Charles André Joseph Marie DE GAULLE (Esperantigite Karlo de Golo) (naskiĝis la 22-an de novembro 1890 en Lille, mortis la 9-an de novembro 1970 en Colombey-les-Deŭ-Églises, Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtatulo.
« Ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan: tio estas kutime la loko malplej loĝata. »
«Dante, Goethe, Chateaubriand, apartenas al tuta Eŭropo sammezure kiel ili estis respektive kaj eminente italoj, germanoj kaj francoj. Ili ne estus multe servintaj Eŭropon se ili estintus senpatriuloj aŭ se ili estus pensintaj en iaj asimilitaj esperanto aŭ volapuko. »
« Dante, Goethe, Chateaubriand, appartiennent à toute l'Europe dans la mesure où ils étaient respectivement et éminemment Italien, Allemand et Français. Ils n'auraient pas beaucoup servi l'Europe s'ils avaient été des apatrides et s'ils avaient pensé, écrit en quelque espéranto ou volapük intégrés... »
— Lors d'une conférence de presse à L'Elysée, le 15/05/1962
« Ili ne multe estus servintaj Eŭropon se ili estus estintaj senpatrujaj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en ia integrita Esperanto aŭ Volapuko.[1]»
« En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis modaakuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
« Interago de persona modesteco de usonaj gvidantoj kaj ilia historiaorgojlo unuflanke kaj persona orgojlo de Charles de Gaulle kaj lia historia modesteco aliflanke iĝis difina faktoro en estiĝo de psikologia bariero inter Usono kaj Francio. »
« Charles de Gaulle deziris ke Bonno traktu Francion kiel pli fidindan aliancanon ol Usono kaj poiomete anstataŭigus usonan gvidantecon per tiu franca. »
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »