Koncepto de la homo ĉe Karolo Markso

El Vikicitaro
Koncepto de la homo ĉe Karolo Markso
Aliaj projektoj
Koncepto de la homo ĉe Karolo Markso en Vikipedio

Koncepto de la homo ĉe Karolo Markso (angle: Marx's Concept of Man) estas la verko de germana, usona psikologo Erich Fromm, eldonita en 1961 kaj dediĉita al la teorio de homa naturo ellaborita de Karolo Markso.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Filozofio de Markso, same kiel multaj aferoj en la ekzistada pensado, reprezentas proteston kontraŭ fremdiĝo de la homo, lia perdo de si mem kaj lia transformiĝo je la aĵo; tio estas movado kontraŭ malhumanigo kaj maŝinigo de la homoj, kreitaj de la okcidenta industriigo»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Filozofio de Markso radikas je la humanisma okcidenta filozofia tradicio, devenanta de Spinozo kaj poste de filozofoj de la franca kaj germana Klerismo de la 18-a jarcento, daŭrigitaj de Goethe kaj Hegelo, kies senco estas zorgo pri la homo kaj lia realigo de siaj eblecoj. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« La centra temo de la filozofio de Markso, maksimume esprimita de li en la Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844, estas ekzistado de reala individuo, kiu estas tio kion li faras kaj kies naturo malkovras kaj manifestas sin en la historio»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Filozofio de Markso estas filozofio de protesto trasorbita de la kredo je la homo, je lia kapablo liberigi sin kaj realigi sian potencialon. Tia kredo estas trajto de la pensado de Markso, karaktera por la okcidenta kulturo ekde la malfrua mezepoko ĝis la 19-a jarcento kaj tiom malofta nuntempe. Pro tio al multaj legantoj, kontaĝitaj de la nuntempa spirito de kondamniteco kaj akceptintaj koncepton de la origina peko (en niebuhrismajfreudismaj terminoj) filozofio de Markso ŝajnas arkaiĝinta, malnovmoda, utopia. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Averaĝa homo impetas al azilo — li penas forkuri de libereco kaj serĉas sekurecon en brakumoj de granda ŝtato kaj grandaj korporacioj»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Se en Usono socialismo estas la termino el diabla vortaro ne rekomendita al uzado, do por la resto de la mondo validas kontraŭo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Kvankam la vero konsistas je tio ke Sovetunio estas sistemo de konservativisma ŝtata kapitalismo, ne realigo de socialismo laŭ Markso, kaj Ĉinio per siaj agoj rifuzas emancipiĝon de la individuo, kio estas la ĉefa celo de socialismo, ĉe tio ambaŭ ŝtatoj uzas allogecon de la marksisma pensado por plaĉi al la popoloj de Azio kaj Afriko»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Starigante la nealiĝintajn ŝtatojn antaŭ elekto inter “marksismo” kaj “socialismo” unuflanke kaj kapitalismo kiel sistemo de libera entreprenado aliflanke (aŭ, kiel ni kutime nomas tion, inter “sklaveco” kaj “libereco”), ni faras al Sovetunio kaj Ĉinio kolosan subtenon je lukto pri la homaj mensoj»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Stranga ironio de la sorto estas je tio ke mankas limo de nekompreno kaj distordoj de la teorioj eĉ en nia epoko, kiam haveblas nelimigita alirebleco al la fontoj. Malfacilas imagi pli dramecan ekzemplon de tiu ĉi fenomeno ol tio kio okazis al teorio de Karolo Markso dum lastaj jardekoj. En gazetaro, en politikistaj paroloj, en libroj kaj artikoloj de estimataj sociologoj kaj filozofoj konstante renkontiĝas referencoj al Markso kaj marksismo. Tamen kreiĝas impreso ke krom maloftaj esceptoj la politikistoj kaj ĵurnalistoj ne sukcesis tralegi pli ol unu alineon de Markso, kaj la sociologoj kontentiĝas je la plej supraĵa kono de liaj verkoj. Ili klare sentas ke ili povas senpune prezenti sin kiel ekspertojn, ĉar neniu homo havanta potencon kaj statuson en la sfero de sociaj sciencoj pridubas iliajn malklerajn rezonojn. