Urbo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Urbano)
Urbo
Urbo
Urbo
Aliaj projektoj
Urbo en Vikipedio
Urbo en Komuneja kategorio
Urbo en Vikivortaro
Urbo en Vikinovaĵoj

Urbo estas vasta aro da domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iufoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
Citaĵo
« Mi ne certas pri mia ekzisto, reale. Mi estas ĉiuj la aŭtoroj, kiujn mi legis, ĉiuj la homoj, kiujn mi konis, ĉiuj la virinoj, kiujn mi amis. Ĉiuj la urboj, kiujn mi vizitis, ĉiuj miaj prauloj...[1] » « (hispane) No estoy seguro de que yo exista, en realidad. Soy todos los autores que he leído, toda la gente que he conocido, todas las mujeres que he amado. Todas las ciudades que he visitado, todos mis antepasados... »
— Jorge Luis Borges
Citaĵo
« Edukado ne estas funkcio de iu eklezio - aŭ eĉ de urbo - aŭ ŝtato; ĝi estas funkcio de la tuta homaro. » « (angle) Education is not a function of any church — or even of a city — or a state; it is a function of all mankind. »
— Philip Wylie
Citaĵo
« Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. »
— Albert Hofmann

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« …novaj urboj transformiĝas je satelitoj de superbazaro aŭ de aĉetcentro, kiuj estas priservataj de programita transporta reto kaj ĉesas esti la urboj por iĝi aglomeraĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La superbazaro prezentiĝas kiel nukleo. La urbo, eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas enplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri universitatofabriko, sed ne pri fabriko de la 19-a jarcento aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en apudurbo, sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al malteritoriigita produkta procezo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Moderniĝo de la vojoj kaj transportiloj fakte transversis malnovan sistemon kaj igis la urbojn laborcentroj, dum kamparon — loko de ripozo kaj restarigo de la fortoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urba vivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Post invento de aviadilo la urboj estas same malmulte ligitaj al homaj bezonoj kiel la muzeoj. Ili iĝas muzeaj ekspozicioj, kies koridoroj memorigas forirantajn al pasinteco industriajn muntoĉenojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Anksio de la vilaĝo, anstataŭigita de rezisto de la urbo transformiĝis je elĉerpiĝo kaj inercio de la imperio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nome al fervojo la usona urbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭtovesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltan ĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis al homoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiam industrio de amuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutima urba frenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj urboj, sekve de kio okazis perdo de la homa skalo en la energioj kaj distancoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la urba kaj apudurba homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Alia urbo, aliaj moro»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Sen mono en urbon ne iru. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. El Pais, 1981

Vidu ankaŭ[redakti]