Politiko de detenado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Detenado)
Politiko de detenado
Politiko de detenado
Politiko de detenado
Aliaj projektoj
Politiko de detenado en Vikipedio

Politiko de detenado estis oficiale praktikata de Usono ekde 1947 kaj celinta deteni Sovetunion kaj ties influon en la mondo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [en 1947] Walter Lippmann estis substrekanta gravecon ellabori kriteriojn por difini en kiuj areoj kontraŭstaro al la sovetia ekspansio estas vive grava por la usonaj interesoj. Sen tia kriterio Usono devos aranĝi “nehomogenan miksaĵon de satelitoj, klientoj, parazitoj kaj marionetoj”, kio ebligos al la novkreitaj aliancanoj de Usono ekspluati la politikon de detenado por siaj propraj interesoj. Usono trafos kaptilon, estante devigita subteni nevivkapablajn reĝimojn, kio starigos Vaŝingtonon antaŭ malĝoja elekto inter “pacigado kaj malvenko kun perdo de la vizaĝo aŭ… subteno de ili kontraŭ enorma prezo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikala kritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri deziro de Winston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la 1950-aj jaroj] Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula demenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj agoj, insistante je intertraktoj same dum la milito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita politiko de detenado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la komenco de la Malvarma milito] Diplomatio ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de kontrolo super armiloj, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de politika dialogo; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de timigado. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je intertraktoj, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Aliaj naciismaj gvidantoj, formintaj sin laŭ ekzemplo de Naser, ne subiĝis al alloga kantado de politiko de detenado. Ilia ĉefa avantaĝo dum intertraktoj estis la Malvarma milito, kiun ili samtempe ekspluatis kaj kondamnis»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …dum la tuta periodo de la Malvarma milito grava parto de internaj diskutoj rilate politikon de detenado okazis en klasikaj usonaj kategorioj, ekskludantaj geopolitikon, kiam unu grupo da oponantoj traktis eksteran politikon kiel fakon de teologio dum ĝiaj oponantoj taksis ĝin kiel fakon de psikiatrio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Oni povas nur kompati politikistojn, kiuj iĝis ostaĝoj de konsilioj de sciencistoj kun ega vasteco de la opinioj, dediĉintaj pli da jaroj al esplorado de nukleaj problemoj ol da horoj havis politikistoj por pritrakti tiujn aferojn. Debatoj pri tiaj misteraj aferoj kiel atakebleco, precizeco de trafo kaj neprognozebleco de rezulto akiris implikan karakteron de mezepokaj diskutoj pri teologiaj aferoj, estante efektive anstataŭaĵoj de longdaŭraj filozofiaj diskutoj, estiĝintaj en la unuaj tagoj de la apero de koncepto de detenado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Detenado estas ne simple preteco respondi per perforto al perforto (prefere skrupule dozita). Ĝi estas destinita preventi provojn de tia perforto fare de alia flanko, influante ĝian decidofaradon, inkluzive la senracian komponanton. » « Сдерживание означает не просто готовность ответить насилием на насилие (предпочтительно тщательно дозированным). Оно призвано предотвратить попытки такого насилия другой стороны, подействовав на принятие ею решений, в том числе с учетом иррациональной составляющей. »
— Andrej Kokoŝin, Demandoj de aplika milito [2018]

Vidu ankaŭ[redakti]