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Inter ĉiuj eraroj verŝajne la plej disvastiĝinta estas aserto pri “materiismo” de Markso. Estas supozate ke kiel la ĉefan psikologian motivon de la homa agado Markso konsideris deziron de financa enspezo kaj komforto kaj ke tiu ĉi strebo al maksimuma profito estas la ĉefa movoforto en la privata vivo de la individuo kaj en la vivo de la tuta homa raso. Same populara estas kredo ke Markso ignoris gravecon de individuo, ke li ne montris estimon, nek komprenon de spiritaj bezonoj de la homo kaj ke lia idealo estis sata kaj bone vestita, sed “senanima” homo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Kapitalismo de la 20-a jarcento apenaŭ diferencas de tiu karikaturo al socialismo de Markso, kiun bildigas liaj kontraŭuloj. Eĉ pli mirinda estas la fakto, ke homoj, plej furioze akuzantaj Markson pri “materiismo”, riproĉas socialismon pri manko de realismo pro tio ke ĝi ne agnoskas strebon al materiala profito kiel la solan efektivan laborstimulon. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Same kiel en 1917 kaiser kaj “fritz-oj” tre rapide iĝis enkorpigo de la malbono kaj eĉ la muziko de Mozart iĝis parto de la malamika teritorio, nun lokon de diablo okupis komunistoj kies doktrinoj ne bezonas objektivan esploradon. Kiel kialo de tia malamo kutime estas indikata teroro dum pluraj jaroj efektivigata de stalinistoj, tamen ekzistas seriozaj kialoj pridubi sincerecon de tia klarigo: analogiaj teroraj agoj kaj ekzemploj de senhoma konduto de francoj en Alĝerio, de Trujillo en Dominika Respubliko, Francisco Franco en Hispanio ne elvokas la saman moralan kondamnon, se ili entute elvokas ion. Eĉ pli, transiro de la stalinisma sistemo de furioza teroro al la reakcia polica ŝtato de Ĥruŝĉov ne altiris specialan atenton, kvankam oni povus atendi ke ĉiu serioze zorgita pri la homa libereco ĝojos pro la ŝanĝoj, kiuj kvankam estante tute malsufiĉaj tamen nekompareble plibonigis staton de la homoj post la stalinista teroro, kiun travivis la lando. Ĉio ĉi donas al ni bazon dubi ke indigno rilate Rusion efektive radikas en la etikaj principoj kaj humanj sentoj; plej verŝajne temas pri tio ke la sistemo, rifuzanta la privatan posedon, estas perceptata kiel senhoma kaj minaca. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Efektive Markso estis okupanta firman pozicion de kontraŭulo de filozofia materiismo, kies adeptoj estis multaj progresemaj pensantoj en tiu tempo (speciale tiuj okupiĝintaj pri naturaj sciencoj). »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Efektive Markso neniam uzis la terminon “historia materiismo” aŭ “dialektika materiismo”; li parolis pri sia “dialektika metodo” kontraŭe al tiu de Hegelo kaj pri ĝia “materia bazo”, kiun li traktis kiel simple bazajn kondiĉojn de la homa ekzistado»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« [ideo de Markso] Kia estas la agado de la individuoj, tiaj estas ili mem. Tio kio ili estas do koincidas kun ilia produktado — koincidas kun tio kion ili produktas kaj kun tio kiel ili produktas. Do kio estas la individuoj, dependas de la kondiĉoj de ilia produktado. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso estis same fremda al burĝa materiismo kaj al ideismo de Hegelo; do li povis tute rajte diri ke lia filozofio estas ne ideismo kaj nek materiismo, sed sintezo de humanismo kaj naturalismo»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Tamen efektive historia materiismo estas tute ne psikologia teorio; ĝi asertas ke rimedo per kiu homo produktas tiujn aŭ aliajn produktojn, difinas lian pensadon kaj liajn dezirojn; sed ĝi ne diras ke la ĉefa strebo de la homo estas atingo de maksimuma materiala profito»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Des pli Markso neniukaze neis influon de la ideoj sur la evoluon de la homo kiel tion prezentas populara interpreto de liaj verkoj. Li neis ne la influon de la ideoj, sed la influon de tiuj el ili, kiuj ne radikas en la homa kaj socia realoj kaj nek povas esti, laŭ vortoj de Hegelo, “reala ebleco”. Kaj plej gravas ke Markso neniam forgesis ke ne nur cirkonstancoj kreas la homon, sed ankaŭ la homo kreas la cirkonstancojn. