Centra Eŭropo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Meza Eŭropo)
Centra Eŭropo
Centra Eŭropo
Centra Eŭropo
Aliaj projektoj
Centra Eŭropo en Vikipedio
Centra Eŭropo en Komuneja kategorio
Centra Eŭropo en Vikinovaĵoj

Centra Eŭropo estas regiono en Eŭropo inter Okcidenta Eŭropo, Orienta Eŭropo, Sudorienta Eŭropo, Suda Eŭropo kaj Norda Eŭropo. Ĝi inkluzivas jenajn landojn: Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Liĥtenŝtejno, Pollando, Slovenio, Svislando, Slovakio, plus kelkajn landopartojn de Kroatio kaj Rumanio (Transilvanio).

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri Armand Jean du Plessis de Richelieu] Li timis unuiĝintan Centran Eŭropon kaj malebligis ke tio okazus al ĝi. Probable li prokrastis unuigon de Germanio kiel la unueca ŝtato por preskaŭ du jarcentoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En Okcidenta Eŭropo libro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]