redakti]