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Ideo de politika revolucio, uzanta perforton, tute ne apartenas al Markso; ĝi gvidis la burĝan socion dum la lastaj tri jarcentoj. Okcidenta demokratio estas ido de la grandaj angla, franca kaj usona revolucioj; la rusa Februara revolucio en 1917 kaj la germana en 1918 estis bonvenigataj en la Okcidento malgraŭ tio ke ili aplikis perforton. Estas tute klare ke indigno pro apliko de perforto en la nuntempa okcidenta mondo dependas de tio kiu kaj kontraŭ kiu aplikas la perforton. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Grandega merito de Markso estis ke li forlasis la kadron de tradiciaj imagoj de meza klaso: li ne kredis je krea forto de la perforto, je tio ke politika sistemo mem kapablas krei novan socian ordon. Pro tiu ĉi kialo, laŭ Markso, perforto en pleja bona kazo povas havi nur transiran signifon, sed ĝi ne kapablis ludi rolon de motoro de transformado de la socio»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso, malsame ol multaj tiutempaj sociologoj kaj psikologoj, ne kredis ke ne ekzistas tia afero kiel homa naturo, ke la homo naskiĝas kiel pura folio de papero sur kiu kulturo skribas sian tekston. Male al tiu sociologia relativismo li komencis de la ideo ke la homo kiel estaĵo estas rekonebla kaj ekkonebla ento, ke la homo povas esti difinita ne nur biologie, anatomie kaj fiziologie, sed ankaŭ psikologie. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Historio estas la historio de sinrealigo de la homo; ĝi estas nenio alia ol sinkreado de la homo dum procezo de laboro kaj produktado»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Efektive vidpunktoj de Goethe, Hegelo kaj Markso estas proksime ligitaj al la ideoj de zeno. Komuna por ili estas la ideo ke la homo superas distancon inter subjekto kaj objekto: objekto, restante objekto, ĉesas esti ĝi kaj danke al tia nova aliro la homo iĝas unu tuto kun la objekto, kvankam ili ambaŭ plu restas malsamaj. La homo, humanisme traktante la mondon de aĵoj, superas sian fremdiĝon»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Kompreneble ne necesas konfuzi la taskon de likvido de mizero, malebliganta dignan vivon, kaj strebon al senĉese kreskanta konsumado, kiu iĝis supera celo por kapitalismo kaj “ĥruŝĉovismo”. Markso tute klare parolis kaj subtene al la venko super mizero, kaj kontraŭ konsumado kiel precipa celo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« La ĉefa riproĉo de Markso rilate kapitalismon estas ne maljusteco rilate distribuon de la riĉaĵoj, sed transformado de laboro je deviga, fremdigita, sensenca laboro, kaj de la homo je “misformita kriplulo”. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Ne eblas trovi pli grandan nekomprenon aŭ miskomprenon de la vidpunktoj de Markso ol tiu, kiu implicite aŭ eksplicite troviĝas en eldiroj de sovetiaj komunistoj, reviziistoj kaj kapitalismaj kontraŭuloj de socialismo: ili ĉiuj opinias ke Markso deziris nur ekonomiajn plibonigojn de la vivo de proletaro kaj ke li strebis nuligi privatan posedon por ke laboristo havu tion, kion nun havas kapitalisto. La vero konsistas je tio ke por Markso stato de laboristo de rusa “socialisma” fabriko, de angla fabriko posedata de ŝtato aŭ de tiu usona kiel General Motors, ne havus kernajn diferencojn. [...] La centra temo de Markso estis tasko de transformado de fremdigita, sensenca laboro je laboro krea kaj libera, ne altigo de salajro de fremdigita laboristo ĉe privata aŭ “abstrakta” ŝtata kapitalismo»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Por Markso historio de la homaro estas historio de progresa evoluo