Radio Libera Eŭropo/Radio Libero

El Vikicitaro
Libera Eŭropo/Radio Libero
Libera Eŭropo/Radio Libero
Libera Eŭropo/Radio Libero
Aliaj projektoj
Libera Eŭropo/Radio Libero en Vikipedio
Libera Eŭropo/Radio Libero en Komuneja kategorio

Libera Eŭropo/Radio Libero estas usona registara radiostacio en Eŭropo, kreita dum la Malvarma milito.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Dum hungaraj studentoj kaj laboristoj batalis surstrate kontraŭ sovetiaj tankoj, Vaŝingtono silentis. Moskvo ricevis eĉ ne unu averton ke minaco aŭ apliko de forto povus fuŝi ĝiajn rilatojn kun Vaŝingtono… Vakuon plenigis la radiostacio Libera Eŭropo, kiu sin taskigis pri klarigo de usona traktado de la situacio, alvokante hungarojn akceli paŝojn de ilia revolucio kaj rifuzi ĉiun ajn kompromison»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« John Foster Dulles estis la ĉefa aŭspicianto de tiaj entreprenoj kiel Radio Libera Eŭropo kaj Radio Libereco, kies ĉefa tasko estis subteni principojn de libereco en Orienta Eŭropo, stimulante sentojn kapablajn ekflamigi ribelon. En aliro de la radiostacio Libera Eŭropo al doloriga problemo estis nenio fajna. Teorie ĝiaj deklaroj ne havis oficialan karakteron, ĝi plendis pri “liberiĝo” en plej laŭvorta kaj militema senco de tiu ĉi vorto. Bedaŭrine diferencoj inter eldiroj de “privata” kaj “oficala” karaktero fare de usona entrepreno financata de la registaro, estis tro malfacile kapteblaj por ke ilin povus kompreni orieneŭropaj liberecbatalantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj autoroj[redakti]

Citaĵo
« [dum la oficperiodo de Ronald Reagan] Interalie ni evoluigis radion Libera Eŭropo kaj helpadis al nerusaj naciistoj, dezirantaj liberiĝi de la regado de Moskvo»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Brzeziński konsideris Radion Libera Eŭropo tre utila […] Brzeziński estis diranta al Jimmy Carter ke radio estas valorega armilo de la Malvarma milito, en kiu ideoj estas same gravaj kiel balistikaj misiloj kaj reakciaj aviadiloj»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] […] li atentis kiel estas traktataj aferoj, prezentantaj por li specialan intereson, kiel la sorto kaj financado de Radio Libera Eŭropo — tio estis objekto de lia aparta zorgo dum la Malvarma milito»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]