Sud-Afriko

El Vikicitaro
(Alidirektita el Sudafriko)
Sud-Afriko
Sud-Afriko
Sud-Afriko
Aliaj projektoj
Sud-Afriko en Vikipedio
Sud-Afriko en Komunejo
Sud-Afriko en Komuneja kategorio

La Respubliko de Sud-Afriko (angle South Africa, afrikanse Suid-Afrika) estas la plej suda regno en Afriko.

Citaĵoj[redakti]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Paca transiro de Sud-Afriko de apartismo, industria potencialo de tiu ĉi lando, alta nivelo de ekonomia evoluo kompare al la aliaj afrikaj landoj, ĝia milita povo, naturaj resursoj kaj sistemo de politika regado kun partopreno de la blankuloj kaj nigruloj — ĉio ĉi faras Sud-Afrikan Respublikon klara gvidanto de Suda Afriko, probabla gvidanto de la anglaparolanta Afriko kaj eventuala gvidanto de la tuta Subsahara Afriko»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« ...en Afriko evidente komenciĝis longdaŭra procezo de malokcidentigo: graveco kaj influo de la okcidentaj landoj falas, unuan lokon denove okupas indiĝena kulturo, kaj Sud-Afriko dum pluraj jaroj efektivigas politikon de subigo de la angla-afrikaneraj elementoj en sia kulturo al tiuj afrikaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Pro grandeco de la teritorioj de Afriko sude de Saĥaro neniu el troviĝantaj tie ŝtatoj kapablas minaci ĉiujn aliajn. Neniu lando, escepte de Niĝerio aŭ Sud-Afriko, kapablas ludi la precipan rolon ekster la plej proksima regiono. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En Afriko mankas stabilaj demokratioj en la usona senco de tiu ĉi vorto — la escepto estas Sud-Afriko kaj eble Niĝerio, ĉirkaŭ kiuj povus formiĝi demokratia afrika interkonsento. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Nelson Mandela[redakti]

Citaĵo
« Ni ambaŭ estas humiligitaj kaj altigitaj de la honoro kaj privilegio, kiujn vi, la homoj de Sudafriko, donis al ni, kiel la unua Prezidanto de unuiĝinta, demokrata, nerasa kaj neseksisma registaro.

Ni komprenas ankoraŭ ke ne estas facila vojo al libereco.
Ni scias bone ke neniu el ni laborante sola povas atingi sukceson.
Ni devas do labori kune kiel unuiĝinta popolo, por nacia repaciĝo, por nacia konstruado, por la naskiĝo de nova mondo.
Estu justeco por ĉiuj.

Estu paco por ĉiuj. »
— Nelson Mandela, en sia Inaŭgura festparolado, Pretorio, Sudafriko (10 majo 1994)
Citaĵo
« En mia lando ni iras unue al malliberejo kaj poste oni fariĝas prezidanto. »
— Nelson Mandela, Long Walk to Freedom (1995)

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« ... ĉar estis vekiĝo en Barato, eĉ tiel okazos vekiĝo en Sud-Afriko kun ĝiaj multe pli riĉaj rimedoj naturaj, mineralaj kaj homaj. La potencaj angloj aspektas sufiĉe pigmeaj antaŭ la potencaj rasoj de Afriko»
— Mahatma Gandhi
Citaĵo
« Mi estas kristano. Mi estas sudafrikano. Mi estas afrikanisto. Mi estas advokato. Mi amas mian landon kaj mi pensas ke ĉi tiu lando havas bonegan estontecon. En tiu senco de la vorto mi estas praktika idealisto»
— F. W. de Klerk
Citaĵo
« Jen ĉiam la eblo por ŝanĝo. Se ĝi okazis en Sud-Afriko, kial ĝi ne povas okazi ie ajn? » « [T]here is always the possibility of change. If it happened in South Africa, why can't it happen anywhere? »
— Desmond Tutu

Vidu ankaŭ[redakti]