de la homo kaj samtempe de kreskanta fremdiĝo. Liaj imagoj pri socialismo estas libereco disde fremdiĝo, reveno de la homo al si mem, lia sinrealigo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Fremdiĝo (aŭ distanciĝo) signifas por Markso, ke la homo ne sentas sin aktiva aganto rilate la mondon, ke la mondo (naturo, aliaj homoj, li mem) restas fremda al li. Objektoj de tiu ĉi mondo staras super li kaj aparte de li, eĉ se ili estas kreitaj de li mem. Fremdiĝo laŭsence signifas pasivan perceptadon kaj travivadon de la mondo, rilaton al si mem kiel subjekto apartigita de objekto. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Ankaŭ Karl Löwith atentigas ke Markso estas kontraŭ ne dioj, sed idoloj»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Idolo povas iĝi figuro simila al dio: ŝtato, eklezio, persono, posedaĵo. Idolismo ŝanĝas siajn objektojn, en neniu kazo sin limigante per tiuj, kiuj havas la tiel nomatan religian signifon. Idolismo ĉiam estas adorado de io, je kio la homo investis proprajn kreajn fortojn kaj al kio li ekde tiam subiĝas anstataŭ kreeme realigi sin en la krea agado»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« [pri psikologio de fanatikulo] Li estas malplena, morta, depremita kaj por rekompenso de sia depresia stato kaj de interna senviviĝo li trovas por si idolon, kio estas la ŝtato, partio, ideo, ekleziodio. Fanatikulo transformas tiun idolon je absoluto kaj subiĝas al ĝi absolute. Danke al tio lia vivo akiras iun sencon, subiĝo al la elektita idolo ekscitas lin. Tiu ĉi ekscito cetere devenas ne de ĝojo de kreado de io. Tio estas intensa, sed malvarma ekscitiĝo, bazita sur la interna senviviĝo — aŭ, se diri metafore, “brulanta glacio”. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Lingvo estas unu el la plej valoraj atingoj de la homaro; eviti fremdiĝon, rezigninte la parolon, estus stulte — tamen ĉiam necesas memori pri danĝero de elparolita vorto: ĝi minacas anstataŭi vivan travivaĵon. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Efektive nocio “fremdiĝo” en laika lingvaĵo estas ekvivalenta al tio kio en teologia lingvaĵo estus nomita peko: rezigno de la homo de si mem, de dio interne de si. Pensanto, kiu enkondukis la nocion “fremdiĝo”, estis Hegelo. Por li la historio de la homaro estis samtempe la historio de fremdiĝo (Entfremdung) de la homo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso bonvenigus la ŝtaton je la rolo de kapitalisto kiel en Sovetunio eĉ ne iom pli ol la privatan kapitaliston. Markso ne interesiĝis unuavice pri egaligo de la enspezoj. Li estis zorgita pri liberigo de la homo de tia speco de laboro, kiu detruas lian individuecon, transformas lin je aĵo kaj faras lin sklavo de aĵoj. Same kiel Søren Kierkegaard strebis al savo de la individuo, ankaŭ kritiko de kapitalisma socio fare de Markso estis direktita ne kontraŭ maniero distribui la enspezojn, sed kontraŭ maniero de produktado, kaŭzanta detruadon de la personeco kaj sklavigon de la homo — same de laboristo kaj kapitalisto — fare de aĵoj kaj cirkonstancoj, kreitaj de ili mem. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Diferenco inter la vidpunktoj de Markso kaj komunisma totalismo ne povus esti esprimita pli radikale: homeco ne devas iĝi rimedo de individua ekzistado kaj des pli — rimedo, uzata de la ŝtato, klasonacio»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso ne antaŭvidis ĝis kia grado fremdiĝo iĝos la sorto de plejparto de la homaro, speciale de konstante kreskanta parto de loĝantaro, manipulanta simbolojn kaj homojn, ne maŝinojn. Se paroli pri tio, do kontoristo, peranto, ŝtatoficisto hodiaŭ estas eĉ pli femdiĝintaj ol kvalifikita laboristo. [...] Ili estas la veraj “homoj de organizaĵo”, oble pli ol kvalifikitaj laboristoj; korporacio estas ilia idolo. Tamen rilate la konsumadon mankas diferenco inter la homoj de fizika laboro kaj reprezentantoj de burokrataro. Ili ĉiuj sopiras la aĵojn, novajn aĵojn por ilin havi kaj uzi. