Saltu al enhavo

Faro

El Vikicitaro
(Alidirektita el Farado)
Faro
Aliaj projektoj
Faro en Vikipedio
Faro en Vikivortaro

Faro tio, kion oni faras.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Faru aŭ ne faru. Ne ekzistas provo. » « Do or do not. There is no try. »
— Joda
Citaĵo
« Faru pli ol lernu. » « יוֹתֵר מִלִּמּוּדְךָ עֲשֵׂה »
— Miŝnao, Pirkej Avot 6
Citaĵo
« Ĉiam aŭskultu spertulojn. Ili diros al vi, kion oni ne povas fari, kaj kial. Poste faru tion. » « (angle) Always listen to experts. They'll tell you what can't be done, and why. Then do it. »
— Robert A. Heinlein
Citaĵo
« Vi devas havi altan koncepton, ne pri tio, kion vi faras, sed pri tio, kion vi povas fari iam: sen tio, ne utilas labori. »
— Edgar Degas
Citaĵo
« Estas la plej granda el ĉiuj eraroj fari nenion, pro tio ke vi nur povas fari malmulton. » « (angle) It is the greatest of all mistakes to do nothing because you can only do little. »
— Sydney Smith
Citaĵo
« Scio estas signifa nur se ĝi reflektiĝas en ago. La homa raso eksciis la malfacilan manieron, ke ni estas tio, kion ni faras, ne nur tio, kion ni pensas. Ĉi tio validas por infanoj kaj plenkreskuloj - por lernejaj ĉambroj kaj nacioj. » « (angle) Knowledge is meaningful only if it is reflected in action. The human race has found out the hard way that we are what we do, not just what we think. This is true for kids and adults — for schoolrooms and nations. »
— Robert Fulghum
Citaĵo
« Faru vian devon, kaj lasu la reston al la ĉielo. »
— Pierre Corneille
Citaĵo
« Je la fino, la amo, kiun vi prenas, egalas al la amo, kiun vi faras. » « (angle) In the end, the love you take is equal to the love you make. »
— Paul McCartney
Citaĵo
« Ni povas vidi nur mallongan distancon antaŭen, sed ni povas vidi tie sufiĉe da tio, kion oni devas fari. » « (angle) We can only see a short distance ahead, but we can see plenty there that needs to be done. »
— Alan Turing
Citaĵo
« Vi ne povas fidi je tio, kion vi instruis. Ĉio, kion vi lernis de la historio, estas malnovaj manieroj erari. Tiu historio povas diri al vi nenion pri tio, kion ni devas fari morgaŭ. Nur tion, kion ni ne devas fari. » « (angle) You cannot rely upon what you have been taught. All you have learned from history is old ways of making mistakes. There is nothing that history can tell you about what we must do tomorrow. Only what we must not do. »
— Edwin H. Land
Citaĵo
« Oni juĝos nin laŭ tio, kion ni faras, ne laŭ tio, kiel ni sentis nin dum ni faris tion. » « (angle) We shall be judged by what we do, not by how we felt while we were doing it. »
— Kenneth Tynan
Citaĵo
« Mi estas nur unu,
Sed malgraŭ tio ke mi estas unu.
Mi ne povas fari ĉion,
Sed tamen mi povas fari ion;
Kaj ĉar mi ne povas fari ĉion,
mi ne rifuzos fari ion, kion mi povas fari. »
 « (angle) I am only one,
But still I am one.
I cannot do everything,
But still I can do something;
And because I cannot do everything
I will not refuse to do the something that I can do. »
— Edward Everett Hale
Citaĵo
« Ne faru tion al alia, kion vi ne farus al vi mem. » « (angle) Do not that to another, which thou wouldest not have done to thy selfe. »
— Thomas Hobbes
Citaĵo
« Ne gravas, kion vi aŭ iu alia faras, tie estos iu, kiu diros, ke estas io malbona pri ĝi. Kiam ajn iu elpensas bonan ideon, tie estas iu alia, kiu neniam havis bonan ideon en sia vivo, kiu ekstaras kaj diras: "Ho, vi ne povas fari tion..." » « (angle) No matter what you or anyone else does, there will be someone who says that there's something bad about it. Whenever somebody comes up with a good idea, there's somebody else who has never had a good idea in his life who stands up and says, "Oh, you can't do that..." »
