Saltu al enhavo

Francesco Petrarca

El Vikicitaro
(Alidirektita el Petrarko)
Francesco Petrarca
Francesco Petrarca
Francesco Petrarca
Aliaj projektoj
Francesco Petrarca en Vikipedio
Francesco Petrarca en Komunejo
Francesco Petrarca en Komuneja kategorio

Francesco PETRARCA (en Esperanto Petrarko, naskiĝis la 20-an de julio 1304 en Arezzo, mortis la 18-an de julio 1374 en Arquà, Padova) estis itala poeto. Li verkis en la itala kaj latine. Same kiel Giovanni Boccaccio li estas fama reprezentanto de la Itala Renesanco.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Hodiaŭ mi supreniris la plej altan monton en ĉi tiu regiono, kiu ne malĝuste nomiĝas Ventosum. Mia sola motivo estis la deziro vidi, kion tiel granda alteco devis proponi»
Citaĵo
« Mi ĝojis pri mia progreso, funebris pri miaj malfortoj kaj kompatis la universalan malstabilecon de homa konduto»
Citaĵo
« Malofte granda beleco kaj granda virto loĝas kune. »
— La mezuroj de bonŝanco (1354)
Citaĵo
« La homo ne havas pli grandan malamikon ol si mem. »
Citaĵo
« Libroj kondukis iujn al lernado kaj aliaj al frenezo, kiam ili glutis pli ol ili povis digesti. »
Citaĵo
« Estas pli bone voli la bonon ol koni la veron»
Citaĵo
« Kvin malamikoj de paco loĝas ĉe ni - avareco, ambicio, envio, kolero kaj fiereco; se oni forpelus ĉi tiujn, ni senerare ĝuus eternan pacon. »
— De vita solitaria (1346)
Citaĵo
« Grandaj eraroj apartenas al granda kompreno. »
Citaĵo
« Libroj instruas kiel vivi kaj morti»

Il Canzoniere (c. 1351–1353)

[redakti]
Citaĵo
« Amo regas sian imperion sen glavo» « Amor regge suo imperio senza spada. »
Citaĵo
« La proverbo "Amu tiun, kiu amas vin", estas antikva fakto» « Proverbio "ama chi t'ama" è fatto antico. »
Citaĵo
« Kaŝita beleco estas la plej dolĉa» « Una chiusa bellezza è piú soave. »
Citaĵo
« Povi diri kiom multe vi amas estas ami sed malmulte.
  • Kiu povas diri kiom multe li amas, malmultan amon li sentas»
Citaĵo
« Bona morto honoras tutan vivon» « Un bel morir tutta la vita honora. »