« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
« [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
«Usono ankaŭ estas interesita je ĉina-japana repaciĝo, ĉar tio helpos engaĝi Ĉinion en pli vastan tutmondan sistemon de sekureco, malaltigante potencialan danĝeron de ĉina-japana rivalado. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«Ĉinoj estas paciencaj kaj kalkulemaj. Do Usono kaj Japanio, same kiel vastiĝanta Atlantika komunumo, havas tempon por engaĝi Ĉinion je komuna respondeco pri tutmonda gvidanteco. En sekvaj jaroj Ĉinio iĝos aŭ ŝlosila ludanto en pli justa tutmonda sistemo aŭ la ĉefa minaco al stabileco de tiu sistemo pro interna krizo aŭ pro ekstera minaco. Pro tio Usono devas stimuli kreskantan partoprenon de Ĉinio en diversaj internaciaj institucioj kaj entreprenoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
« …Ĉinio, kiu dum la Malvarma milito kaŝe instigadis Japanion al kreskigo de milita povo, post la Malvarma milito persiste esprimas kreskintan zorgitecon pri evoluo de la japana milita potencialo. »
«Japanio, kiel ni pruvis, kun tempopaso, suferante kaj kritike retaksante la valorojn, poiomete komencos distanciĝi de Usono, proksimiĝante al Ĉinio. »
« Sed interproksimiĝo de Ĉinio kaj Japanio donos al Ĉiniodefendon forme de insula “sanitara kordono”, malebliganta al Usono uzi sian mararmeon kontraŭ ĉebordaj ĉinaj urboj kaj industriaj centroj. »
« Bonaj longdaŭraj usonaj rilatoj kun Ĉinio do estas premiso de bonaj longdaŭraj rilatoj kun Japanio, cetere same kiel de bonaj ĉino-japanaj rilatoj. Formiĝis triangulo, kiun ĉiu flanko povus forlasi nur kun granda risko. »
« Ni konvinkis ĉinojn, ke japanoj ne minacas ilin, ĉar Japanio ne povas kreskigi militpovon laŭe al nia interkonsento pri sekureco. Ĉinojn tio konvinkis. Al japanoj ni sugestis certecon ke ni estas kun ili, ke ni ne interŝanĝis ilin kontraŭ Ĉinio, ke Japanio estas unu el bastionoj de nia ĉeesto en Azio. »