Epikteto

El Vikicitaro
(Alidirektita el Epictetus)
Epikteto
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Epikteto (greke Επίκτητος, K.E. 55 - ĉirkaŭ 135), greka stoika filozofo el Frigio, vivanta kaj verkanta ĉefe en Romo, kie li estis sklavo de unu el la oficiroj de la imperiestro Nerono kaj poste liberigita.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Akuzi aliajn pri viaj propraj malfeliĉoj estas signo de manko de edukado. Akuzi vin mem montras, ke edukado komenciĝis. »
Citaĵo
« Kiam korvo antaŭdiras al vi ion per siaj kriaĉoj, vi pensas, ke ĝi estas dio kaj ne korvo, kiu parolas al vi. Kiam filozofo avertas vin, ankaŭ kredu, ke kiu avertas vin, tiu estas dio kaj ne filozofo. »
Citaĵo
« Se ni ne parolus krom kiam necese, ni malofte disigus niajn lipojn»
Citaĵo
« Diogeno diris, kaj diris bone, ke la sola maniero konservi liberecon estas ĉiam esti preta morti pro ĝi. »
Citaĵo
« Du aferoj devas esti forprenitaj de la homoj: vanteco kaj malfido»
Citaĵo
« Deziro kaj feliĉo ne povas vivi kune. »
Citaĵo
« La eraro de la maljunulo estas, ke li provas juĝi la hodiaŭon laŭ la hieraŭaj kriterioj. »
Citaĵo
« En prospero estas tre facile trovi amikojn, en malfeliĉo estas nenio pli malfacila. »
Citaĵo
« Envio estas la kontraŭulo de la plej bonŝancaj. »
Citaĵo
« Feliĉo konsistas en esti libera, tio estas ne voli ion ajn. »
Citaĵo
« Estas pli malfacile por riĉuloj akiri saĝon ol riĉecon la prudentaj. »
Citaĵo
« Grava afero ne estas tio, kion vi manĝas, sed kiel vi manĝas. »
Citaĵo
« Maloftaj plezuroj estas tiuj, kiuj plej ĝojigas nin. »
Citaĵo
« Neniu persono estas libera, se li ne estas sia propra mastro. Neniu estas libera se li ne estas mastro de si mem. »
Citaĵo
« Ni ne devas teni nian ŝipon per unu ankro aŭ nian vivon per unu espero»
Citaĵo
« Ni ne devas timi malriĉecon, aŭ ekzilon, aŭ malliberejon, aŭ morton... Kion ni devas timi estas la timo mem. »
Citaĵo
« Neniam provu ridigi homojn; ĉar krom esti la vera rimedo por fali en la mondon de laboro de la simplaj homoj, ĝi malpliigas la respekton kaj estimon, kiujn oni ŝuldas al vi. »
Citaĵo
« Ne ŝajnigu, ke aferoj estas tiel, kiel vi volas. Deziru ilin kiel ili estas. »
Citaĵo
« Ni ne povas eviti erarojn, sed ni povas konstante atenti por provi eviti ilin. »
Citaĵo
« Vi ne povas fariĝi ĉampiono sen ŝvito. »
Citaĵo
« Nia bono kaj nia malbono ne ekzistas krom en nia volo»
Citaĵo
« Por pligrandigi vian popolon, vi ne devas levi la tegmentojn de iliaj hejmoj, sed la animojn de iliaj loĝantoj. »
Citaĵo
« Cerbumu multon antaŭ diri aŭ fari ion, ĉar vi ne povos mildigi ĝin post dirita aŭ farita. »
Citaĵo
« Se ili parolas malbone pri vi kun fundamento, korektu vin; alie, ekridu. »
Citaĵo
« Se vi volas ion bonan, serĉu ĝin en vi mem. »
Citaĵo
« Se vi volas esti bona, unue kredu, ke vi estas malbona. »
Citaĵo
« Se vi volas esti verkisto, skribu. »
Citaĵo
« Saĝo estas tiel malfacila por riĉuloj kiel por saĝuloj akiri riĉecon»
Citaĵo
« Stoikulo, tio estas viro, kiu en malsano pensas, ke li estas feliĉa, kiu en danĝero pensas, ke li estas feliĉa, kiu en ekzilo pensas, ke li estas feliĉa, kiu malestimita kaj kalumniita sentas sin feliĉa. »
Citaĵo
« Gardu viajn pensojn kiam vi estas sola kaj viajn vortojn, kiam vi estas kun aliaj. »
Citaĵo
« Racio ne mezureblasas per grandeco aŭ alteco, sed per principo. »
Citaĵo
« Teorie nenio malhelpas, ke ni sekvu tion, kion ni instruas; sed en la vivo estas multaj aferoj por fortiri nin. »
Citaĵo
« Kio estas la unua afero de tiu, kiu praktikas filozofion? Forigi memfidemon. Ĉar estas neeble por iu eklerni tion, kion li pensas, ke li jam scias. »
Citaĵo
« Se vi estas bona leganto, legu; se verkisto, skribu. »
Citaĵo
« Du principojn ni ĉiam devas atenti - ke estas nenio estas bona aŭ malbona krom en la volo; kaj ke ni devas ne gvidi eventojn, sed sekvi ilin. »
Citaĵo
« Provu ĝui la grandan festivalon de la vivo kun aliaj homoj. »
Citaĵo
« La naturo donis al homoj unu langon sed du orelojn, por ke ni aŭdu de aliaj duoble pli ol ni parolas. »
Citaĵo
« Ŝipo ne navigu per unu ankro, nek vivo sur unu espero»
Citaĵo
« Fortigu vin per kontento: tio estas nepenetrebla fortikejo. »
Citaĵo
« Pensu pri Dio pli ofte ol vi spiras»
Citaĵo
« Elektu la plej noblan vivon, ĉar kutimo povas fari ĝin dolĉa al vi. »
Citaĵo
« Vi estas malgranda animo, portanta kadavron»
Citaĵo
« Estas pli necese, ke la animo resaniĝu ol la korpo; ĉar pli bone estas morti ol vivi malbone. »
Citaĵo
« La esenco de bono kaj malbono estas certa dispozicio de la volo»
Citaĵo
« Ne gravas tio, kio okazis al vi, sed kiel vi reagas al ĝi. »
Citaĵo
« Estas cirkonstancoj, kiuj montras, kio homoj estas. »
— Epikteto
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono