« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasamovado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foirajpredikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksajimpotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
« Kiel fotografio puŝas la pentriston direkte al abstrakta, skulpteca arto, same la filmo puŝis la verkiston al vortoŝparado kaj profunda simbolismo, je kiuj la filmo ne povas konkurenci kun ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Mi ne verkas pri afablaj homoj. Mi ne estas afabla homo. Nek estas iu ajn, pri kiu mi iam ajn profunde zorgis. »
« I do not write about nice people. I am not nice people. Neither is anyone I have ever cared deeply about. »
— Dorothy Allison, Skin: Talking About Sex, Class And Literature
« Ni ne verkas ĉar ni volas; ni verkas ĉar ni devas. »
« We do not write because we want to; we write because we have to. »
« Estas du manieroj verki. Ĉu verki kun la celo ne malplaĉi aŭ ŝoki iun ajn (...), ĉu sentime diri kion oni pensas, kia ajn estu la rezulto, kio ajn okazu: aresto, pendumo, ekzilo. »