Laŭzio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Laozio)
Laŭzio
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

LaŭzioLaozio, ĉina filozofo (6a jc a. K.), fondinto de taoismo, aŭtoro de la Daodeĝingo (La libro de la vojo kaj virto)

Citaĵoj[redakti]

Daodeĝingo[redakti]

Citaĵo
« Vojaĝo de miloj da mejloj komencas sub via piedo. »
— Ĉapitro LXIV-a, strofo 1
Citaĵo
« Malfortaĵo venkos la fortaĵon, molaĵo venkos la duraĵon. »
— Ĉapitro LXXVIII-a, strofo 187
Citaĵo
« Scianto ne parolas, parolanto ne scias. »
— Ĉapitro LVI-a, strofo 129
Citaĵo
« Per ĝusteco oni regas landon, per kontraŭordeco oni uzas armilon»
— Ĉapitro LVII-a, strofo 132
Citaĵo
« La varieco de koloroj blindigas la okulon de la homoj. »
— Ĉapitro XII-a, strofo 26
Citaĵo
« Per konscienco komplezema rivelas sin la profundeco, per donitaĵo komplezema rivelas sin la amo, per parolo komplezema rivelas sin la vereco. »
— Ĉapitro VIII-a, strofo 20
Citaĵo
« Bona veturigisto estas sen spuro»
— Ĉapitro XXVII-a, strofo 61
Citaĵo
« La kvieteco mastras la vehemento. »
— Ĉapitro XXVI-a, strofo 60
Citaĵo
« Nenia makulo estas pli granda ol ambicii por profito»
— Ĉapitro XLVI-a, strofo 108
Citaĵo
« Kiu venkas en batalo, tiu faru kiel al funebra ceremonio. »
— Ĉapitro XXXI-a, strofo 73
Citaĵo
« Vivo signifas eksiĝo, morto signifas entreo. »
— Ĉapitro L-a, strofo 115
Citaĵo
« Kiam la mondo estas regata laŭ la Taŭo,

La militĉevaloj estas uzataj en terkulturado.
Kiam la mondo estas regata kontraŭ la Taŭo,
Eĉ gravedaj ĉevalinoj estas uzataj sur batalkampoj.
Nenia malfeliĉo estas pli granda ol la malkontenteco;
Nenia kulpo estas pli granda ol la nesatigebla avido.
Tial tiu, kiu estas kontenta pri sia kontenteco,

Ĉiam estas kontentigita. »
— Dao De Jing 46-a ĉapitro p. 250[1]

Aliaj[redakti]

Citaĵo
« Veraj vortoj kutime ne estas agrablaj, agrablaj vortoj kutime ne estas veraj. »
— Laŭzio[2]
Citaĵo
« Konanta la homojn estas racia. Konanta sin mem estas klera. Venkanta la homojn estas forta. Venkanta sin mem estas povega. »
— Laŭzio


Referencoj

  1. http://esperanto.china.org.cn/2013-06/25/content_29225070.htm (esperantigita de Wang Chongfang)
  2. Laŭ citaĵo en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio