Friedrich Schiller

El Vikicitaro
Friedrich Schiller
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Friedrich Schiller (naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach - mortis la 9-an de majo 1805) estis germana poeto, dramisto kaj historiisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kontraŭ stulteco la dioj mem vane batalas. »
— Friedrich Schiller

Pri la aŭtoro[redakti]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« Difino de Schiller estas simpla: la naiva poeto mem estas naturo dum tiu sentimentala serĉas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Rilate la ekstravertulon formulo de Schiller vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe Goethe. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe idealisma: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la aĵoj, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798). »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Schiller sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj pensado, aŭ kiel li diras, “materio kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la sensado kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]