Saltu al enhavo

Stulteco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Malsaĝeco)
Aliaj projektoj
en Komuneja kategorio
en Vikivortaro

Elefanto

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Maltoleremo igas stulta, kiel stulteco igas maltolerema»
— André COMTE-SPONVILLE
Citaĵo
« Neniam subtaksu la potencon de la homa stulteco. »
— Robert A. Heinlein, Time Enough for Love
Citaĵo
« Stultaĵoj ŝanĝas, sed stulteco restas. »
— Erich KÄSTNER
Citaĵo
« Kiel stultaj estas ili? » « How stupid are they? »
— Donald Trump, Parolo post unuavica nomuma kunveniĝo ("caucus") en Iovao la 1-an de februaro 2016, kiun li perdis.
Citaĵo
« Ne ekzistas peko krom stulteco. » « There is no sin except stupidity. »
— Oscar Wilde, The Critic as Artist, Pt. ii
Citaĵo
« Mi neniam renkontis viron tiom stultan, ke mi ne povis lerni ion de li. »
— Galilejo
Citaĵo
« Kontraŭ stulteco la dioj mem vane batalas. »
— Friedrich Schiller
Citaĵo
« La filozofioj de unu epoko fariĝis absurdaĵoj de la sekva, kaj la malsaĝeco de hieraŭ fariĝis la saĝo de morgaŭ. » « (angle) The philosophies of one age have become the absurdities of the next, and the foolishness of yesterday has become the wisdom of tomorrow. »
— William Osler
Citaĵo
« Homo devas esti tro stulta, kaj ankaŭ senkaritata, kiu kredas, ke ne ekzistas virto krom sia propra flanko, kaj ke ne ekzistas homoj tiel honestaj kiel li mem, kiuj eble diferencas de li laŭ politikaj principoj» « (angle) A man must be excessively stupid, as well as uncharitable, who believes that there is no virtue but on his own side, and that there are not men as honest as himself who may differ from him in political principles. »
— Joseph Addison
Citaĵo
« La plej grava el miaj atingoj, se vi volas nomi ilin tiel, estis, ke mi sukcese enkondukis mistikajn ideojn en popmuzika kulturo,... Mi volis savi nian kulturon de la stulteco kaj la bigoteco kaj la nescio, kiu minacis ĝin. »
— Donovan
Citaĵo
« Se kvindek milionoj da homoj diras stultaĵon, ĝi tamen estas stultaĵo. »
— Anatole France
Citaĵo
« Genieco eble havas siajn limojn, sed stulteco ne estas tiel handikapita. » « (angle) Genius may have its limitations, but stupidity is not thus handicapped. »
— Elbert Hubbard
Citaĵo
« Se homoj foje ne farus stultajn aferojn, nenio inteligenta iam fariĝus. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Neniam atribuu al malico tion, kio taŭge klarigeblas per stulteco. » « (angle) Never attribute to malice that which is adequately explained by stupidity. »
— Arthur Bloch, Murphy's Law Book Two: More Reasons Why Things Go Wrong! (1980)
Citaĵo
« Viroj naskiĝas sensciaj, ne stultaj. Ili fariĝas stultaj per edukado» « (angle) Men are born ignorant, not stupid. They are made stupid by education. »
— Bertrand Russell

Carl Gustav Jung

[redakti]
Citaĵo
« Min ĉiam impresis la fakto, ke ekzistas mirinda nombro da homoj, kiuj neniam aplikas sian cerbon praktike, se eblas eviti tion, kaj la sama nombro da homoj, kiuj nepre uzos ĝin, sed mirinde stulte. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]