« [pri la antikvaj urboŝtatoj] …homo liberiĝas je sia unueco kun la plantoj kaj bestoj, lasas ilin ekstere kaj fortiĝas sur specifa, pure homa grundo. Tio estas civita grundo. Pro tio Sokrato, granda civitano, triobla urba ekstrakto, elbuŝigis foje: “Mi havas nenion komunan kun la arboj en kampo, komunan mi havas kun la homoj en la urbo”. »
« Anstataŭ planta disrampado laŭ la tero venis civita unuiĝo en la urbo. La urbo estas superdomo, ĝi estas supero de la domo, de la homa loĝejo, kreado de nova strukturo, pli abstrakta kaj komplika ol la familia oikos. Tio estas respubliko, politeia, kiu formiĝas el ne viroj kaj virinoj, sed el la civitanoj. »