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso, la homo ĉiujare releginta Esĥilon kaj Ŝekspiron, kiu en si mem efektivigis plej grandajn atingojn de la homa pensado, neniam povus eĉ imagi ke lia ideo de socialismo povos esti komprenita tiel ke la celo de socialismo estas sata kaj bone vestita socio de “socialaj garantioj” aŭ “ŝtato de laboristoj”. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Tio ke Markson oni komencis konsideri malamiko de libereco iĝis ebla nur danke al kolosa trompo de Stalin, kiu kuraĝis paroli je la nomo de Markso, kombine kun kolosa malklereco ekzistanta rilate Markson en la okcidenta mondo. Por Markso celo de socialismo estis nome libereco, sed libereco je oble pli radikala senco ol tion supozas la nuna demokratio — libereco kiel sendependeco, bazita sur memstareco de la homo, kiu apogas sin sur proprajn fortojn en krea interagado kun la ekstera mondo. Libereco, laŭ opinio de Markso, je “oble pli granda grado estas esenco de la homo ol tion imagas ĝiaj kontraŭuloj [...] Eĉ ne unu homo kontraŭas liberecon; plejparte li kontraŭas liberecon de la aliaj. En tiu aŭ alia formo libereco ekzistis ĉiam — jen kiel speciala privilegio, jen kiel universala rajto”. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Se uzi nuntempan terminologion, temas pri diferencigo de neŭrozaj kaj raciaj (sanaj) bezonoj. La homo ofte konscias nur siajn falsajn bezonojn kaj ne konscias la verajn. [...] La ĉefa tasko de socialismo, laŭ Markso, estas rekonado kaj realigado de la veraj bezonoj de la homo, kio iĝos ebla nur kiam la produktado servos al la homo kaj kapitalo ĉesos produkti kaj ekspluati falsajn bezonojn. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso luktis kontraŭ religio ĝuste pro tio ke okazis ĝia fremdiĝo kaj ĝi ne plu kontentigas verajn bezonojn de la homo. Efektive lukto de Markso kontraŭ dio estas lukto kontraŭ idolo, kiun oni nomas dio. Ankoraŭ tre juna, li uzis kiel epigrafon al sia disertaciaĵo jenajn vortojn: “Ne tiu estas sendiulo, kiu kondamnas diojn de homamaso, sed tiu kiu atribuas opinion de la amaso al dioj”. Ateismo de Markso estas la plej evoluinta formo de racia mistikismo kaj ĝi estas pli proksima al Majstro Eckhartzeno ol tiuj defendantoj de dio kaj religio, kiuj akuzas lin pri sendieco. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Paco kaj justeco por la profetoj ne signifis mankon de milito kaj maljusteco. Paco kaj justeco estas konceptoj, kiuj radikas en la malnovtestamenta koncepto de la homo»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Laŭ la Malnova Testamento, dio prezentas sin en la historio (“dio de Abrahamo, dio de Isaako, dio de Jakobo”); kaj ĝuste en la historio, kaj ne en stato eksterhistoria, troviĝas savo de la homo. Tio signifas ke spiritaj celoj de la homo estas neapartigeble ligitaj al transformado de la socio; politiko laŭ sia senco ne estas sfero, apartigita de la moralaj valoroj kaj de sinrealigo de la homo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« En mezepoko spirita aŭtoritato estis la katolika eklezio; protestantismo unue luktis kontraŭ ĝia potenco, promesante al individuo pli grandan sendependecon, sed fine ĝi venis al tio ke faris la ŝtaton nediskutebla kaj despota reganto de la animo kaj korpo de la homo. Ribelo kontraŭ monarĥia potenco okazis sub standardo de nacia ŝtato kaj dum iu tempo ĝi promesadis iĝi reprezentanto de liberaj civitanoj, tamen baldaŭ ĝi dediĉis sin al defendo de materialaj interesoj de tiuj, kiuj havis kapitalon kaj povis danke al tio ekspluati laboron de plejparto de loĝantaro. Iuj sociaj klasoj protestis kontraŭ tia nova aŭtoritatismo kaj insistis je libereco de individuo de entrudiĝo de laikaj potencoj. Tiu postulato de liberalismo, direktita al defendo de “libereco disde” unuflanke sekvigis postuladon de tio ke la ŝtato kaj socio ne provu realigi “liberecon por”. Alivorte, liberalismo devis insisti ne nur je apartigo de la ŝtato kaj eklezio, sed ankaŭ nei ke funkcio de la ŝtato estas helpi pri realigo de certaj spiritaj kaj moralaj valoroj; ili estis konsiderataj troviĝantaj je dispono sole de la individuo. