Ŝijaismo estas formo de islamo, reganta ĉefe en aziaj landoj, kiu rifuzas la sunaon kaj agnoskas kiel legitiman posteulon de Mahometo nur la duan kalifon Ali (ŝi’at ‘Ali = aniĝi al Ali).
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la militareligio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo. »
« La sorto de la ŝijaistoj ĉiurilate estas tragika, kaj la sento pri la tragikeco, historiamaljusteco kaj senĉesa malfeliĉo profunde enradikiĝis en la konscion de ĉiu ŝijaisto. En la mondo vivas popoloj, kiuj de jarcentoj sukcesas pri nenio, ĉio estis fuŝita, eĉ se brilas radio de espero, ĝi estingiĝos tuj, ventoj ĉiam kontraŭblovas — mallonge dirite — ĉi tiuj popoloj ŝajnas markitaj de fato. Ĝuste tiel okazas pri la ŝijaistoj. Eble pro tio ili impresas nin kiel homoj tre seriozaj, malcedemaj, fervore defendantaj la propran opinion kaj severe, eĉ minace obeemaj al siaj principoj, kaj ankaŭ malgajaj (kompreneble tio estas nur la impreso). »
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
« Ŝijaisto vizitas moskeon ankaŭ tial, ke ĝi troviĝas ĉiam proksime, en la najbareco de lia domo, dumvoje. En Teherano mem estas milo da moskeoj. La nelertaj okuloj de ĉiu turisto vidas nur kelkajn, plej grandiozajn. Dume la plimulto da moskeoj, precipe en la malriĉaj kvartaloj, troviĝas en mizeraj, nefacile alireblaj ejoj inter malaltaj domaĉoj, kie nestiĝas la popolamaso. Ili estas konstruitaj el la sama argilo kaj tiel fandiĝintaj kun monotona bildo de la stratetoj, ke oni iras preter multaj preĝlokoj, sen rimarki ilin. Tio kreas laboran, intiman ligon inter ŝijaisto kaj lia moskeo. Li ne devas iri kilometrojn for, nek vesti sin kiel por festotago, la moskeo estas ĉiutaga vivo. »