Saltu al enhavo

Viena kongreso

El Vikicitaro
Viena kongreso
Viena kongreso
Viena kongreso
Aliaj projektoj
Viena kongreso en Vikipedio
Viena kongreso en Komuneja kategorio

Viena kongreso estas internacia kongreso, kiu okazis en 1814 kaj desegnis la novan ordon en Eŭropo post la malvenko de Napoleono.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Post la Viena kongreso Eŭropo travivis la plej longdaŭran periodon de paco dum sia tuta historio. Dum 40 jaroj okazis eĉ ne unu milito kun partopreno de la ĉefaj potencoj kaj post la Krimea milito en 1854, la mondmilitoj ne okazis dum pliaj 60 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Konsiderante ke la ideo de nacia memdetermino tiam ankoraŭ ne estis inventita, partoprenantoj de la kongreso estis plej malmulte interesitaj pri tajlado de etne homogenaj ŝtatoj el la teritorioj, forprenitaj disde Napoleono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Pli ol 300 ŝtatoj de la antaŭ-Napoleona tempo estis unuigitaj je proksimume 30 landoj kaj interligitaj je nova komunumo, nomita la Germana Unio kun konfederacia bazo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britio tamen malakceptis sistemon de eŭropa registaro, ĉar tio proksimis al la unuiĝinta Eŭropo kiun la britoj ĉiam kontraŭis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Partopreno en eŭropa registaro estis por la brita publika opinio ne pli alloga ol partopreno de usonanoj en la Ligo de Nacioj post 100 jaroj, kaj ĉefe pro la samaj kialoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kialo pro kiu la Viena reguligado funkciis dum 50 jaroj konsistis en tio, ke tri orientaj potencoj – Prusio, Rusio kaj Aŭstrio – en sia unueco vidis gravan obstaklon al la revolucia ĥaoso kaj franca dominado en Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde la Viena kongreso ekstera politiko komencis interrilatigi la naciojn unu kun la alia – tiel aperis la termino “internaciaj rilatoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]