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Do marksismo kaj aliaj formoj de socialismo estas heredantoj de profeta mesianismo, kristana mileniisma sekteco, tomismo de la 13-a jarcento, renesanca utopiismo kaj Klerismo de la 18-a jarcento. Socialismo de Markso estas sintezo de profeta-kristana ideo pri la socio kiel loko de spirita realigo kaj ideo de individua libereco. Pro tio ĝi kontraŭas eklezion, ĉar ĝi limigas rajtojn de racio, kaj liberalismon, ĉar ĝi traktas la socion aparte de la moralaj valoroj. Kaj ĝi kontraŭas stalinismon kaj “ĥruŝĉovismon” pro ilia aŭtoritatismo kaj neglekta traktado de la humanismaj valoroj. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« [...] kiu diras ke “juna” kaj “matura” Marksoj malsame traktis la homon? Tiaj asertoj apartenas plejparte al rusaj komunistoj; ili ne povas fari alie, ĉar ilia instruo, same kiel socia-politika sistemo, en ĉiuj kampoj kontraŭas humanismon de Markso. Por ili la homo estas servisto de la ŝtato kaj de produktado, ne fina celo de ĉiuj sociaj ŝanĝoj. La celo de Markso — evoluigo de la homa individueco — estas neata de la sovetia sistemo eĉ pli ol de la nuntempa kapitalismo. Materiismo de komunistoj estas oble pli proksima al mekanisma materiismo de la burĝaro de la 19-a jarcento, kontraŭ kiu luktis Markso, ol al la historia materiismo de Markso. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Unue, Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844 ne estis publikigitaj antaŭ 1932 kaj pli frue ne estis konataj eĉ kiel manuskripto; due, ĝis 1932 “La germana ideologio” ankaŭ ne estis komplete publikigita kaj elĉerpaĵoj el ĝi estis eldonitaj nur en 1926. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Oni ofte priskribas lin kiel “solecan” homon, izolitan de siaj samtempuloj, agreseman, orgojlan kaj aŭtoritatisman. Ĉiu kiu almenaŭ iomete konas biografion de Markso ne akceptos tian imagon, ĉar ĝi malbone akordiĝas kun portreto de Markso — edzo, patro kaj amiko»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« En la mondo verŝajne estas konataj malmultaj geedzecoj, kiuj prezentus tian malkutiman de la homa vidpunkto perfektecon, kia estis geedzeco de Karolo kaj Jenny Marx»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Engels estis persono de mirindaj homaj kaj intelektaj meritoj. Li estis ĉiam agnoskanta superecon de talento de Markso kaj admiris lin. Li dediĉis sian vivon al laboro de Markso, kvankam li neniam estis evitanta propran kontribuon al komuna afero, nek subtaksis ĝin. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« Markso ĉiujare estis releganta Esĥilon kaj Ŝekspiron je originalo kaj en la plej malfacila tempo — kiam estadis malsana lia edzino — li estis profundiĝanta je matematiko kaj esploradis diferencialan kalkulon»
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]
Citaĵo
« [...] Markso estis enkorpigo de la okcidenta homeco — li estis homo de senkompromisa vereco, malkovranta la plejan esencon de la realo, kaj neniam trompita per falsa ŝajneco. Markson distingis nefleksebla kuraĝo kaj tuteco, profunda zorgiteco pri estonteco de la homaro kaj manko de vanteco kaj de sopiro de potenco; ĉiam vigla, ĉiam inspirita, viviganta ĉion kion li tuŝis, Markso enkorpigis la okcidentan tradicion en ĝia plej bona formo — kredo je racio kaj progreso de la homaro. Li estis manifestiĝo de sia koncepto de la homo, kiu ĉiam troviĝis en la centro de lia atento. La homo, kiu estante riĉa posedas malmulton; la homo kiu estas riĉa tiam kiam lin bezonas aliaj homoj. »
— Erich FrommKoncepto de la homo ĉe Karolo Markso [1961]

Vidu ankaŭ[redakti]