Famo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Populareco)
Famo
Famo
Famo
Aliaj projektoj
Famo en Vikipedio
Famo en Komuneja kategorio
Famo en Vikivortaro

Famopopulareco estas granda diskonateco de iu aŭ io.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Iam herooj estis modelo: famulo estas taŭtologio... La sola signo de la gloro de la famuloj estas ilia fameco, fakto de ilia konateco... Tamen famulo estas nenio alia ol variaĵo de ni mem, idealigita reklamo. Imitante lin, strebante nin vesti kiel li, paroli lian lingvaĵon, ŝajnigi nin lia similaĵo, ni nur imitas nin mem... Kopiante taŭtologion, ni mem iĝas taŭtologioj: kandidatoj esti tio kio ni estas... ni serĉas modelojn kaj ni kontemplas nian propran spegulaĵon. »
— Daniel J. BoorstinThe Image: A Guide to Pseudo-Events in America [1962]
Citaĵo
« La daŭro de populareco estas tiu de maĉgumo. Kiam la glukozo finiĝas, homoj elkraĉas ĝin. » « (hispane) La duración de la popularidad es la de un chicle. Cuando se acaba la glucosa, la gente lo escupe. »
— Manuel Vicent
Citaĵo
« Ni jam sukcesis krei demokratian, nacian registaron kiu estas revolucia kaj populara. Tiel komenciĝas socialismo, ne per dekretoj. »
— Salvador Allende
Citaĵo
« Plej multaj homoj juĝas virojn nur laŭ sia populareco aŭ sia riĉaĵo»
— François de La Rochefoucauld
Citaĵo
« Populareco estas nenio pli ol malfermita pordo por ke homoj eniru vian vivon» « (hispane) La popularidad no es más que una puerta abierta para que la gente se meta en tu vida. »
— Manuel Hidalgo
Citaĵo
« Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! »
— Sankta Luko, Evangelio laŭ Luko 6:26[1]
Citaĵo
« Mi ŝatus esti fama kaj nekonata. »
— Edgar Degas
Citaĵo
« Mia difino de libera socio estas socio, kie estas sekure esti nepopulara. » « (angle) My definition of a free society is a society where it is safe to be unpopular. »
— Adlai Stevenson 2a
Citaĵo
« Mi ne kredas ke ili pravas, kiuj diras ke oni devas ignori la difektojn de famaj viroj. Mi pensas ke estas pli bone, ke ni konu ilin. Tiam, kvankam ni konscias havi kulpojn tiel okulfrapajn kiel iliaj, ni povas kredi ke tio ne malhelpas atingi iliajn virtojn» « (angle) I do not believe they are right who say that the defects of famous men should be ignored. I think it is better that we should know them. Then, though we are conscious of having faults as glaring as theirs, we can believe that that is no hindrance to our achieving also something of their virtues. »
— William Somerset Maugham

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Por la sana fameco estas egale, per kies buŝoj ĝi kreiĝas: tio estas indiferente, gravas nur ke estas prononcata la nomo… Lia nomo kolektas la amason… La amaso de la strebanta al la fameco konsistas el ombroj, pli ĝuste el estaĵoj, por kiuj tute ne necesas vivi post kiam ili faris unusolan aferon: proponcis la tute konkretan nomon… Sed kion plu faros tiuj ĉi ombroj, iliaj grandecoj, aspektoj, laboroj, manĝaĵoj — ĉio ĉi al la glorata estas tute indiferente. Se li zorgas pri la prononcantaj la nomon buŝoj, ilin serĉas, subaĉetas, kolektas, devigas, tio signifas ke li ankoraŭ ne famas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La famulo kolektas la ĥorusojn. Li deziras aŭdi en ili sian nomon. Tio povas esti ĥorusoj de la mortintoj, vivantoj aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: