Profeto

El Vikicitaro
Profeto
Profeto
Profeto
Aliaj projektoj
Profeto en Vikipedio
Profeto en Komuneja kategorio
Profeto en Vikivortaro

Profeto estas homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn.

Citaĵoj[redakti]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivo homoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Malsaĝulo ofte estas profeto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Neniu estas profeto en sia urbeto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vera kiel vorto de profeto. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« […] profetaĵoj estas laŭsence proekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la solvo estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al gravedo de Virgulino [Jesaja, 7:14]. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj. »
— Eŭgeno LantiVortoj de Kamarado E. Lanti p. 122
Citaĵo
« Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn. »
— Karolo Markso, al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto

Vidu ankaŭ[redakti]