Humuro estas originala sentomaniero kaj esprimprocedo, kiu kontraŭas al la kutimaj rilatoj inter la aferoj kaj la tono, en kiu oni ilin diras, kiu prezentas la komikaĵojn kun seriozeco kaj la absurdaĵojn kun respekta soleneco, kiu provas komuniki emocion, ŝajnigante, ke oni eĉ ne scias pri ĝia ekzisto.
« Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parolavorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Putin tutcerte havas humursenton. Ĉe la homo, sukcesinta uzurpi la potencon en la 140-miliona lando, devas esti evoluintaj intelektaj kapabloj, akompane de kiuj ĉiam iras humursento. »
« У Путина точно есть чувство юмора. У человека, сумевшего узурпировать власть в 140-миллионной стране, должны быть развитые интеллектуальные способности, в комплекте с которыми обязательно идет чувство юмора. »
« Vi bezonas ridi pli. La vivo plenas je tro multaj problemoj, por ne ridi ĉiutage.... Ni bezonas havi senton de humuro en ĉi tio, ĉar ĝi estas tro malfacila sen ĝi. »
« (angle) You need to laugh more. Life is filled with too many problems, to not laugh every day. … We need to have a sense of humor going into this because it's too tough without it. »