Henri Barbusse

El Vikicitaro
(Alidirektita el Henri BARBUSSE)
Henri Barbusse
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Henri BARBUSSE (naskiĝis la 17-an de majo 1874 en Asnières; mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis fama franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava. »
Citaĵo
« La starigo de via internacia Asocio, kiu estiĝas meze de la necertecoj kaj fantaziaĵo de la burĝaj esperantistaj organismoj, signas la novan kaj definitivan etapon de la ideo. Vi nun staras en vera efektiviĝo kaj sur la vera kampo, kien vi devis preni lokon. »
— Henri Barbusse pri Sennacieca Asocio TutmondaSennaciulo, 1923
Citaĵo
« Oni ne diru: estas aferoj pli gravaj kaj pli urĝaj ol lerni Esperanton. Oni ne plu rajtas prokrasti ĉi tiun komunan taskon kiu prezentiĝas al ĉiu.[1] » « (france) Il ne faut pas dire : il y a des choses plus importantes et plus urgentes à faire que d’apprendre l’Espéranto. On n’a plus le droit de différer cette mission commune qui se présente à chacun. »
Citaĵo
« Tiuj kiuj imagis internacian lingvon havis tiun gloron kaj tiun genion entrepreni la union de la Homoj de la komenco.[1] » « (france) Ceux qui ont conçu l’idée d’une langue internationale, ont eu cette gloire et ce génie d’entreprendre l’union des Hommes par le commencement. »
Citaĵo
« Mi kredas, malgraŭ ĉio, en la venko de vero. Mi kredas je la grava valoro, ĉi-poste netuŝebla, de tiuj malmultaj vere frataj viroj en ĉiuj landoj de la mondo, kiuj, en la oscilado de naciaj egoismoj, liberiĝas, ekstaras kaj elstaras, firmaj kiel la gloraj statuoj de Rajto kaj Devo. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« Dum ĉiuj brutalaj fortoj kolizias kun si mem, ĉiuj moralaj fortoj faras potencan harmonion kune. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« La kompreno de aferoj devas esti bazita ne sur sento, sed sur racio. »
— Henri Barbusse

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Henri Barbusse» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Verkoj[redakti]