Johano Paŭlo la 2-a

El Vikicitaro
Johano Paŭlo la 2-a
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Johano Paŭlo la 2-a (naskiĝis la 18-an de majo 1920, mortis la 2-an de aprilo 2005; latine: Ioannes Paulus PP. II), Servus Servorum Dei (Servisto de Servistoj de Dio) dum 26 jaroj estis papo de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de la Vatikano.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiu povas nin deŝiri de la amo de Kristo»
— en Gorzów (Pollando) 2.06.1997
Citaĵo
« Ne estas solidareco sen amo»
— homilio en Sopot (Pollando) 05.06.1999
Citaĵo
« Ni pardonu kaj ni pardonpetu. »
— 12.03.2000

Pri la aŭtoro[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Unu el la ĉefaj celoj por li estis atingo de socia justeco. Li ne kontraŭis liberan merkaton, sed sen entuziasmo rilatis al kapitalismo»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Samtempe li estis tre politikema homo kaj sendube kondamnis komunismon»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Foje mi diris al li, ke mi estas katoliko, ĉar mi naskiĝis katoliko, sed se mi naskiĝus en Ĉinio mi verŝajne estus budhano. Mi opinias ke eblas diversmaniere tuŝi tion kio troviĝas ekster limoj de nia konscio kaj ke ekzistas pli ol unu vojo. Mi pensis ke li malkonsentos, sed li diris: “Ne, vi estas tute prava”. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Vizitante Romon mi renkontiĝis kun li kelkfoje kaj foje mi eniris lian apartamenton antaŭ tagmanĝo — al malgranda ejo, kie li devis troviĝi, kun kapelo de unu flanko. Estis tagmezo. Li kuŝis surplanke tute sola, vizaĝon malsupren, etendinte la brakojn forme de la kruco — tio ne estis destinita por ies okuloj. Li simple kuŝis vizaĝon malsupren antaŭ altaro kaj preĝis. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li estis ankaŭ subtenanta konfidencajn rilatojn kun papo, ankaŭ polo, kaj li eĉ konis privatan telefonnumeron de Lia Sankta Moŝto en Vatikano»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En junio 1979 okazis triumfa reveno de la papo al Pollando. Milionoj da poloj venis por vidi lin propraokule kaj eĉ pli multaj aŭskultis lian paroladon per radio. Tiu vizito estis “psikologia tertremo”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]