— Tom Clancy
Citaĵo
« Kion unu viro povas rekte memfari estas nur malmulte. Se tamen li povas instigi dek aliajn por plenumi la taskon, li multe sukcesis» « (angle) What one man can do himself directly is but little. If however he can stir up ten others to take up the task he has accomplished much. »
— Wilbur Wright
Citaĵo
« Ni respondecas ne nur pri tio, kion ni faras, sed ankaŭ pri tio, kion ni ne faras. »
— Molière
Citaĵo
« La plej granda bono, kiun vi povas fari por alia, estas ne nur dividi viajn riĉaĵojn, sed malkaŝi al li sian propran. » « (angle) The greatest good you can do for another is not just to share your riches, but to reveal to him his own. »
— Benjamin Disraeli
Citaĵo
« Ni pensu la nepenseblan, ni faru la neefareblon, ni preparu nin por barakti kun la nedirebla mem, kaj vidu, ĉu ni tamen ne efektivigos ĝin. » « (angle) Let us think the unthinkable, let us do the undoable, let us prepare to grapple with the ineffable itself, and see if we may not eff it after all. »
— Douglas Adams
Citaĵo
« Kion vi farus, se vi restus en unu loko kaj ĉiutage estus egale, kaj nenio, kion vi faris, gravis» « (angle) What would you do if you were stuck in one place, and every day was exactly the same, and nothing that you did mattered? »
— Bill Murray kiel "Phil"]], Tago de Marmoto (Groundhog Day)
Citaĵo
« Vi povas fari tre malmulte per fido, sed vi povas fari nenion sen ĝi. » « (angle) You can do very little with faith, but you can do nothing without it. »
— Samuel Butler
Citaĵo
« Se vi povas revi pri io, vi povas fari tion. Memoru ĉiam, ke ĉi ĉio komenciĝis per revo kaj muso» « (angle) If you can dream it, you can do it. Always remember that this whole thing was started with a dream and a mouse. »
— Walt Disney
Citaĵo
« Estas la demandoj, kiujn ni faras, la vojaĝo, kiun ni faras por atingi kien ni iras, tio pli gravas ol la efektiva respondo. Estas bone havi misterojn. Ĝi memorigas nin, ke estas pli en la mondo ol nur fari kaj amuzi» « (angle) It's the questions we ask, the journey we take to get to where we are going that is more important than the actual answer. It's good to have mysteries. It reminds us that there's more to the world than just making do and having a bit of fun. »
— Charles de Lint
Citaĵo
« Mi imagas ke heroo estas viro, kiu faras tion, kion li povas. La aliaj ne faras tion. »
— Romain Rolland
Citaĵo
« Kiam afero estas farita, ĝi estas farita. Ne rigardu malantaŭen. Rigardu antaŭen al via sekva celo» « (angle) When a thing is done, it's done. Don't look back. Look forward to your next objective. »
— George Marshall
Citaĵo
« Ne datu la vivon, kiun vi vivis per kalkulado de la horoj kaj tagoj, kiujn kvankam vi spiris: vivo inde pasita devas esti mezurita per pli nobla linio, - per faroj, ne jaroj... » « Date not the life which thou hast run by the mean of reckoning of the hours and days, which though hast breathed: a life spent worthily should be measured by a nobler line, — by deeds, not years... »
— Richard Brinsley Sheridan

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Tro rapida faro estas nur baro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Faro farinton rekomendas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Granda parolisto, malgranda faristo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Dirite, farite. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Dion fidu, sed senfare ne sidu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« El la faraĉo fariĝis kaĉo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]