Usona Departemento de Ŝtato

El Vikicitaro
Usona Departemento de Ŝtato
Usona Departemento de Ŝtato
Usona Departemento de Ŝtato
Aliaj projektoj
Usona Departemento de Ŝtato en Vikipedio
Usona Departemento de Ŝtato en Komuneja kategorio
Usona Departemento de Ŝtato en Vikinovaĵoj

Usona Departemento de Ŝtato estas fako de la usona registaro, respondeca pri ekstera politiko.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Tendenco en la Usona Kongreso doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Same kiel multaj (se ne ĉiuj) liaj antaŭuloj, Jimmy Carter ankaŭ elreviĝis pri kvalito de politikaj rekomendoj de la Ŝtata Departemento kaj pri ĝia malrapidemo. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]