Indiĝenigo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Malokcidentigo)
Indiĝenigo
Aliaj projektoj
Indiĝenigo en Vikipedio

Indiĝenigo estas procezo dum kiu socio, ne apartenanta al la okcidenta civilizo, malakceptas okcidentajn valorojn, normojn kaj instituciojn kaj rekreas tiujn indiĝenajn.

Citaĵoj[redakti]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Indiĝenigon asistas demokratia paradokso: akcepto de okcidentaj demokratiaj institucioj fare de neokcidentaj socioj stimulas kaj venigas al potenco naciismajn kaj kontraŭokcidentajn politikajn movadojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« La araba forpremas la francan en Nordafriko, la urdua okupas lokon de la angla kiel lingvo de administrado kaj edukado en Pakistano, kaj en Barato amaskomunikiloj, uzantaj lokajn lingvojn, anstataŭas tiujn anglalingvajn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Angla advokato Muhammad Ali Jinnah iĝis pakistanano Quaid-i-Azam, Harry Lee iĝis Lee Kuan Yew. Ateisto Jinnah iĝis fervora adepto de islamo kiel bazo de la Pakistana ŝtato. Angligita Lee lernis la ĉinan kaj iĝis fervora adepto de konfuceismo. Kristano Bandaranaike konvertiĝis al budhismo kaj iĝis adepto de la sinhala naciismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Malgraŭ klopodoj de Francio konservi proksimajn rilatojn kun siaj eksaj kolonioj, en Afriko evidente komenciĝis longdaŭra procezo de malokcidentigo: graveco kaj influo de la okcidentaj landoj falas, unuan lokon denove okupas indiĝena kulturo, kaj Sud-Afriko dum pluraj jaroj efektivigas politikon de subigo de la angla-afrikaneraj elementoj en sia kulturo al tiuj afrikaj. Dum Latinameriko iĝas ĉiam pli simila al la Okcidento, Afriko iĝas ĉiam malpli simila al ĝi. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]