Saltu al enhavo

Tutgermanismo

El Vikicitaro
Tutgermanismo
Tutgermanismo
Tutgermanismo
Aliaj projektoj
Tutgermanismo en Vikipedio
Tutgermanismo en Komuneja kategorio

Tutgermanismo estas politika movado, celanta unuigon de ĉiuj germanoj en unu ŝtato.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] La Granda milito iĝis neevitebla sekvo de stimulado flanke de Germanio de politiko de Aŭstrio-Hungario, direktita al penetrado en Balkanion, kiu estis ligita al grandega tutgermana ideo de germanigo de Meza Eŭropo. Dum la tempo de Bismarck tio ne okazus. La okazinta estis rezulto de novaj germanaj ambicioj okupiĝi pri plenumado de tasko eĉ pli grandioza ol tiu starinta antaŭ Bismarck, sed jam sen Bismarck. »
— Nikolaj Sazonov
Citaĵo
« Mi ne povas imagi pli fortan kialon por estonta milito ol tio ke la germana popolo, kiu sendube montris sin kiel unu el plej energiaj kaj povaj popoloj en la mondo, estos ĉirkaŭita de ŝtatetoj, neniu el kiuj antaŭe kreis por si stabilan regadon, sed en ĉiu el kiuj loĝas signifaj amasoj da germanoj, postulantaj unuiĝon kun la patrujo»
— David Lloyd George, Notico al Woodrow Wilson [la 25-an de marto 1919]

Vidu ankaŭ

[redakti]