« Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germana-rusia komploto aŭ de franca-rusia unio. »
« [...] Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono. »
«Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon [...] Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropapaco. »
« [pri la Unua mondmilito] Ekzistis eĉ ne unu konkreta akuzo fare de Rusio kontraŭ Germanio aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka milito, jam sen paroli pri la milito totala. »
« Al interesoj de neniu el la landoj konvenas ke Germanio kaj Rusio kroĉiĝu unu al la alia kiel la ĉefa partnero aŭ la ĉefa malamiko. Se ili tro interproksimiĝos, tio estigos timon de ilia kunregado; se ili kverelos, tio implikos Eŭropon en akriĝantajn krizojn. »
« Kun kresko de relativa rolo kaj povo de Germanio kaj restariĝo de Rusio, renaskiĝos la tento de la rusio-germana interproksimiĝo, bazita sur la Bismarck-tradicio ke ambaŭ landoj prosperis kiam ili estis proksimaj kaj spertis malfacilaĵojn kiam ili konfliktis. »
« Rilatoj inter niaj ŝtatoj disvolviĝas ne pro tio ke inter mi kaj la kanceliero [ Gerhard Schröder ] formiĝis bonaj rilatoj, sed niaj rilatoj formiĝis bonaj pro tio ke la rilatoj inter niaj popoloj disvolviĝas laŭ la plej bona vojo. Ĝenerale en la historio de Eŭropo ni ĉiam estis observantaj periodojn de kunlaboro, disfloro, leviĝo kiam la du grandegaj eŭropaj popoloj — la rusa kaj la germana — kunlaboris unu kun la alia kaj disvolvigis inter si rilatojn kiel bonaj najbaroj. »
« Отношения между нашими государствами развиваются не потому, что у нас с канцлером сложились хорошие отношения, а у нас сложились с ним отношения потому, что отношения между народами развиваются в самом положительном ключе. И вообще в истории Европы мы всегда наблюдали периоды сотрудничества, расцвета, подъема, когда два огромных европейских народа — русский и немецкий — сотрудничали друг с другом и развивали между собой добрососедские отношения. »
— Vladimir Putin, [Intervjuo de Vladimir Putin al ARD kaj ZDF, la 5-an de majo 2005][1]