Komplekso estas nekonscia strukturita grupo de spertospuroj, memoraĵoj, imagaĵoj, sentoj kaj inklinoj, posedanta emocian etoson kaj ian memstarecon, kaj influanta la psikan vivon sen kompreno de ĝia rolo fare de la subjekto.
« En tiu ĉi kompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se ni sukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
«La ligo inter viro kaj lia profesio similas al tiu, kiu ligas lin al sia lando; ĝi estas same kompleksa, ofte ambivalenca, kaj ĝenerale ĝi kompreniĝas tute nur kiam ĝi rompiĝas: per ekzilo aŭ elmigrado se temas pri ies lando, per emeritiĝo se temas pri metio aŭ profesio.»
« [...] kiam oni senigas homon je liaj kompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de la vivo. »
« […] malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinajdioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn. »