Trezoro

El Vikicitaro
Trezoro
Trezoro
Trezoro
Aliaj projektoj
Trezoro en Vikipedio
Trezoro en Komuneja kategorio
Trezoro en Vikivortaro

Trezoro estas amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj; kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo; io tre ŝatinda.

Citaĵo
« Promesita trezoro estas sen valoro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Trezoro estas la amaso, de kiu nenio estas apartigata kaj kiu devas kreski. La apartenata al la posedanto, ĝi vokas aliajn posedantojn al rabado. Konateco, kiun ĝi kreas al sia mastro, alvokas al li danĝeron. La trezoroj naskis konfrontiĝojn kaj militojn, kaj multaj vivus pli longe, se ili havus malpli da trezoroj. Ofte pro tio oni devas teni ilin en sekreto. Specifaĵo de la trezoroj konsistas sekve en streĉiteco inter la brilo, kiun ili disvastigas, kaj mistero, kiu ilin gardas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri allogeco de la trezoroj] Pasio, kun kiu homoj altiriĝas al tiaj eblecoj, supozigas absolutan kredon je la konsistigantaj trezorojn unuojn. Pri la forto de tiu ĉi fido malfacilas ekhavi troan imagon. La homo mem identigas sin kun sia monunuo. Dubo pri ĝia valoro por li estas ofenda, ĝia malstabileco subfosas lian kredon je si mem. Falo de la monunuo tuŝas la homon proksime, li sentas propran humiliĝon. Kiam tiu ĉi procezo rapidiĝas kaj venas inflacio, la senvaloriĝintaj homoj formas amasajn strukturojn de tia speco, kiujn oni povas rekte kaj senpere identigi kun la amasoj de la fuĝo. Ju pli homoj perdas, des pli similas iliaj sortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]