Franca-Prusa milito

El Vikicitaro
(Alidirektita el Franco-prusa milito)
Franca-Prusa milito
Franca-Prusa milito
Franca-Prusa milito
Aliaj projektoj
Franca-Prusa milito en Vikipedio
Franca-Prusa milito en Komuneja kategorio

La Franca-Prusa milito okazis en 1870-1871 inter Francio kaj Prusio kaj finiĝis per malvenko de Francio.

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri komenco de la Franca-Prusa milito] Otto von Bismarck, grave antaŭinta sian tempon, uzis tiam trukon, kiun ŝtataj agantoj de postaj generacioj transformis je siaspeca arto: li aranĝis likon al gazetaro de teksto de la tiel nomata Ems-depeŝo. Redaktita versio de telegramo de la reĝo aspektis kiel reĝa verdikto rilate Francion. Furiozinta franca publiko postulis militon kaj Napoleono la 3-a kontentigis ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Jarcenton post la franca-prusa milito, problemo de la pli pova Germanio plu estas koŝmaro por Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La amasa simbolo de la unuiĝinta germana nacio, kia ĝi formiĝis post la franca milito en 1870-1871 estis kaj restis la armeo. La armeo estis objekto de la nacia fiero de la germanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tiu ĉi milito estas germana revolucio, pli granda politika evento ol la Franca revolucio de la antaŭa jarcento… Restis eĉ ne unu diplomatia tradicio, kiu ne estus forbalaita. Nun vi havas novan mondonEkvilibro de la fortoj estas detruita komplete. »
— Benjamin Disraeli [1871]

Vidu ankaŭ[redakti]