Napoleono la 3-a (1808 — 1873) estis filo de Louis Bonaparte kaj Hortense de Beauharnais, la unua Prezidento de la Franca Respubliko en 1848 kaj poste la dua imperiestro.
« Ju pli senespera iĝis ĝia [de Francio] pozicio, des pli despere Napoleono la 3-a provadis korekti la situacion per iu brila paŝo simile al pasia ludanto, duobliganta vetmonon post ĉiu sia malgajno. »
« Problemo de Napoleono la 3-a konsistis en tio, ke li ne estis sufiĉe forta por insisti pri siaj deziroj kaj ke liaj planoj estis tro radikalaj por esti subtenataj per konsento. »
« Ambaŭ revoluciuloj, kiuj staris ĉe lulilo de la nuntempa sistemo de la eŭropaj ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. Otto von Bismarck, revoluciulo-konservativisto, spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado. »
« Napoleono la 3-a realigis sian eksteran politikon je stilo de nuntempaj politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de sukceso estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj. »
« Napoleono la 3-a iĝis antaŭveninto de stranga nuntempa fenomeno – politika figuro, kiu pasie sopiras difini kion deziras publiko, sed kiu fine estas rifuzata kaj verŝajne eĉ malestimata de ĝi. »